Tubera latiro

herba specio

Tubera latiro (Lathyrus tuberosus) estas specio el genro latiro, familio fabacoj. Ĝi estas malgranda, grimpa staŭdo, origina en humidaj temperaj partoj de Eŭropo kaj Okcidenta Azio. La planto estas kuŝanta aŭ malforte grimpas subtenata de ĉiroj, kreskanta 40-80 cm (maks. ĝis 1,2 m) alta. Ĝia floro estas duseksa, polenumigita de abeloj. La plantoj ankaŭ povas disvastiĝi vegetale per la radika sistemo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tubera latiro
Lathyrus tuberosus
Lathyrus tuberosus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Verdukotiledonaj
Klaso: Rozedoj Rosidae
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Genro: Lathyrus
Specio: L. tuberosus
Lathyrus tuberosus
= L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Tubera latiro estas staŭdo kun manĝeblaj tuberoj grandaj 3-5 cm (atingante tiun grandon post 3-4 jaroj), ligante al ĝiaj radikoj. La tigo kreskas al 30-80 cm kaj estas nedisbranĉiĝanta kaj preskaŭ senhara. La folioj alternas per mallongaj tigoj kaj malgrandaj stipuloj. La folioj estas pinataj kun unu paro da larĝaj lanĉaj folioj kun glataj randoj kaj fina ĉiro. La infloresko havas longan tigon kaj du al sep rozkolorajn florojn, ĉiu 12-20 mm longa. Ĉi tiuj havas kvin sepalojn kaj kvin petalojn kaj estas malregulaj, kun du flugiloj kaj kunfandita kilo. Estas dek stamenoj kaj sola karpelo. La frukto estas glata bruna guŝo, kiu enhavas ĝis ses venenajn semojn. Ĉi tiu planto floras en julio kaj aŭgusto.

Disvastiĝo kaj vivmedio redakti

Tubera latiro estas indiĝena de Eŭropo kaj partoj de okcidenta Azio. Ĝia tipa vivmedio estas malriĉaj grundoj, larĝaj arbaroj, heĝoj. Ĝi disvastiĝas vegetative per stolonoj kaj tuberoj.

Kultivo kaj uzoj redakti

 
manĝebla tubero, tranĉita

Tubera latiro estas foje kultivita kiel radika vegetalo por sia manĝebla tubero kaj estas kultivita almenaŭ ekde la 17-a jarcento. La dolĉaj, amelaj tuberoj estas manĝeblaj kuirite aŭ krude. Kvankam bongusta kaj nutra, la rikolto montras etan produktemon, kies grandecon selekta reproduktado devus pliigi, kiel ĉe la plej multaj aliaj radikaj kultivaĵoj.

La planto estas alloga ornama planto, sed ŝatata al limako.