Ĉi tiu artikolo temas pri genro "Pisum" de plantoj. Por urbo "Pisa" en suda Eŭropo rigardu la paĝon Pizo (Italio). Por samnoma provinco legu la artikolon Provinco de Pizo. Por manĝaĵo "pizza" disponeblas la paĝo Pico.

Pizo (latine Pisum) estas genro de unujaraj, pli-malpli grimpaj herboj kun alternaj, plume kunmetaj folioj, ofte unuĉiraj kaj/aŭ dustipulaj, kun akselaj, unu-aŭ malmult-opaj floroj kaj kun plataj aŭ preskaŭ cilindraj guŝoj, enhavantaj globformajn semojn po kelkaj. Estas tri specioj el la Mediteranea regiono kaj Okcidenta Azio, el kiu la ĝardena pizo (Pisum sativum) estas tre kultivata por semoj aŭ guŝoj manĝataj krudaj aŭ kuiritaj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pizo
P. sativum
P. sativum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Tribo: Fabeoj Fabeae
Genro: Pizo Pisum
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Specioj redakti

 

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri pizo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  •  
     Ĝi glitas de li kiel pizo de muro. 

Referencoj redakti

  1. PIV2, p. 879.
  2. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-11.