Sudo-Pireneoj
regiono de Francio
Sudo-Pireneoj, france Midi-Pyrénées [midi' pirene'], okcitane Miègjorn-Pirenèus [mjeĉur pireneŭs], estas regiono en suda Francio, proksime de la montaro Pireneoj kaj de Hispanio.
Kun 45.602 kvadratkilometroj ĝi estas la plej vasta franca regiono, sed havas nur 2 865 000 loĝantojn. Ĝi konsistas el jenaj ok departementoj: Ariège, Aveyron, Haute-Garonne, Hautes-Pyrénées, Gers, Lot, Tarn, Tarn-et-Garonne.
La ĉefurbo estas Tuluzo (Toulouse), aliaj gravaj urboj Tarbes, Auch, Albi, Montauban, Cahors, Rodezo kaj Foix. ISO-kodo de la regiono estas FR-N.