Gers
franca departemento
Gers [ʒɛʁ(s)], estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝi sekvas la malnovajn limojn de la provinco Armagnac. Ĝi etendiĝas sur 6 257 km2 kaj havis 190 276 loĝantojn en 2013[1]. Ĝia ĉefurbo estas Auch. La departemento enhavas 462 komunumojn.
Gers | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Okcitanio |
Numero | 32 |
Prefektejo | Auch |
Subprefektejoj | Condom Mirande |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Philippe Martin |
Prefekto | Pierre Ory |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 190 276 (2013) |
Loĝdenso | 30,4 loĝ./km2 |
Areo | 6 257 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 25 |
Komunumoj | 462 |
Gers estas agrokultura departemento (cerealoj) kie larĝaj valoj kaj malaltaj montetoj formas la pejzaĝon. La plejparto de tiuj valoj etendiĝas norde-suden.
Gers estas ankaŭ granda gastronomia departemento en Francio, aparte fama pro siaj specialaĵoj el anasaĵo: confit kaj grashepataĵo.
Notoj kaj fontojRedakti
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département du Gers (32) (france). Alirita 8-an de septembro 2013.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- france Prefektejo de Gers
- france Departementa konsilio de Gers Arkivigite je 2011-04-27 per la retarkivo Wayback Machine