Antaŭmanĝo

Antaŭmanĝo (franca, aperitivo; foje oni uzas la francan esprimon hors d'œuvre; aŭ la italan esprimon antipasto) estas unua parto de plurplada manĝo, antaŭ la ĉefplado, kaj antaŭmanĝaĵo plado servata tiuokaze. Ĝia funkcio estas veki la apetiton kaj prokrasti la malsaton. Ĝia konsisto multe diversas en diversaj landoj; ĝi povas esti aŭ malvarma aŭ varma. Apetitigaĵoj ofte estas servataj kiel manĝo, ekzemple en drinkejoj kaj koktelaj festoj por akompani la likvoron.

Greka antaŭmanĝaĵo

En la klasika Okcidenta kuirarto, antaŭmanĝo ofte konsistas el salato, sala torto, kovrita rostita pano aŭ frititaj legomoj. La supon, kiun oni ofte ankaŭ manĝas antaŭ la ĉefplado, oni tradicie konsideras apartan pladon, kvankam oni povas kalkuli ankaŭ ĝin kiel antaŭmanĝon; tio okazas ekzemple ofte en Portugalio. Nuntempe oni surtabligas en restoracioj pastaĵojn por ŝmiri ilin surpane. En Hispanio la tradicio de antaŭmanĝo konsistis el olivojfromaĝo; nun en trinkejoj la oferto de antaŭmanĝoj estis ege varia kaj la hispana vorto tapas iĝis internacia.

En restoracioj antaŭmanĝoj helpas al la gastoj trapasi la atendotempon al la ĉefplado.

Rusaj antaŭmanĝaĵoj redakti

En Rusujo oni ofte manĝas antaŭmanĝon al la tagmanĝo, kiun oni nomas zakuska (foje esperantigita kiel zakusko). Ĝi povas ekzemple esti:

Vidu ankaŭ redakti