Latiro

(Alidirektita el Lathyrus)

Latiro (Lathyrus) estas genro el fabacoj de unu- kaj plurjaraj herboj kun pintaj folioj, kies ĉefa ripo ĉe la volvaj specioj finiĝas per ĉiro, ĉe la aliaj specioj per mola pikilo kaj kun floroj ofte en grapoloj. Tiu genro entenas proksimume 160 speciojn, precipe en la mezvarmaj regionoj. Kelkaj el ili estas kultivataj kiel furaĝoplantoj, pluraj ĝardene kaj unu specio, la aroma latiro (L. odoratus), en siaj multaj kulturvarioj, ankaŭ subvitre.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Latiro
Lathyrus vernus
Lathyrus vernus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Magnoliofitoj Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsidoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Genro: Latiro Lathyrus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La semoj de unu specio de latiro povas kaŭzi toksan paralizon nomatan latirismo.

  • senfolia [hu] aŭ rampa [de] latiro (Lathyrus aphaca): la folioj modifiĝis al ĉiroj, la asimiladon faras la stipuloj 1–3 cm grandaj,
  • tubera latiro (L. tuberosus)
  • platgrajna latiro (Lathyrus sativus) estas furaĝoplanto
  • larĝfolia latiro aŭ sovaĝa pizo larĝfolia Lathyrus latifolius
  • arbara latiro Lathyrus sylvestris
  • diversfolia latiro Lathyrus heterophyllus
  • herbeja latiro Lathyrus pratensis
  • printempa latiro Lathyrus vernus
  • nigra latiro Lathyrus niger
  • ruĝblua latiro Lathyrus montanus
  • kremkolora latiro Lathyrus pannonicus
  • Odora latiro (Lathyrus odoratus)

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti