Grashepataĵo

Grashepataĵo estas la koresponda termino al foie gras (en franca, laŭvorte “grasa hepato”), kio signifas la hepato hipertrofia de anaso aŭ de ansero, kiun oni trudnutris. Kun la trufoj, la grashepataĵo estas konsiderata unu de la plej bongustaj pladoj de la monda gastronomio. Ĝi havas delikatan guston, tre malsama disde tiu de normala hepato de anaso aŭ ansero.

Grashepataĵoŝmiraĵoj, servita kiel antaŭmanĝo kun vino.

Por ĝia produktado oni uzas migrantajn akvobirdojn ĉar tiuj disponas je natura kapablo akumuli grason en la hepato, sen malsaniĝi, kiun ili poste uzas por siaj longdistancaj migradoj.

Por esti konsiderata laŭ la eŭropunia leĝaro, estas jenaj kondiĉoj: la hepato de tiuj birdoj devas pezi minimume 250 g ĉe anasoj kaj minimume 400 g ĉe anseroj. (Regularo (CEE) nº 1538/91 de la Komisiono, de 5a de junio de 1991, kiu observas la Regularon (EEK) nº 1906/90 por la komercigo aplikeblaj al la kortobirdoj).

Indas ne konfuziĝi kun ŝmiraĵo kiu prepariĝas ankaŭ surbaze de hepato (kutime de porko) sed laŭ alia preparmaniero. Aktuale organizaĵoj por la Animalaj rajtoj kontraŭas la traktadon, kiun suferas tiuj bestoj, kiun ili konsideras nehoma.

Ĉefaj produktantoj redakti

La tutmonda produktado de grashepataĵo (laŭ informoj de 2007) estas ĉirkaŭkalkulata en 27 000 tunoj, el kio reprezentas la eŭropa produktado pli da 90 %. Francio estas la unua produktanto kun 20 400 tunoj, (96 % de anaso kaj la resto de ansero).

La resto de produktado faras la jenaj landoj:

  • Hungario: 2 500 Tn.;
  • Bulgario: 2 200 Tn.;
  • Hispanio: 950 Tn.;
  • Usono: 300 Tn.;
  • Ĉinio: 280 Tn.;
  • Kanado: 170 Tn.;
  • Belgio: 100 Tn.;
  • Israelo: 100 Tn.;

Fonto: Eŭropa Federacio de Foie Gras

Konsumantoj redakti

La eŭropunia konsumo estas 93 % de la tutmonda produktado; la eksportado for de la Eŭropa Unio estas ĉirkaŭkalkulitaj en malpli da 2.000 Tn. (2007), el kio estas la ĉefaj klientoj:

  • Japanio: 750 Tn.;
  • Svisio: 275 Tn.;
  • Hong-Kongo: 145 Tn.;
  • Rusio: 105 Tn.;
  • Usono: 61 Tn.;
  • Singapuro: 47 Tn.;
  • Tajlando: 34 Tn.;
  • Novkaledonio: 30 Tn.;
  • UAE: 21 Tn.;