Pasteĉo

(Alidirektita el Ŝmiraĵo)

Pasteĉo estas la responda termino en Esperanto al la internacia francdevena vorto pâté, kiu aludas al pastaĵo farita plej ofte el viando kaj hepato aŭ el fiŝo (kvankam estas versioj vegetaranaj el, ekzemple, olivoj aŭ legomoj), kiu serviĝas sur toastoj kiel antaŭmanĝo.

Diversaj pasteĉoj.

Kutime oni prilaboras miksaĵon de viandaĵoj aŭ hepataĵoj fajne aŭ malfajne hakitan, al kio oni kutime aldonas grason, legomojn, herbojn, spicojn, vinon kaj aliajn ingrediencojn.

Lokaj variaĵoj redakti

En la gastronomioj franca kaj belga, la pasteĉo povas esti kuirita kun krusto kiel kukopano, kaj tiam oni nomas ĝin pâté en croûte.

La plej fama pasteĉo estas probable grashepataĵo (en franca foie gras), kiun oni prilaboras el la hepatoj de dikigitaj anseroj. La manĝofakuloj kutime preferas foie gras entier (kompleta grashepato), kiu estas simple grashepato boligita kaj tranĉita, kio teknike ne estas fakte pasteĉo.

En Nederlando, Germanio kaj Aŭstrio, la pasteĉon de hepato kutime oni prilaboras kiel kolbaso boligita, nomata leverworst (nederlande) aŭ Leberwurst (germane). Variaĵo estas Braunschweiger (nomata laŭ la urbo Braunschweig). Kelkaj el tiuj produktoj havas fine teksturon de viandaĵo malfacile ŝmirebla, kaj ofte oni manĝas ilin en pecoj aŭ rondaĵoj por la interno de sandviĉoj. Tiuj variantoj iĝis gravaj produktoj en Orienta Eŭropo kiujn oni bone eksportas.

En Skandinavio, leverpostej estas variaĵo de la franca pâté en terrine prilaborita el porkohepato. Temas pri unu el la malvarmaj pladoj plej popularaj de la regiono, kiun oni konsumas sur pano.

En Rusio kaj Ukrainio la pladon oni preparas kutime el hepato kaj ĝi estas konata kiel печеночный паштет ["pjeĉjenoĉnij paŝtet"], kvankam oni uzas ankaŭ aliajn viandaĵojn.