La fabaloj (latine Fabales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 4 familiojn, ĉirkaŭ 1000 genrojn kaj preskaŭ 26 000 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas vicio[3] (Vicia), kies eksa sinonimo estas fabo[4] (Faba).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fabaloj
mirtofolia poligalo (Polygala myrtifolia)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: fabaloj Fabales
Bromhead [1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Истод сенега (Polygala senega) — вид рода Истод. Ботаническая иллюстрация из книги Köhler’s Medizinal-Pflanzen, 1887
Истод сенега (Polygala senega) — вид рода Истод. Ботаническая иллюстрация из книги Köhler’s Medizinal-Pflanzen, 1887

Kiel la tria plej granda plantofamilio de la mondo, la fabacoj havas la plimulton de la diverseco de la fabaloj; la aliaj familioj kontribuas nur malgrandan parton de la diverseco de la ordo. Esplorado je la ordo fokusiĝas je la fabacoj, parte pro ĝia granda biologia diverseco, kaj parte pro ĝia graveco kiel familio de multaj nutroplantoj. Inter plantofamilioj la poligalacoj estas iom bone esplorita, parte danke al la granda diverseco de la genro poligalo kaj parte danke al tio ke membroj de ĉi tiu familio, same kiel la fabacoj, estas nutroplantoj por diversaj papilio-specioj.[5][6] Dum taksonomoj uzantaj metodojn de genetika esplorado trovas fortan subtenon por la ordo, necesas noti ke restas demandoj pri la morfologiaj rilatoj de la Quillajaceae kaj Surianaceae al la resto de la ordo, parte pro la limigiteco de esplorado je ĉi tiuj familioj.[7]

Distribuo redakti

La fabaloj estas kosmopolita planto-ordo, krom ke nur la subfamilio Papilionoideae (Faboideae) de la fabacoj plene distribuiĝas tra la norda parto de la mildklimata zono.[8]

Taksonomio redakti

En la klasada sistemo APG II, la fabaloj aperas en la rozeda grupo de la eŭkotiledonoj. Laŭ la membrec-priskribo de la sistemo APG II en ĉi tiu ordo estas la familioj fabacoj (inkluzive la subfamiliojn Caesalpinioideae, Mimosoideae, kaj Faboideae), Quillajaceae, poligalacoj (inkluzive la familiojn Diclidantheraceae, Moutabeaceae, kaj Xanthophyllaceae), kaj Surianaceae. Laŭ la sistemo de Cronquist kaj iuj aliaj plantoklasadaj sistemoj, en la ordo de fabaloj estas nur la familio de fabacoj. La aliaj familioj kiujn la sistemo APG II metas en fabaloj aperis en apartaj ordoj en la sistemo de Cronquist: la poligalacoj en sia propra ordo, la poligalaloj, la Quillajaceae kaj Surianaceae en la rozaloj.


Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (21 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[9]:

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Fabales ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 Angiosperms ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-04-19. Alirita 2020-05-21.
  3. vicio en PIV ĉe vortaro.net
  4. fabo en PIV ĉe vortaro.net
  5. Janz, N.; S Nylin (1998). “Butterflies and plants: A phylogenetic study”, Evolution 52 (2), p. 486–502. Alirita 21-a de novembro 2006.. 
  6. DeVries, PJ; AI Chacon (1992). “Toward a better understanding of host use and biodiversity in riodinid butterflies”, Journal of Research on the Lepidoptera 31 (1-2), p. 103–126. Alirita 21-a de novembro 2006.. 
  7. Morgan, DR (julio 1994). Systematic and evolutionary implications of rbcL sequence variation in Rosaceae 81 (7). COI:10.2307/2445770.
  8. Stevens, PF (7-a de majo 2006). Angiosperm Phylogeny Website. Missouri Botanical Garden. Alirita 20-a de novembro 2006.
  9. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets