Arondismento Condom

arondismento de Francio

La arondismento Condom (france arrondissement de Condom, okcitane Arrondiment de Condòm) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Gers, jen france, prononco [ʒɛʁ(s)], do [ĴER aŭ ĴERS], same skribita okcitane, en Esperanto Ĝersio[1], en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Condom, okcitane Condòm, en Esperanto Kondomo. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 67 094 personoj sur areo de 2 437 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 loĝantoj/km².

Arondismento Condom
france: Arrondissement de Condom

okcitane: Arrondiment de Condòm

Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Okcitanio
Departemento Gers
Ĉefurbo Condom
Areo 2 437 km² (243 700 ha)
Loĝantaro 67 094 (2021)
Denseco 28 loĝ./km²
INSEE-kodo 322
Komunumoj 162

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 7 kantonoj.

Referencoj redakti

  1. Laŭ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio de la franclingva SAT-Amikaro, arkivigita laŭ stato de julio 2021

Vidu ankaŭ redakti