Vicio (Vicia) estas genro de unu- kaj plurjaraj herboj kun plume kunmetaj folioj, kies finfolieron anstataŭas ĉiro aŭ mukro, kaj kun ofte okulfrape koloraj floroj unuopaj, duopaj aŭ en grapoloj; subkosmopolita genro de ĉirkaŭ 140 specioj, pluraj kultivataj por ornamo, furaĝo (kultiva vicio) aŭ legomo.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vicio
Vicia grandiflora
Vicia grandiflora
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Tribo: Vicieae
Genro: Vicio Vicia
Specioj

Ĉ. 140 specioj, inter ili:
Vicia articulata Hornem
Vicia bithynica
Vicia canescens
Vicia cassubica - Kaŝuba vicio
Vicia cracca - Birda vicio
Vicia dumetorum
Vicia ervilia
Vicia faba - Fabo
Vicia hirsuta
Vicia lathyroides
Vicia lutea
Vicia monantha
Vicia narbonensis
Vicia onobrychioides
Vicia oroboides
Vicia orobus
Vicia pannonica
Vicia pisiformis
Vicia pyrenaica
Vicia sativa - Kultiva vicio
Vicia sepium
Vicia sylvatica
Vicia tenuifolia
Vicia tenuissima
Vicia tetrasperma
Vicia unijuga
Vicia villosa

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Vicia spp Sturm4.jpg
Vicia spp Sturm4
Ilustracja
Morfologia gatunku typowego – wyki siewnej
Illustration Vicia sativa0.jpg
Illustration Vicia sativa0

Unu el la plej gravaj specioj de vicio kiel legomo estas fabo, kiel planto ĝi estas unujara herbo, specio de vicio (Vicia faba), nomdonanto de la planta familio fabacoj. Ĝi havas pli ol 1 m altan, staran, kavan, angulecan tigon, grandajn pinatajn foliojn, purpure makulitajn blankajn florojn kaj larĝajn guŝojn, kiuj enhavas grandajn platajn grajnojn de medoleca konsisto, kiujn oni manĝas kiel legomon. Iuj varioj estas uzataj kiel furaĝo.

Fabo estas ankaŭ la grajnoj de faba planto, sed oni nomas ankaŭ la similaspektajn grajnojn fabo, precipe tiujn de fazeolo. Legu ankaŭ la artikolojn kafofabo, kakaofabo, sojfabo, tonka fabo.

La fabismo estas malsano, karakterizita per hemoliza iktero kun anemio kaj hemoglobinurio, per febro kaj digestaj perturboj. Ĝin kaŭzas substanco, entenata en la floro de fabo, se tiun englutas aŭ enspiras iuj predispoziciaj individuoj.

La interno de faboguŝo estas uzata kontraŭ verukoj. Se oni frotas ĝin plurfoje sur veruko tiu malaperus baldaŭ laŭ iuj.

faboj kun flava hilumo en guŝo

La nutra valoro de 100 g freŝaj faboj estas:

Energia valoro 163
Karbonhidrato 4 g
Proteino 5 g
Graso 0,3 g
Vitamino C 80 mg
Karoteno 0,16 mg
Vitamino B1 0,10 mg
Vitamino B2 0,15 mg
Kalcio 20 mg
Fero 1 mg

Vidu ankaŭ redakti

 
La vicio kaj la formiko (printempfablo)


Elektitaj specioj redakti

 
Birda vicio
  • Birda vicio Vicia cracca (vidu la apudan foton)
  • Fabo Vicia faba (vidu la apudan foton)
  • Hungara vicio Vicia pannonica
  • Kaŝuba vicio Vicia cassubica
  • Kultiva vicio Vicia sativa
  • vicio mallarĝfolia Vicia tenuifolia
  • Vicia ervilia
  • vicio mola Vicia villosa
  • vicio arbara Vicia sylvatica
  • vicio bluviola Vicia dumetorum
  • vicio pizoforma Vicia pisiformis
  • vicio heĝa Vicia sepium
  • vicio kuŝanta Vicia lathyroides
  • vicio staranta Vicia orobus
  • vicio vila / vicio dusema Vicia hirsuta
  • vicio kvarsema Vicia tetrasperma
  • vicio svelta Vicia tenuissima
  • vicio flava Vicia lutea
  • vicio fortika Vicia bithynica
  • vicio larĝfolia / vicio franca Vicia narbonensis

Notoj kaj referencoj redakti

  1. PIV2, p. 1232.