Zornia latifolia

(Alidirektita el Zornia)

Zornia latifolia estas specio de herbaj plantoj, kaj reprezentanto de la genro Zornia.La tigoj iĝas 20 ĝis 50 centimetrojn longaj kaj intense disbranĉiĝas. Laŭ pluraj botanikaj literaturaj fontoj ĝi havu psikoaktivan, milde drogan efikon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zornia latifolia

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Subklaso: Rozedoj Rosidae
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Genro: Zornia
Specio: Z. latifolia
Zornia latifolia
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La planto estas unu el pluraj deklaritaj herboj en la produktaĵo "Spico" origine vendita sub la pretendo esti incenso de pluraj herboj, sed fakte provizita per aldona sintetika narkotaĵo kaj uzita kiel moda drogo. La droga efiko do probable ne rilatas al la aldono de la planto al la miksaĵo, sed al la aldona sintetika narkotaĵo.

Referencoj redakti

  • A. Rees, Cycl. 39: Zornia no. 4. 1819
  • USDA (usona departamento pri agrikulturo), branĉo "ARS", "National Genetic Resources Program" (nacia programo pri genetikaj fontoj): "Germplasm Resources Information Network (GRIN)" [datumoj de 2006-10-07].

Eksteraj ligiloj redakti