Faboideoj

(Alidirektita el Faboideae)

Faboideoj (Faboideae) aŭ Papilioformedoj estas multspecia subfamilio de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). En tiu subfamilio ekzistas multaj specioj, kiuj estas uzataj diversmaniere de la homo. Ekzistas multege da interagadoj inter bestspecioj kaj specioj de tiu subfamilio. La rizobioj estas gravaj por multaj ekosistemoj, sed ankaŭ por agrikulture uzataj grundoj kiel verda sterkaĵo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Faboideae

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae

aŭtoritato = RUDD

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Entute la multspecia subfamilio de la Faboideoj (Faboideae) estas tre diversforma. Tial ĉi tie eblas priskibi nur kelkajn karakterizaĵojn.

Vegetativaj karakterizaĵoj redakti

Ili estas lignigitaj plantoj: arboj, arbustoj kaj kelkaj lianoj; aŭ estas herbaj plantoj: unujaraj aŭ multjaraj.

La folioj estas ofte alterne starantaj. Pinataj folioj verŝajne estas la originaj, tiuj povas esti paraj aŭ neparaj: sed ekzistas multaj variantoj kaj metamorfozoj al ekzemple: trifoliaj (trifolio) aŭ unufoliaj (Tragant). Stipuloj ekzistas kaj ofte ili estas karakterizaĵoj de genro kaj specio, ĉar ili estas tre diversforme: longe tenantaj ĝis rapide defalantaj, etaj ĝis grandaj, kunkreskintaj kun la folitigoj aŭ ne kaj ekzistas okulfrapaj formoj. La stipuloj povas transformiĝi en dornojn (robinio) aŭ transprenas funkciojn de la folio, ĉar la folioj estas transformitaj en ĉirojn (Lathyrus aphaca).

Floraroj kaj floroj redakti

La floroj estas kunigitaj en grapolaj floraroj, kiuj povas esti tro dense kunstarantaj, tiel ke estas kapituloj.

La karakterizaĵo de la Faboideoj estas ilia formo de la duseksaj, unusimetriaj, kvinnombraj floroj. Ekzistas kvin (ofte ankaŭ nur kvar) sepaloj. Plej ofte estas kvin petaloj. La meza petalo ofte estas pli granda kaj havas kurban formon (en la apuda bildo dekste en pli malhela ruĝa koloro). Ĝi nomiĝas „flago“. La du malsupraj petaloj estas kunkreskintaj kaj formas kilforman kaj ofte je la fino suprenkurbiĝintan tubon, nomatan la „ŝipeto“. En ĝi situas la stamenoj kaj karpelo (ovario, pistilo kaj stigmo). La du flankaj petaloj formas la „flugilojn“. La ŝipeto estas ofte komplete envolukrita. Tiun floron oni nomas „papilifloro“. La nombro de la stamenoj estas 10 (ofte 9 aŭ 5). La filamentoj estas krom unu, kiu staras libera, kunkreskintaj. La florformulo de la Faboideoj estas   , sed ekzistas multaj aliaj formoj de genroj kaj specioj.

 
flordiagramoj de Faboideoj.

Fruktoj redakti

La frukto de la fabacoj estas guŝoj, fruktoipo, tipa por la familio.

 
Tribo Abreae: Abrus precatorius
 
Tribo Amorpheae: Psorothamnus fremontii
 
Tribo Bossiaeeae: Bossiaea foliosa
 
Tribo Brongniartieae: Hovea acanthoclada
 
Tribo Cicereae: Cicer arietinum
 
Tribo Crotalarieae: Crotalaria agatiflora
 
Tribo Dalbergieae: Dalbergia sissoo
 
Tribo Desmodieae: Desmodium intortum
 
Tribo Dipterygeae: Dipteryx alata
 
Tribo Fabeae: Lathyrus japonicus
 
Tribo Galegeae: Carmichaelia flagelliformis
 
Tribo Genisteae: Lupinus lepidus
 
Tribo Hedysareae: Hedysarum multijugum
 
Tribo Hypocalypteae: Hypocalyptus sophoroides
 
Tribo Indigofereae: Indigofera hendecaphylla
 
Tribo Loteae: Ornithopus perpusillus
 
Tribo Millettieae: Derris scandens
 
Tribo Mirbelieae: Jacksonia furcellata
 
Tribo Phaseoleae: Phaseolus coccineus
 
Tribo Podalyrieae: Virgilia divaricata
 
Tribo Psoraleeae: Psoralea lanceolata
 
Tribo Robinieae: Gliricidia sepium
 
Tribo Sesbanieae: Sesbania tomentosa
 
Tribo Sophoreae: Sophora macrocarpa
 
Tribo Swartzieae: Cordyla madagascariensis
 
Tribo Thermopsideae: Thermopsis fabacea
 
Tribo Trifolieae: Trifolium pallescens

Disvastigo kaj Sistematiko redakti

La subfamilio havas ĉirkaŭ 420 genrojn kaj pli ol 12.000 speciojn. Ĝi disvastiĝas de la tropikoj ĝis la arkta regiono. Ĝi preferas sekajn regionojn aŭ minimume regionojn kun signifaj jaraj sekperiodoj. La plej multaj specioj troviĝas en la moderaj regionoj de la norda hemisfero.

Velva Elaine Rudd (1910–1999) enkodukis la nomon Faboideae. tipogenro estas Faba MILL., hodiaŭ Sinonimo de Vicio L. Alternativa nomo por la Faboideae RUDD estas Papilionoideae JUSS.

Triboj kaj genroj redakti

La subfamilo Faboideae estas dividita en jenaj 28 triboj, jen iliaj genroj [1][2] (aŭ artikolo al la tribo):

  • Tribo Abreae HUTCH.: Ĝi enhavas nur unu genron:
    • Abrus ADANS.: La ĉirkaŭ 17 specioj estas disvastigitaj en la Tropikoj.
  • Tribo Amorpheae BORISSOVA EMEND. BARNEBY: La baza kromozomnombro estas plej ofte x = 10, nur ĉe Dalea ĝi estas x = 8 aŭ 7. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 8 genroj kun 250 specioj en la Nova mondo:[3][4][5]
    • Amorpha L.: La ĉirkaŭ 15 specioj troviĝas precipe en Nordameriko ĝis Meksikio.
    • Apoplanesia C.PRESL: La nur du specioj hejmiĝas en Mezameriko kaj precipe en Venezuelo.
    • Dalea L.: La ĉirkaŭ 170 specio estas disvastigitaj en Nordameriko ĝis Ĉilio.
    • Errazurizia PHIL.: Ekzistas kvar specioj en Nordameriko.
    • Eysenhardtia KUNTH: Ekzistas ĉirkaŭ 12 specioj de Nord- ĝis Mezameriko.
    • Marina LIEBM.: Ekzistas ĉirkaŭ 40 specioj, precipe en Meksikio; du specioj hejmiĝas en Kalifornio.
    • Parryella TORR. & A.GRAY: Havas nur unu specion:
    • Psorothamnus RYDB.: Ekzistas ĉirkaŭ naŭ specioj de la sudokcidento de Usono ĝi la nordo de Meksikio.
  • Tribo Bossiaeeae HUTCH.: La semoj havas arilon. Ĝi havas ĉ. 6 genrojn kun 60 specioj, kiuj hejmiĝas nur en Aŭstralio inklude de Tasmanio, precipe en la moderaj kaj subtropikaj regionoj:
  • Tribo Brongniartieae (BENTH. & HOOK.F.) HUTCH.: Ĝi enhavas ĉirkaŭ 11 genrojn kun ĉirkaŭ 150 specioj en disjunkta arealo: ses genroj en Aŭstralio kaj kvin genroj en la neotropiso:[6]
    • Brongniartia KUNTH: Ekzistas ĉirkaŭ 50 specioj en la neotropiso.
    • Cristonia J.H.ROSS: Ĝi konsistas el nur unu specio:
      • Cristonia biloba (BENTH.) J.H.ROSS (sin.: Bossiaea biloba BENTH.): Ĝi troviĝas nur en la sudokcidento de Okcidenta Aŭstralio.
    • Cyclolobium BENTH.: Ekzistas kvin specioj en la Neotropiso.
    • Harpalyce DC.: Ekzistas ĉirkaŭ 28 specioj en la Neotropiso.
    • Hovea R.BR.: La ĉirkaŭ 38 specioj hejmiĝas nur en Aŭstralio, precipe en sridaj klimatoj.
    • Lamprolobium BENTH.: La du specioj hejmiĝas origine nur en Kvinslando.
    • Plagiocarpus BENTH.: Ĝi havas nur unu specion:
      • Plagiocarpus axillaris BENTH.: Ĝi hejmiĝas nur en la aŭstraliaj ŝtatoj Norda Teritorio, Kvinslando kaj Okcidenta Australio.
    • Poecilanthe BENTH.: Ekzistas nur naŭ specioj en la Neotropiso.
    • Tabaroa L.P.QUEIROZ, G.P.LEWIS & M.F.WOJC.: Ĝi havas nur unu specion:
    • Templetonia R.BR.: La ĉirkaŭ 12 specioj hejmiĝas nur en Aŭstralio, precipe en la seka centro de la landego.
    • Thinicola J.H.ROSS: Ĝi havas nur unu specion:
      • Thinicola incana (J.H.ROSS) J.H.ROSS (sin.: Templetonia incana J.H.Ross): Ĝi hejmiĝas en Okcidenta Aŭstralio.
  • Tribo Crotalarieae HUTCH.: Ĝi konsistas el 11 genroj disvastigitaj tra la tuta mondo kaj pli ol 1 200 specioj. La plej multaj hejmiĝas en Afriko kaj la centro de la speciodiverseco estas Kablando:[8]
    • Aspalathus L.: Ĝi havas ĉirkaŭ 255 speciojn, disvastigitajn precipe en la sudokcidenta Fynbos-regiono en Sudafriko; pli ol 50 specioj hejmiĝas sur la duoninsulo Kabo. La plej konataj specioj estas:
    • Bolusia BENTH.: Ekzistas ĉirkaŭ kvin specioj en la tropika Afriko.
    • Calobota ECKL. & ZEYH.: En 2009 tiu ĉi genro kun 16 specioj estis reaktivigita. Antaŭe tiuj specioj estis enordigitaj en la genro Lebeckia. Ili hejmiĝas nur en Kabolando.[9]
    • Crotalaria L. (sin.: Goniogyna DC., Heylandia DC., Pentadynamis R.BR., Priotropis WIGHT & ARN., Quirosia BLANCO): La ĉirkaŭ 690 specioj troviĝas precipe en tropikaj kaj subtropikaj regionoj mondvaste.
    • Lebeckia THUNB.: Antaŭ 2009 estis ĉirkaŭ 43 specioj en la genro, naŭ specioj venis al la genro Wiborgia kaj 16 en la genro Calobota. Nun ekzistas nur 14 specioj. Ili hejmiĝas nur en la sudafrikaj provincoj Norda, Okcidenta kaj Orienta Kablando.[9]
    • Lotononis (DC.) ECKL. & ZEYH.: Ekzistas ĉirkaŭ 160 specioj en Afriko, suda Azio kaj Sudeŭropo.
    • Pearsonia DUMMER: La ĉirkaŭ 11 specioj troviĝas precipe en la suda tropika Afriko; po unu specio en Mezafriko kaj en Madagaskaro.
    • Rafnia THUNB.: La ĉirkaŭ 25 specioj troviĝas en Kabolando; nur unu specio troviĝas ankaŭ en KvaZulu-Natalo .
    • Robynsiophyton R.WILCZEK: Nur unu specio:
    • Rothia PERS.: Ĝi enhavas nur du speciojn en la Malnova Mondo:
      • Rothia hirsuta (GUILL. & PERR.) BAKER: Ĝi troviĝas en Afriko.
      • Rothia indica (L.) DRUCE: Ĝi hejmiĝas en la suda Azio, sudorienta Azio kaj Aŭstralio.
    • Spartidium POMEL: Ĝi konsistas el nur unu specio:
    • Wiborgia THUNB.: Tiu genro estis novaranĝita en 2009 kun naŭ specioj, kiuj estis elmetitaj el la genro Lebeckia. La naŭ specioj troviĝas nur en Kabolando. [9][10]
  • Tribo Dalbergieae BRONN EX DC.: Ĝi konsistas el ĉirkaŭ 49 genroj kun ĉirkaŭ 1355 specioj kaj troviĝas preskaŭ en la tuta mondo, kun gencentroj en la tropikoj.
  • Tribo Desmodieae (BENTH.) HUTCH.: Ĝi konsistas el du subtriboj, ĉirkaŭ 23 ĝis 30 genroj kaj 520 ĝis 530 specioj.
  • Tribo Dipterygeae: Ĝi havas nur tri genrojn kun ĉirkaŭ 15 specioj:
    • Dipteryx SCHREB.: Ekzistas ĉirkaŭ ok specioj, ekzemple:
    • Pterodon VOGEL: La nur du specioj estas disvastigitaj en Brazilo kaj Bolivio.
    • Taralea AUBL.: La ĉirkaŭ kvin specioj hejmiĝas en Sudameriko.
  • Tribo Euchresteae (NAKAI) OHASHI: Ĝi konsistas el nur unu genro kun kvar specioj:
    • Euchresta Benn.: La ĉirkaŭ kvar specioj estas disvastigitaj en Azio.
  • Tribo Fabeae RCHB., (sin.: Vicieae DC).: Ĝi enhavas ĉirkaŭ kvin genrojn kaj ĉirkaŭ 330 speciojn precipe en la nordaj moderaj regionoj, sed ankaŭ ĝis la tropika orienta Afriko, Sudameriko kaj pacifikaj insuloj.
  • Tribo Genisteae BRONN: La ĉirkaŭ 25 genroj kun 550 ĝis 570 specioj hejmiĝas en Afriko kaj Eŭropo, sed la plej multaj Lupinus-specioj hejmiĝas en Nord- kaj Sudameriko:
    • Adenokarpo (Adenocarpus DC.): La ĉirkaŭ 15 specioj estas ĉefe disvastigitaj en la mediteranea regiono. Tri specioj hejmiĝas sur la Kanariaj insuloj kaj unu specio venas el la montaraj vegetaĵaj zonoj de centra Afriko.
    • Anarthrophyllum BENTH.: Troviĝas ĉirkaŭ 80 specioj.
    • Argyrocytisus (MAIRE) FRODIN & HEYWOOD EX RAYNAUD: Ĝi havas nur unu specion:
    • Argyrolobium ECKL. & ZEYH.: Ekzistas ĉirkaŭ 95 specioj.
    • Dornginster (Calicotome LINK): La ĉirkaŭ kvar specioj troviĝas en la mediteranea regiono.
    • Chamaecytisus LINK: Ĉiu specioj hodiaŭ apartenas al la genro Cytisus.
    • Cytisophyllum O.LANG: Ĝi verŝajne konsistas el nur un specio:
      • Cytisophyllum sessilifolium (L.) O.LANG: Ĝi hejmiĝas en Hispanio, Francio kaj Italio. Ne certas, ĉu la populacioj en Alĝerio estis originalaj.
    • Cytisus DESF., (Sin.: Chamaecytisus LINK, Chronanthus K.KOCH, Lembotropis GRISEB., Sarothamnus WIMM., Spartocytisus WEBB & BERTHEL.): La 30 ĝis 70 specioj estas vaste disvastigitaj en Eŭropo, okcidenta Azio kaj Nordafriko. La genro troviĝas ofte kun multaj genroj en la mediteranea regiono.
    • Dichilus DC.: La kvin specioj hejmiĝas en la suda Afriko.
    • Echinospartum (SPACH) FOURR.: La nur tri specioj hejmiĝas en Hispanio, Portugalio kaj Francio.
    • Erinacea ADANS.: La nur du specioj estas disvastigitaj en la mediteranea regiono.
    • Ginsto (Genista L., (sin.: Asterocytisus (W.D.J.KOCH) SCHUR EX FUSS, Chamaespartium ADANS., Enantiosparton K.KOCH, Genistella ORTEGA, Pterospartum (SPACH) K.KOCH, Rivasgodaya ESTEVE, Teline MEDIK.): La 90 ĝis 120 specioj estas disvastigitaj en Eŭropo, okcidenta Azio kaj Nordafriko.
    • Gonocytisus SPACH: La tri specioj troviĝas en Israelo, Libano, Sirio kaj Turkio; nur unu specio troviĝas en la eŭropa parto de Turkio.
    • Hesperolaburnum Maire: Ĝi konsistas el nur unu specio:
    • +Laburnocytisus C.K.SCHNEID.: Ĝi estas kimero el Chamaecytisus + Laburnum. Troviĝas nur unu specio:
      • +Laburnocytisus adamii (POIT.) C.K.SCHNEID.: Ĝi estis unuafoje publikigita en 1825 el la ĝardeno de J. L. Adam en Vitry proksime de Parizo.
    • Laburno (Laburnum FABR.): La nur du specioj hejmiĝas precipe en Eŭropo.
    • Lupino (Lupinus L.): Depende de la aŭtoro ekzistas 100 ĝis plurcent (550) specioj. La genro troviĝas preskaj tutmonde kun ĉefaj centroj en la suda kaj okcidenta Nordameriko, la Andenoj, Novzelando kaj partoj de Aŭstralio;
    • Melolobium ECKL. & ZEYH.: Ekzistas ĉirkaŭ 27 specioj.
    • Petteria C.PRESL: Ĝi konsistas el nur unu specio:
    • Podocytisus BOISS. & HELDR.: Ĝi konsistas el nur unu specio:
      • Podocytisus caramanicus Boiss. & Heldr.: Ĝi hejmiĝas en Albanio, eksa Jugoslavio, Grekio kaj la azia parto de Turkio.
    • Polhillia C.H.STIRT.: ekzistas ses specioj.
    • Retama RAF.: La ĉirkaŭ kvar specioj troviĝas sur la ibera duoninsulo, Sicilio, la Kanariaj insuloj, en Nordafriko de okcidenta Saharo ĝis Egiptio, de Libano al Saud-Arabio.
    • Sellocharis TAUB.: Ĝi konsistas el nur unu specio:
  • Spartium L.: Ĝi konsistas el nur unu specio:
      • Spartium junceum L.): Ĝi hejmiĝas en Nordafriko kaj Kanariaj Insuloj, troviĝas hodiaŭ ankaŭ en aliaj regionoj de Afriko.
    • Stauracanthus LINK: La nur du specioj troviĝas sur la Iberia duoninsulo kaj en Maroko:[11]
    • Ulekso (Ulex L.): Ekzistas ĉirkaŭ 13 specioj en Okcidenta Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko. La centro de la speciodiverseco estas la Iberia duoninsulo.
  • Tribo Hedysareae DC.: la ĉirkaŭ dek genroj kaj ĉirkaŭ 400 ĝis 460 specioj estas disvastigitaj sur la tuta norda hemisfero.
  • Tribo Hypocalypteae A.L.SCHUTTE: Ĝi konsistas el nur unu specio:
    • Hypocalyptus THUNB.: La nur tri specioj troviĝas nur en Sudafriko.
  • Tribo Indigofereae BENTH.: Ĝi enhavas ses ĝis sep genrojn kaj ĉirkaŭ 800 speciojn en la tropikoj kaj subtropikoj tutmonde:
    • Cyamopsis DC.: La ĉirkaŭ kvin specioj hejmiĝas en Afriko.
    • Indigastrum JAUB. & SPACH: Ekzistas ĉirkaŭ ok specioj.
    • Indigofera L.: La ĉirkaŭ 700 specioj hejmiĝas tutmonde en tropikaj ĝis mezvarmaj regionoj de la mondo. La centro de la disvastigo estas kun ĉ. specioj en Afriko kaj Madagaskaro.
    • Microcharis BENTH.: Ekzistas ĉirkaŭ 35 specioj.
    • Phylloxylon BAILL.: Ekzistas ĉirkaŭ sep specioj.
    • Rhynchotropis HARMS: La nur du specioj hejmiĝas en Angolo, Malavio, Kongolo kaj Zambio.
    • Vaughania S.MOORE: Ekzistas nur ĉirkaŭ 11 specioj.
  • Tribo Loteae DC. (sin.: Coronilleae ADANS.): Ĝi enhavas ĉirkaŭ 17 ĝis 18 genrojn kaj ĉirkaŭ 270 speciojn en la moderaj regionoj.
  • Tribo Millettieae MIQ.: Ĝi havas ĉirkaŭ 43 genrojn kaj 900 ĝis 920 speciojn en la tropikoj kaj subtropikoj tutmonde.
  • Tribo Mirbelieae (BENTH.) POLHILL: Ili nur hejmiĝas en Aŭstralio kaj Tasmanio kaj ekzistas en ĉirkaŭ 24 genroj:
    • Almaleea CRISP & P.H.WESTON: la ĉirkaŭ kvinDie etwa fünf specioj kommen in Tasmanien, New South Wales, Victoria und Queensland vor.
    • Aotus SM.: Ekzistas ĉirkaŭ 14 specioj.
    • Callistachys VENT.: Ĝi konsistas el nur unu specio:
    • Chorizema LABILL.: Ekzistas ĉirkaŭ 16 specioj.
    • Daviesia SM.: Ekzistas ĉirkaŭ 80 specioj.
    • Dillwynia SM.: EKzistas ĉirkaŭ 21 specioj.
    • Erichsenia HEMSL.: Ĝi konsistas el nur unu specio:
    • Euchilopsis F.MUELL.: Ĝi konsistas el nur unu specio:
    • Eutaxia R.BR.: Ekzistas ĉirkaŭ sep specioj.
    • Gastrolobium R.BR.: La 35 ĝis 60 specioj hejmiĝas precipe en la sudokcidento de la Aŭstralia provinco Okcidenta Aŭstralio, nur du specioj troviĝas en la norda Aŭstralio.
    • Gompholobium SM.: Ekzistas ĉirkaŭ 35 specioj.
    • Isotropis BENTH.: Ekzistas c. 12 specioj.
    • Jacksonia R.BR. EX SM.: Ekzistas ĉirkaŭ 37 specioj.
    • Latrobea MEISN.: La ĉirkaŭ 5 specioj hejmiĝas en Okcidenta Aŭstralio.
    • Leptosema BENTH.: La ĉirkaŭ 6 specioj troviĝas en Okcidenta Aŭstralio, Norda teritorio kaj Suda Aŭstralio.
    • Mirbelia SM.: Ekzistas ĉirkaŭ 26 specioj.
    • Oxylobium ANDREWS: Ekzistas ĉirkaŭ 17 specioj.
    • Phyllota (DC.) BENTH.: La ĉirkaŭ 5 specioj troviĝas en Tasmanio, Okcidenta Aŭstralio, Nova Sudkimrio, Viktorio kaj Kvinslando.
    • Podolobium R.BR.: Ĝi konsistas el nur unu specio:
      • Podolobium ilicifolium (ANDREWS) CRISP & P.H. WESTON: Ĝi troviĝas en Nova Sudkimrio, Kvinslando kaj Viktorio.
    • Pultenaea SM.: Ekzistas ĉirkaŭ 104 specioj.
    • Sphaerolobium SM.: Ekzistas ĉirkaŭ 18 specioj.
    • Stonesiella CRISP & P.H.WESTON: Ĝi konsistas el nur unu specio:
    • Urodon TURCZ.: Nur du specioj troviĝas en Okcidenta Aŭstralio.
    • Viminaria Sm.: Ĝi konsistas el nur unu specio:
      • Viminaria juncea (SCHRAD.) HOFFMANNS.: Ĝi hejmiĝas en Tasmanio, Nova Suda Kimrujo, Kvinslando, Suda Aŭstralio, Viktorio kaj Okcidenta Aŭstralio
  • Tribo Phaseoleae BRONN EX DC.: Ĝi konsistas el ses triboj kun 90 genroj kaj ĉirkaŭ 1570 specioj tutmonde.
  • Tribo Podalyrieae: La ĉirkaŭ naŭ genroj kun ĉirkaŭ 90 specioj hejmiĝas precipe en Suda Afriko, sed kelkaj specioj troviĝas ankaŭ en aliaj partoj de Afriko kaj Madagaskaro:
    • Amphithalea ECKL. & ZEYH.: La ĉirkaŭ 20 specioj troviĝas nur en Sudafriko.
    • Cadia FORSSK.: De la sep specioj ses troviĝas nur en Madagaskaro kaj unu en Etiopio, Kenjo, Somalio, Omano, Saud-Arabio, Jemeno, sed ne en Madagaskaro.
    • Calpurnia E.MEY.: De la ĉirkaŭ sep specioj troviĝas nur en la suda Afriko. Nur unu specio, Calpurnia aurea, estas vaste disvastigita sur la afrika kontinento. Calpurnia aurea estas en multaj regionoj de la mondo neolito.
    • Cyclopia VENT.: La ĉirkaŭ 23 specioj troviĝas en la kaba flaŭro kaj hejmiĝas nur en la sudafrikaj provincoj Westkap kaj Ostkap.
    • Liparia L.: La nur du specioj hejmiĝas en Sudafriko.
    • Podalyria WILLD.: De la ĉirkaŭ 17 specioj hejmiĝas ĉiuj en la Kabolando, nur unu kreskas orienten ĝis la suda Kvazulunatalo.[12]
    • Stirtonanthus B.-E. VAN WYK & A.L.SCHUTTE: La nur tri specioj hejmiĝas nur en Sudafriko.
    • Virgilia POIR.: De la nur du specioj un hejmiĝas en Sudafriko kaj la aliaj ankaŭ en Kenjo, Tanzanio, Zimbabvo.
    • Xiphotheca ECKL. & ZEYH.: La ĉirkaŭ naŭ specioj troviĝas nur en la Kabolando.
  • Tribo Psoraleeae LOWE: Ĝi konsistas el naŭ ĝi dek genroj kun 185 ĝis 188 specioj. El tiuj sep troviĝas nur en Nordameriko ĝis Meksikio:[5]
    • Bituminaria HEIST. EX FABR.: La nur du specioj estas disvastigitaj en Eŭrazio.
    • Cullen MEDIK.: La ĉirkaŭ dekunu specioj. Ili disvastiĝis tutmonde.
    • Hoita RYDB.: La nur du specioj troviĝas en Meksikio kaj Kalifornio
    • Orbexilum RAF.: Ĝi konsistas el nur unu specio:
      • Orbexilum virgatum (NUTT.) RYDB.: Ĝi hejmiĝas nur en Florido respektive Georgio. De la ĉirkaŭ 61 specioj 53 hejmiĝas en la suda kaj orienta Afriko kaj ok specioj en Sudariko.
    • Pediomelum RYDB.: La ĉirkaŭ kvin specioj troviĝas en Usono kaj en la meksikia ŝtato Chihuahua.
    • Psoralea L. (Hallia THUNB.): La 50 ĝis 96 specioj hejmiĝas en la suda kaj orienta Afriko, unu specio estas el Sankta Heleno, ĝi elmortis; ekzemple:
    • Psoralidium RYDB.: Ĝi konsistas el nur unu specio:
    • Rupertia J.W.GRIMES: La nur tri specioj hejmiĝas en la kanada provinco Brita Kolumbio kaj en la usonaj ŝtatoj Kalifornio, Idaho, Oregono kaj Vaŝingtono.
  • Tribo Robinieae BERCHT. & J.PRESL: Ĝi konsistas el 11 genroj kaj ĉirkaŭ 70 specioj en la Nova Mondo.
  • Tribo Sesbanieae RYDB.: Ĝi konsistas el nur unu specio:
    • Sesbania SCOP.: La ĉirkaŭ 60 specioj esta disvastigitaj tutmonde, krom Eŭropo.
  • Tribo Sophoreae POLHILL: Ĝi enhavas ĉirkaŭ 43 genrojn kaj ĉirkaŭ 390 ĝis 400 speciojn, precipe en la tropikoj kaj subtropikoj.
  • Tribo Swartzieae DC.: Ĝi konsistas el ĉirkaŭ 7 genroj kun ĉirkaŭ 258 specioj:
    • Aldina ENDL.: La 13 ĝis 14 specioj estas disvastigitaj en la norda Sudameriko.
    • Amburana SCHWACKE & TAUB.: La nur du specioj hejmiĝas nur en Sudameriko.
    • Ateleia (DC.) BENTH.: La 18 ĝis 20 specioj troviĝas en la Nova Mondo. La plej multaj specioj hejmiĝas en Meza Ameriko kaj la Karibaj insuloj.
    • Baphiopsis BENTH. EX BAKER: Ĝi konsistas el nur unu specio:
    • Bobgunnia J.H.KIRKBR. & WIERSEMA: La nur du specioj hejmiĝas en Afriko.
    • Bocoa AUBL. (Sin.: Trischidium TUL.): Ekzistas nur 7 specioj.
    • Candolleodendron R.S.Cowan: Ĝi konsistas el nur unu specio:
    • Cordyla LOUR.: De la ĉirkaŭ 7 specioj kvin venas el Afriko kaj du el Madagaskaro.
    • Cyathostegia (BENTH.) SCHERY: La nur du specioj hejmiĝas en Peruo kaj unu en Ekvadoro.
    • Dupuya J.H.KIRKBR.: La nur du specioj hejmiĝas nur en Madagaskaro.[13]
    • Exostyles SchOTT: La nur du specioj hejmiĝas nur en Sudameriko.
    • Harleyodendron R.S.COWAN: Ĝi konsistas el nur unu specio:
    • Holocalyx MICHELI: Ĝi konsistas el nur unu specio:
    • Lecointea DUCKE: La ĉirkaŭ kvar specioj hejmiĝas en Sudameriko.
    • Mildbraediodendron Harms: Ĝi konsistas el nur unu specio:
    • Swartzia SCHREB. (Sin.: Fairchildia BRITTON & ROSE, Possira AUBL., Rittera SCHREB., Riveria KUNTH, Tounatea AUBL.): La ĉirkaŭ 150 specioj hejmiĝas en la Nova Mondo.
    • Zollernia WIED-NEUW. & NEES: La ok ĝis dek specioj troviĝas en Sudameriko.
  • Tribo Trifolieae (BRONN) ENDL.: Ĝi enhavas ĉirkaŭ ses genrojn kaj ĉirkaŭ 485 speciojn, ĉefe en la nordaj regionoj de la Malnova Mondo.
  • Kelkaj proksime parencaj genroj, kiuj apartenis ĝis 2001 al la tribo Dalbergieae, estas samproksime parencaj kun la genroj de la tribo Sophoreae kaj tribo Dalbergieae, nuntempe ne apartenas al iu ajn tribo:
    • Andira JUSS.: La ĉirkaŭ 29 specioj hejmiĝas en la Nova Mondo, nur unu en Afriko.
    • Hymenolobium BENTH.: La 13 ĝis 18 specioj ĉefe el Brazilo, la Gujanoj kaj Venezuelo; unu hejmiĝas ĝis Peruo, unu ĝis Ekvuadoro kaj unu specio hejmiĝas nur en Mezameriko (Panamo, Kostariko, Nikaragvo).
    • Vatairea AUBL.: Ekzistas ĉirkaŭ ok specioj disvastigitaj en la Nova Mondo.
    • Vataireopsis DUCKE: La ĉirkaŭ kvar specioj hejmiĝas en Brazilo, Franca Gujano kaj Surinamo.

genroj laŭ la alfabeto redakti

Uzado redakti

Multaj specioj estas uzataj kiel ornamplantoj, kelkaj genroj (elekto): Karagano (Caragana), Koluteo (Colutea), Citizo (Cytisus), Genisto (Genista), Laburno (Laburnum), Latiro (Lathyrus), Lupino (Lupinus), Visterio (Wisteria)

Multaj specioj estas manĝataj, precipe la guŝojn kaj/aŭ la semojn, jen kelkaj genroj (elekto): Arakido (Arachis), Kikero (Cicer), Glicino kun la Sojfabo, Lento (Lens), Lupino (Lupinus), Fazeolo, kun la Ĝardenfazeolo, Pizo (Pisum), Aspalato (Aspalathus).

La ligno, ekzemple de la genroj Miroksilono (Myroxylon), Robinio (Robinia), estas uzata kaj vendata sub la nomo "elefantoligno".

Kelkaj specioj estas furaĝo. Kelkaj specioj taŭgas kiel verda sterkaĵo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 {{GRIN|FamilyNr=1567|WissName=Faboideae
  2. Taxon in die Suchmaske eingeben bei International Legume Database & Information Service = ILDIS.
  3. Michelle McMahon, Larry Hufford: Phylogeny of Amorpheae (Fabaceae: Papilionoideae). In: American Journal of Botany. Band 91, Nr. 8, 2004, S. 1219–1230, {{DOI|10.3732/ajb.91.8.1219.
  4. Michelle M. McMahon: Phylogenetic relationships and floral evolution in the papilionoid legume clade Amorpheae. In: Brittonia. Band 57, Nr. 4, 2005 S. 397-411, {{DOI|10.1663/0007-196X(2005)057[0397:PRAFEI]2.0.CO;2.
  5. 5,0 5,1 Fabaceae: Taxon in Suchmaske eingeben bei Jepson eFlora.
  6. Ian R. Thompson, Pauline Y. Ladiges, James H. Ross: Phylogenetic Studies of the Tribe Brongniartieae (Fabaceae) Using Nuclear DNA (ITS-1) and Morphological Data. In: Systematic Botany. Band 26, Nr. 3, 2001, S. 557-570 (Abstract) .
  7. Luciano Paganucci de Queiroz, Gwilym P. Lewis, Martin F. Wojciechowski: Tabaroa, a new genus of Leguminosae tribe Brongniartieae from Brazil. In: Kew Bulletin. Band 65, Nr. 2, 2010, S. 189-203, DOI:10.1007/s12225-010-9202-7.
  8. James S. Boatwright, Marianne M. le Roŭ, Michael Wink, Tatjana Morozova, Ben-Erik van Wyk: Phylogenetic Relationships of Tribe Crotalarieae (Fabaceae) Inferred from DNA Sequences and Morphology. In: Systematic Botany. Band 33, Nr. 4, 2008, S. 752-761, DOI:10.1600/036364408786500271.
  9. 9,0 9,1 9,2 J. S. Boatwright, P. M. Tilney, B.-E. Van Wyk: The generic concept of Lebeckia (Crotalarieae, Fabaceae): Reinstatement of the genus Calobota and the new genus Wiborgiella. In: South African Journal of Botany. Band 75, Nr. 3, 2009, S. 546–556, {{DOI|10.1016/j.sajb.2009.06.001.
  10. J. S. Boatwright, P. M. Tilney, B.-E. Van Wyk: Taxonomy of Wiborgiella (Crotalarieae, Fabaceae), a genus endemic to the Greater Cape Region of South Africa. In: Systematic Botany. Band 35, 2010, S. 325–340, {{DOI|10.1600/036364410791638432.
  11. Cristina Pardo, Paloma Cubas, Hikmat Tahiri: Genetic variation and phylogeography of Stauracanthus (Fabaceae, Genisteae) from the Iberian Peninsula and northern Morocco assessed by chloroplast microsatellite (cpSSR) markers. In: American Journal of Botany. Band 95, Nr. 1, 2008, S. 98-109, {{DOI|10.3732/ajb.95.1.98.
  12. Anne Lise Schutte-Vlok, Ben-Erik van Wyk: A Taxonomic Revision of Podalyria (Fabaceae). In: Systematic Botany. Band 36, Nr. 3, 2011, S. 631-660, {{DOI|10.1600/036364411X583628
  13. Joseph H. Kirkbride Jr.: Dupuya, a New Genus of Malagasy Legumes (Fabaceae). In: Novon. Band 15, Nr. 2, 2005, S. 305-314 (online).

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

• Domingos Cardoso, Luciano P. de Queiroz, R. Toby Pennington, Haroldo C. de Lima, Émile Fonty, Martin F. Wojciechowski, Matt Lavin: Revisiting the phylogeny of papilionoid legumes: New insights from comprehensively sampled early-branching lineages. In: American Journal of Botany. Band 99, Nr. 12, 2012, S. 1991–2013,