Karolo Lineo

(Alidirektita el Carl Linnaeus)

Carl von LINNÉ (Esperante: Karolo Lineo, pri la latina formo vidu sube; naskiĝis la 23-an de majo 1707 en Stenbrohult, Smolando, Svedio; mortis la 10-an de januaro 1778 en Upsalo) estis sveda kuracisto, botanikisto kaj profesoro de la Universitato de Upsalo, kiu enklasigis la naturaĵojn de la Tero en sia verko Systema naturae (1735). La oficiala botanika aŭtora mallongigo de li estas "L.".[1] En pli fruaj publikaĵoj, foje troviĝas la mallongigo "Linn." (ekzemple en: Cheeseman, T.F. (1906) - Manual of the New Zealand Flora). La restaĵoj de Linnaeus restas la tipa specimeno por la specio Homo sapiens, laŭ la International Code of Zoological Nomenclature, ĉar la nura specimeno, kiun li ekzamenis (laŭ nuna scio), preparante la specian priskribon, estis li mem.[2]

Carl von Linné
Karolo Lineo kun lineo-kloŝo enmane
Karolo Lineo kun lineo-kloŝo enmane
Persona informo
Carl von Linné
Carolus Linnaeus
Naskonomo Carl Nilsson Linnaeus
Naskiĝo 23-an de majo 1707 (1707-05-23)
en Råshult
Morto 10-an de januaro 1778 (1778-01-10) (70-jaraĝa)
en Linnaeus Hammarby,  Svedio
Tombo Upsala Katedralo vd
Religio Eklezio de Svedio vd
Etno svedoj vd
Lingvoj latinasveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de HarderwijkUniversitato de LundUniversitato de Upsalo vd
Subskribo Karolo Lineo
Familio
Dinastio von Linné vd
Patro Nils Ingemarsson Linnaeus vd
Patrino Christina Brodersonia vd
Gefratoj Anna Maria Linnæa • Emerentia Linnæa • Sofia Juliana Collin • Samuel Linnaeus vd
Edz(in)o Sara Elisabeth Moræa vd
Infanoj Karolo Lineo la pli junaElisabeth Christina von Linné • Lovisa von Linné • Sara Christina von Linné vd
Profesio
Okupo geologoprofesorobotanikistokuracisto • aŭtobiografo • biologo • fungosciencisto • filikisto • briofitologo • zoologo • entomologo • ornitologo • natursciencisto • araneologo vd
Laborkampo medicinonatura historioplantoscienconaturscienco vd
Aktiva en UpsaloStokholmo vd
Aktiva dum 1722–1778 vd
Doktoreca konsilisto Olaus Rudbeckius la juna • Johannes Gorter vd
Verkado
Verkoj Systema Naturae ❦
Species Plantarum ❦
Genera Plantarum ❦
Fundamenta Botanica ❦
Critica Botanica ❦
Bibliotheca Botanica ❦
Amoenitates Academicae ❦
Hortus Cliffortianus ❦
Musa Cliffortiana ❦
Methodus ❦
Praeludia Sponsaliorum Plantarum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia enklasigo de animaloj kaj plantoj fariĝis la semo kaj normo de la moderna sistemo (sed ne lia enklasigo de mineraloj). Li elektis la etan lineo-kloŝon kiel simbolon.

Kvankam oni internacie nomas lin latine Carolus Linnæus, tio ne estas tute ĝusta. Li nomiĝis tiel (aŭ Carl Linnæus) kiam li naskiĝis, sed kiam li nobeliĝis en 1757 li mallatinigis sian nomon al Carl von Linné (post 1761 Carolus a Linné). Li estas konata kiel patro de moderna taksonomio, kaj estas ankaŭ konsiderata unu el la patroj de moderna ekologio. Multaj el liaj verkoj estis verkitaj en Latino.

Linnaeus naskiĝis en kamparo de Smolando, en suda Svedio. Li ricevis plej el alta edukado ĉe la Upsala Universitato, kaj ekprofesoris tie pri botaniko en 1730. Li loĝis eksterlande inter 1735 kaj 1738, kiam li studis kaj ankaŭ publikigis unuan eldonon de sia verko Systema Naturae en Nederlando. Li poste revenis en Svedion, kie li iĝis profesoro pri medicino kaj botaniko ĉe Uppsala. En la 1740-aj jaroj, li estis sendita al kelkaj veturoj tra Svedio trovi kaj klasigi plantojn kaj animalojn. En la 1750-aj kaj 1760-aj jaroj, pli plue kolektis kaj klasigis animalojn, plantojn kaj mineralojn, kaj publikigis kelkajn volumenojn. Je sia mortotempo li estis unu el plej famaj scienculoj en Eŭropo.

La svisa filozofo Jean-Jacques Rousseau sendis al li tiun mesaĝon: "Diru al li, ke mi konas neniun pli grandan homon surtere."[3] La germana verkisto Johann Wolfgang von Goethe verkis: "Kun la escepto de Shakespeare kaj Spinoza, mi ne konas iun inter la jam ne plu vivantaj kiu influis min pli forte."[3] Sveda aŭtoro August Strindberg verkis: "Linnaeus estis reale poeto kiu hazarde iĝis natursciencisto".[4] Inter aliaj omaĝparoloj, Linnaeus estis nomita latine Princeps botanicorum (Princo de Botanikistoj), "La Plinio de la Nordo," kaj "La Dua Adamo".[5]

Se memorigi ankaŭ kuriozaĵojn de lia vivo, jen unu bedaŭrinda: li plenumis la malprudentaĵon bazigi enklasigon de plantoj sur tio kion li aŭdacis nomi "seksan sistemon" de la plantoj, ekzamenante iliajn "reproduktivajn organojn". Nu, pro tiu priskribo li havis denuncon fare de la sveda ŝtato kun kondamno de la luterana komunumo pro "suspekto pri libertinismo".

Biografio redakti

Eko redakti

Infanaĝo redakti

 
Naskoloko de Lineo ĉe Råshult.

Lineo estis naskiĝinta en la vilaĝo Råshult en Smolando, Svedio, la 23an de Majo 1707. Li estis la unua filo de Nils Ingemarsson Linnaeus kaj Christina Brodersonia. Lia patro estis la unua el lia praularo kiu adoptis konstantan familinomon. Antaŭ tio, prauloj estis uzintaj patronoman nomosistemon de la skandinaviaj landoj: lia patro estis nomita Ingemarsson laŭ sia patro Ingemar Bengtsson. Kiam Nils estis akceptita en la Universitato de Lund, li devis preni familinomon. Li adoptis la latinigitan nomon Linnæus laŭ giganta tilio, en sveda lind, kiu kreskiĝis sur la familia bieno.[6] Tiu nomo estis literumita kun ligaturo Æ. Kiam Karlo naskiĝis, li estis nomigita Carl Linnæus, per la familinomo de sia patro. Ankaŭ la filo ĉiam literumis ĝin kun la æ ligaturo, kaj en manskribaj dokumentoj kaj en publikaĵoj.[7] La patronomo de Carl estus estinta Nilsson, kiel Carl Nilsson Linnæus.

Kiel membro de longa linio de kamparanoj kaj pastroj, Nils estis amatora botanikisto, luterana pastro, kaj paroĥo de la malgranda vilaĝo Stenbrohult en Smolando. Christina estis la filino de la rektoro de Stenbrohult, nome Samuel Brodersonius. Ŝi sekve naskis tri filinojn kaj alian filon, Samuel (kiu poste sukcedos sian patron kiel rektoro de Stenbrohult kaj verkis manlibron pri abelbredado).[6][8][9] Unu jaron post la nasko de Lineo, lia avo Samuel Brodersonius mortiĝis, kaj lia patro Nils iĝis la rektoro de Stenbrohult. La familio moviĝis al la rektorejo el la pastra domo.[7][10]

Eĉ en siaj fruaj jaroj, Lineo ŝajne emis al plantoj, floroj partikulare. Kiam li malbonfartis kaj ricevis floron, li tuj trankvliĝis. Nils pasis multan tempon en sia ĝardeno kaj ofte montris florojn al Lineo kaj diris al li ties nomojn. Tuj Lineo ricevis sian propran terpecon kie li povis kreskigi plantojn.[11]

Ekedukado redakti

La patro de Lineo ekinstruis al li latinon, religion, kaj geografion fruaĝe; ŝajne ĉar la familio uzis la latinan por babilado, la knabo lernis la latinan antaŭ ol lerni la svedan. Kiam Lineo estis sepjaraĝa, Nils decidis dungi mentoron por li. La gepatroj dungis Johan Telander, filo de loka nobelservisto. Lineo ne ŝatis lin kaj verkis en sia membiografio, ke Telander "estis pli bone kalkulita por nuligi la talentojn de infano ol por disvolvigi ilin."[12] Du jarojn post la ekmentorado, li estis sendita al bazlernejo ĉe Växjö en 1717.[13] Lineo rare studis, ofte irante al la kamparo por serĉi plantojn. Li atingis la lastan jaron de la bazlernejo kiam li estis dekkvinjaraĝa, kaj estis instruita de la studentestro, Daniel Lannerus, kiu estis interesita en botaniko. Lannerus notis la interesiĝon de Lineo pri botaniko kaj donis al li la zorgorespondecon de sia ĝardeno. Li ankaŭ prezentis lin al Johan Rothman, la ŝtata doktoro de Smolando kaj instruisto ĉe Katedralskolan (nome gimnazio) en Växjö. Ankaŭ botanikisto, Rothman plilarĝigis la intereson de Lineo pri botaniko kaj helpis lin disvolvigi intereson al medicino.[14][15] Kiam li estis 17jaraĝa, Lineo jam bone konis la ekzistantan botanikan literaturon. Li notis en sia taglibro "legi tagon kaj nokton, sciante kiel mian mandorson la Libron de Herboj de Arvidh Månsson, la Flora Åboensis de Tillandz, la Serta Florea Suecana de Palmberg, la Bromelii Chloros Gothica kaj la Rudbeckii Hortus Upsaliensis...." [16]

Lineo eniris en la Växjö Katedralskola en 1724, kie li studis ĉefe la grekan, hebrean, teologion kaj matematikon, fakaro planita por knaboj prepariĝintaj por pastreco.[17][18] En la lasta jaro de la gimnazio, la patro de Lineo vizitis la instruistojn por demandi pri la studoj de la filo ĉu ili progresas; por lia malesperigo, plej diris, ke la knabo neniam estos studento. Rothman opiniis male, sugestis, ke Lineo havos futuron en medicino. La doktoro proponis teni Lineon loĝantan kun sia familio en Växjö kaj instrui al li fiziologion kaj botanikon. Nils akceptis tiun proponon.[19][20]

Universitato redakti

Lund redakti

 
Statuo de Lineo kiel studento de la Universitato en Lund.

Rothman montris al Lineo, ke botaniko estas serioza fako. Li instruis Lineo klasigi plantojn laŭ la sistemo de Tournefort. Lineo lernis ankaŭ pri la seksa reproduktado de plantoj, laŭ Sébastien Vaillant.[19] En 1727, Lineo, 21jaraĝa, eniris en la Universitato de Lund en Skåne.[21][22] Li estis registrita kiel Carolus Linnæus, la latina formo de lia kompleta nomo, kiun li uzos poste ankaŭ por siaj latinlingvaj publikaĵoj.[23]

Profesoro Kilian Stobæus, natursciencisto, kuracisto kaj historiisto, proponis al Lineo kaj tutoradon kaj loĝadon, same kiel la uzadon de sia biblioteko, kiu enhavis multajn librojn pri botaniko. Li donis ankaŭ al la studento liberan eniron al siaj lecionoj.[24][25] Dum libera tempo, Lineo esploris la flaŭron de Skåne, kun studentoj kiuj kunhavas samajn interesojn.[26]

Upsalo redakti

 
Polenado priskribita en Praeludia Sponsaliorum Plantarum de Karolo Lineo (1729).

En Aŭgusto 1728, Lineo decidis eniri en la Upsala Universitato laŭ konsilo de Rothman, ku kredis ĝin pli bona elekto se Lineo volis studi kaj medicinon kaj botanikon. Rothman bazis tiun rekomendon sur la du profesoroj kiuj instruis ĉe la medicina altlernejo de Upsalo: nome Olof Rudbeck la Juna kaj Lars Roberg. Kvankam Rudbeck kaj Roberg estis sendube bonkvalitaj profesoroj, tiam ili estis jam tre maljunaj kaj ne tiom interesitaj en instruado. Rudbeck ne plu donis publikajn lecionojn, kaj aliaj faris tion je lia konto. La lecionoj pri botaniko, zoologio, farmakologio kaj anatomio ne estis en siaj plej bonaj statoj.[27] En Upsalo, Lineo trafis novan bonfaranton, nome Olof Celsius, kiu estis profesoro de teologio kaj amatora botanikisto.[28] Li ricevis Lineon en sia hejmo kaj permesis lin uzi lian bibliotekon, kiu estis unu el plej riĉaj botanikaj bibliotekoj en Svedio.[29]

En 1729, Lineo verkis disertacion, Praeludia Sponsaliorum Plantarum pri vegetala reproduktado. Tio allogis la atenton de Rudbeck; en Majo 1730, li elektis Lineon por instrui ĉe la Universitato kvankam la juna Lineo ankoraŭ estis nur dualernojara studento. Liaj lecionoj estis popularaj, kaj Lineo ofte parolis al aŭskultantaro de 300 personoj.[30] Junie, Lineo translokiĝis el la hejmo de Celsius al tiu de Rudbeck por iĝi la tutoro de la tri plej junaj el liaj 24 gefiloj. Lia amikeco kun Celsius ne forvaporiĝis, kaj ili daŭrigis siajn botanikajn ekspediciojn.[31] Ĉirkaŭ tiu vintro Lineo ekdubis pri la klasiga sistemo de Tournefort kaj decidis krei propran. Lia plano estis klasifiki la plantojn laŭ la nombro de stamenoj kaj pistiloj. Li ekverkis kelkajn librojn, kiuj poste rezultos en, ekzemple, Genera Plantarum kaj Critica Botanica. Li produktis ankaŭ libron pri la plantoj de la Upsala Botanika Ĝardeno, nome Adonis Uplandicus.[32]

Iama helpanto de Rudbeck, nome Nils Rosén, revenis al la Universitato en Marto 1731 kun grado en medicino. Rosén ekinstruis anatomion kaj klopodis preni la instruadon de Lineo pri botaniko, sed Rudbeck evitis tion. Ĝis Decembro, Rosén donis al Lineo privatan tutoradon en medicino. En Decembro Lineo havis "diskonsenton" kun la edzino de Rudbeck kaj devis translokiĝi el la hejmo de sia mentoro; lia rilato kun Rudbeck ŝajne tamen ne suferis. Tiun Kristnaskon Lineo revenis hejmen en Stenbrohult por viziti siajn gepatrojn la unuan fojon en ĉirkaŭ tri jaroj. Lia patrino malaprobis lian malakcepton iĝi pastro, sed ŝi kontentiĝis eksciante, ke li estas instruanto ĉe la Universitato.[32][33]

Ekspedicio al Laponio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flora Lapponica.
 
Lineo en tradicia vesto de Sameoj de Sameio, tenante Linnaea borealis kiu iĝis lia persona simbolo.

Dum vizito al siaj gepatroj, Lineo diris al ili pri sia plano por veturi al Laponio; Rudbeck vojaĝis tien en 1695, sed la detalaj rezultoj de lia esplorado perdiĝis pro incendio sep jarojn poste. La espero de Lineo estis trovi novajn plantojn, animalojn kaj eble valorajn mineralojn. Li scivolis ankaŭ pri kutimoj de indiĝenaj Sameoj, boaco-bredistaj nomadoj, kiuj vagadas tra la vastaj tundroj de Skandinavio. En Aprilo 1732, Lineo ricevis stipendion el la Reĝa Societo de Sciencoj en Upsalo pro sia ekspedicio.[34][35]

Lineo startis el Upsalo en Majo; li veturis kaj piede kaj ĉevale, kunportante taglibron, botanikajn kaj ornitologiajn manuskriptojn kaj paperfoliojn por premi plantojn. Ĉe Gävle li trovis grandajn kvantojn de Campanula serpyllifolia, poste konata kiel Linnaea borealis, la ĝemelfloro, kiu iĝis lia preferata.[36] Li foje elrajdis survoje por ekzameni floron aŭ rokon[37] kaj precipe interesiĝis pri muskoj kaj likenoj, tiuj lastaj estas ĉefa parto de la dieto de boacoj, komuna kaj ekonomie grava animalo en Laponio.[38]

Lineo veturis laŭhorloĝe ĉirkaŭ la marbordo de la Golfo de Botnio, farante ĉefajn internajn ekskursojn el Umeå, Luleå kaj Tornio. Li revenis el sia ses-monata longa, ĉirkaŭ 2000 km ekspedicio en Oktobro, ariginte kaj observinte multajn plantojn, birdojn kaj rokojn.[39][40][41] Kvankam Laponio estas regiono kun limigita biodiverseco, Lineo priskribis proksimume 100 antaŭe neidentigitajn plantojn. Tiuj iĝis la bazo de lia libro Flora Lapponica.[42][43]

En Flora Lapponica la ideoj de Lineo pri nomenklaturo kaj klasigo estis unuafoje uzitaj laŭ praktika vojo, kio faris tiun la unua antaŭ-moderna Flaŭro.[44] La priskribo kovris 534 speciojn, uzis la klasigan sistemon de Lineo kaj inkluzivis, por la priskribitaj specioj, geografian distribuadon kaj taksonomiajn notojn. Augustin Pyramus de Candolle konsideris la verkon de Lineo Flora Lapponica kiel unuan ekzemplon en la botanika genro de Flaŭra verkado. Botanika historiisto E. L. Greene priskribis Flora Lapponica kiel "plej klasika kaj ĉarma" el la verkoj de Lineo.[44]

Dum tiu ekspedicio Lineo havis subitan ekkonon rigarde al la klasigo de mamuloj. Observinte la suban makzelon de ĉevalo ĉe ŝoseo, Lineo rimarkis: "Se mi povus scii kiom da dentoj kaj el kiu tipo ĉiu animalo havas, kiom da cicoj kaj kie ili situas, mi eble povus konstrui perfekte naturan sistemon por klasifiki ĉiujn kvarpiedulojn."[45]

En 1734, Lineo estris malgrandan grupon de studentoj al Dalarna. Financita de la Guberniestro de Dalarna, la ekspedicio katalogis konatajn naturajn resursojn kaj malkovris novajn, sed ankaŭ devis arigi informon pri la minagado fare de Norvegio ĉe Røros.[41]

Eŭropaj ekskursoj redakti

 
Urboj kie Lineo laboris; tiuj for de Svedio estis vizititaj nur dum 1735–1738.

Doktoriĝo redakti

Reen en Upsalo, la rilatoj de Lineo kun Nils Rosén malboniĝis, kaj tiele li volonte akceptis inviton el la studento Claes Sohlberg por pasi la kristnaskan ferion en Falun kun la familio de Sohlberg. La patro de Sohlberg estis min-inspektisto, kaj tiele Lineo povis viziti la minojn ĉe Falun.[46] La patro de Sohlberg sugestis al Lineo alporti Sohlberg al Nederlando kaj plututori lin tie por jara salajro. Tiam, la Nederlanda Respubliko estis unu el plej famaj lokoj por studi naturan historion kaj komunan lokon por svedoj por fari siajn doktorajn gradiĝojn; Lineo, kiu estis interesita en ambaŭ aferoj, akceptis.[47]

En Aprilo 1735, Lineo kaj Sohlberg eliris al Nederlando, kaj Lineo estis doktoriĝinta en medicino ĉe la Universitato de Harderwijk.[48] Survoje, ili haltis en Hamburgo, kie ili renkontiĝis kun la urbestro, kiu fiere montris al ili mirindan naturaĵon siaposedan: nome remburitaj restaĵoj de sepkapa hidro. Lineo rapide malkovris, ke temas pri falsaĵo: makzeloj kaj ungegaj piedoj el musteloj kaj haŭtaĵoj el serpentoj estis algluitaj kune. La deveno de la hidro sugestis al Lineo, ke ĝi estis farita de monaĥoj por reprezenti la Beston de la Revelacio. Ĉar tio ĝenadis la urbestron, Lineo publikigis siajn observojn, kaj la revo de la urbestro vendi la hidron kontraŭ enorma monkvanto ruiniĝis. Timante lian koleron, Lineo kaj Sohlberg devis tuj forlasi Hamburgon.[49][50]

 
La Hamburga Hidro, el la Thesaurus (1734) de Albertus Seba.

Kiam Lineo atingis Harderwijk, li tuj eklaboris por sia grado; tiam, Harderwijk estis konata pro havigo de "tujaj" gradoj eĉ post nur unu semajno.[51] Unue li laboris por disertacio pri la kaŭzo de malario, kiun li estis verkinta en Svedio, kaj kiun li poste defendis en publika debato. Nun oni scias, ke li malpravis pri la kaŭzo, ĉar ne havis mikroskopon por vidi la malariajn parazitojn, kiujn ĝenerale disvastigis la moskitoj, kiuj vivas en neflua akvo ĉirkaŭ argilaj grundoj.[52]

Venonta paŝo estis parola ekzameno kaj diagnozo de paciento. Post malpli ol du semajnoj, li gradiĝis kaj iĝis doktoro, je aĝo de 28.[49][51] Dum somero, Lineo renkontis amikon el Upsalo, nome Peter Artedi. Antaŭ ties elveno el Upsalo, Artedi kaj Lineo estis decidintaj, ke okaze de la morto de unu el ambaŭ, la postvivanto finu la laboron de la alia. Post dek semajnoj, Artedi dronis en unu el la Kanaloj de Amsterdamo, kaj lia nefinita manuskripto pri la klasigo de fiŝoj estis lasita al Lineo por esti kompletita.[53][54]

Publikigo de Systema Naturae redakti

Unu el la unuaj sciencistoj, kiujn Lineo renkontis en Nederlando, estis Johan Frederik Gronovius, al kiu Lineo montris unu el kelkaj manuskriptoj, kiujn li estis kunportinta el Svedio. La manuskripto priskribis novan sistemon por klasigi plantojn. Kiam Gronovius vidis ĝin, li iĝis ege impresita, kaj proponis helpon por pagi la presadon. Danke al aldona monkontribuo fare de la skota doktoro Isaac Lawson, la manuskripto estis publikigita kiel Systema Naturae.[55][56]

Lineo konatiĝis kun unu el plej respektitaj kuracistoj kaj botanikistoj en Nederlando, nome Herman Boerhaave, kiu klopodis konvinki Lineon fari karieron tie. Boerhaave proponis al li ekspedicion al Suda Afriko kaj Ameriko, sed Lineo malakceptis, asertinte, ke li ne eltenus la varmon. Anstataŭe, Boerhaave konvinkis Lineon por viziti la botanikiston Johannes Burman. Post lia vizito, Burman, impresiĝis pro la konaro de sia invitito, kaj decidigis Lineon resti kun li dumvintre. Dum tiu restado, Lineo helpis Burman pri lia Thesaurus Zeylanicus. Burman ankaŭ helpis Lineon pri la libroj al kiuj li estis laboranta: nome Fundamenta Botanica kaj Bibliotheca Botanica.[57]

George Clifford redakti

 
Bildo el Hortus Cliffortianus (1738).
 
Bildo el Hortus Cliffortianus (1738).

En Aŭgusto, dum la restado de Lineo ĉe Burman, li renkontiĝis kun George Clifford la 3-a, direktoro de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio kaj posedanto de riĉa botanika ĝardeno ĉe bieno Hartekamp en Heemstede. Clifford estis ege impresita de la kapablo de Lineo por klasigi plantojn, kaj invitis lin iĝi lia kuracisto kaj superintendanto de lia ĝardeno. Lineo jam estis interkonsentinta kun Burman por resti ĉe li vintre, kaj ne povis tuje akcepti. Tamen Clifford proponis kompensi Burman per oferto de ekzemplero de la verko de Siro Hans Sloane Natural History of Jamaica, ege rara libro, se li permesas al Lineo resti kun li, kaj Burman akceptis.[58][59] La 24an de Septembro 1735, Lineo iĝis la botanika zorganto kaj hejma kuracisto ĉe Hartekamp, rajtanta aĉeti ajnan libron aŭ planton, kiun li dezirus.

En Julio 1736, Lineo veturis al Anglio, je la konto de Clifford.[60] Li iris al Londono por viziti Siron Hans Sloane, kolektiston de natura historio, kaj por vidi sian kuriozaĵkabineton,[61] same kiel por viziti la Ĉelsian Botanikan Ĝardenon kaj ties zorganton, nome Philip Miller. Li sciigis Miller pri sia nova sistemo subdividi plantojn, kiel estas priskribita en Systema Naturae. Miller impresiĝis, kaj ekde tiam li startis aranĝi la ĝardenon laŭ la sistemo de Lineo.[62] Li veturis ankaŭ al la Oksforda Universitato por viziti la botanikiston Johann Jacob Dillenius. Li tamen malsukcesis fari, ke Dillenius publike akceptu lian novan klasigan sistemon. Li poste revenis al Hartekamp, kunportante multajn specimenojn de raraj plantoj.[63] La venontan jaron, li publikigis Genera Plantarum, en kiu li priskribis 935 genrojn de plantoj, kaj tuj poste li suplementis ĝin per Corollarium Generum Plantarum, kun aliaj 60 (sexaginta) pliaj genroj.[64]

Lia verko ĉe Hartekamp kondukis al alia libro, Hortus Cliffortianus, nome katalogo de la botanika enhavo en la herbario kaj botanika ĝardeno ĉe Hartekamp. Li verkis ĝin en naŭ monatoj (komplete en Julio de 1737), sed ĝi ne estis publikigita ĝis 1738.[57] Ĝi enhavas la unuan uzon de la nomo Nepenthes, kiun Lineo uzis por priskribi genron de karnovoraj plantoj.[65][66]

Lineo restis kun Clifford ĉe Hartekamp ĝis la 18a de oktobro 1737 (gregoria kaledaro), kiam li forlasis la hejmon por reveni al Svedio. Malsano kaj afableco de nederlandaj amikoj devigis lin resti kelkajn pluajn monatojn en Nederlando. En majo 1738, li eliris al Svedio denove. Survoje hejmen, li restis en Parizo dum ĉirkaŭ unu monato, vizitante botanikistojn kiaj Antoine de Jussieu. Post sia reveno, Lineo neniam forlasis Svedion denove.[67][68]

Reveno al Svedio redakti

 
Nupta portreto de Lineo.

Kiam Lineo revenis al Svedio la 28an de Junio 1738, li iris al Falun, kie li prezentis sin al Sara Elisabeth Moræa. Tri monatojn poste, li translokiĝis al Stokholmo por serĉi postenon kiel kuracisto, por vivteni familion.[69][70] Denove, Lineo trovis patronon; li estis protektita de la grafo Carl Gustav Tessin, kiu helpis lin labori kiel kuracisto ĉe Admiralejo.[71][72] Dum tiu epoko en Stokholmo, Lineo helpis fondi la novan institucion Reĝa Sveda Akademio de Scienco; li iĝis ĝia unua estro.[73]

Ĉar liaj financoj pliboniĝis kaj nun sufiĉis por vivteni familion, li ricevis permeson edziĝi kun sia fianĉino, Sara Elisabeth Moræa. Ties nupto okazis la 26an de Junio 1739. Sep monatojn poste, Sara naskis sian unuan filon, nome Karolo. Du jarojn poste, naskiĝis filino, Elisabeth Christina, kaj la postan jaron Sara naskis Sara Magdalena, kiu mortis 15tagaĝa. Sara kaj Lineo havis kvar pliajn gefilojn: nome Lovisa, Sara Christina, Johannes kaj Sophia.[69][74]

 
La Linea hejmo en Upsalo.

Maje de 1741, Lineo iĝis Profesoro de Medicino ĉe la Upsala Universitato, unue kun respondeco pri medicin-rilataj fakoj. Tuj li ŝanĝis lokon kun la alia Profesoro de Medicino, Nils Rosén, kaj tiele iĝis responsa pri la Botanika Ĝardeno (kiun li rekonstruos kaj etendos), botaniko kaj natura historio, anstataŭe. Oktobre samjare, lia edzino kaj naŭjara filo sekvis lin loĝi en Upsalo.[75]

Plua esplorado de Svedio redakti

Öland kaj Gotland redakti

Dek tagojn post sia profesoriĝo li entreprenis ekspedicion al la insulaj provincoj Olando kaj Gotlando kun ses studentoj el la universitato por serĉi plantojn utilajn en medicino. Unue ili veturis al Olando kaj restis tie ĝis la 21an de Junio, kiam ili enŝipiĝis al Visby en Gotlando. Lineo kaj liaj studentoj restis en Gotlando dum ĉirkaŭ unu monato, kaj poste revenis al Upsalo. Dum tiu ekspedicio, ili trovis 100 antaŭe neregistritajn plantojn. La observoj el la ekspedicio estis poste publikigitaj en Öländska och Gothländska Resa, verkita en la sveda. Kiel ĉe Flora Lapponica, ĝi enhavis kaj zoologiajn kaj botanikajn observaĵojn, same kiel observaĵojn pri la kulturo en Öland kaj Gotland.[76][77]

Dum la somero de 1745, Lineo publikigis du pliajn librojn: Flora Suecica kaj Fauna Suecica. Flora Suecica estis strikte botanika libro, dum Fauna Suecica estis zoologia.[69][78] Anders Celsius estis kreinta la sianoman temperaturan skalon en 1742. La skalo de Celsius estis invertita kompare al nuna situo, nome el bolpunkto ĉe 0 kaj frostiga punkto ĉe 100 . En 1745, Lineus inversigis la skalon al ties nuna normigo+.[79]

Västergötland redakti

 
Carl Linnaeus inventis la modernan sistemon de dunoma nomenklaturo.

Somere de 1746, Lineo estis denove komisiita de la registaro por estri ekspedicion, ĉi-foje al la sveda provinco Västergötland. Li eliris el Upsalo la 12an de Junio kaj revenis la 11an de Aŭgusto. Lia ĉefa kompano estis Erik Gustaf Lidbeck, studento, kiu estis akompananta lin en antaŭa ekspedicio. Lineo priskribis siajn trovojn el la ekspedicio en la libro Wästgöta-Resa, publikigita la venontan jaron.[76][80] Post lia reveno el tiu ekspecicio la registaro decidis, ke Lineo partoprenu en alia ekspedicio al la plej suda provinco Skanio. Tiu ekspedicio estis prokrastita, ĉar Lineo sentis sin tro okupita.[69]

En 1747, Lineo ricevis la titolon arkiatro, aŭ ĉefa kuracisto, de la sveda reĝo Adolfo Frederiko — kiel markilo de granda respekto.[81] Samjare li estis elektita membro de la Akademio de Sciencoj de Berlino.[82]

Skanio redakti

Printempe de 1749, Lineo povis finfine veturi al Skanio, denove komisiita de la registaro. Kun li, li kunportis sian studenton, Olof Söderberg. Survoje al Skanio, li faris sian lastan viziton nur al siaj gefratoj en Stenbrohult, ĉar lia patro estis mortinta la antaŭan jaron. La ekspedicio estis simila al antaŭaj veturadoj en plej aspektoj, sed tiam li ricevis ordonon ankaŭ trovi plej taŭgan lokon por planti arbojn de genroj juglando kaj sveda sorparbo; tiuj arboj estis uzitaj de militistoj por fabriki pafilojn. La vojaĝo estis sukcesa, kaj la observoj de Lineo estis publikigitaj la venontan jaron en Skånska Resa.[83][84]

Rektoro de Upsala Universitato redakti

 
La somerdomo de Lineo ĉe sia bieno de Hammarby.

En 1750, Lineo iĝis rektoro de Upsala Universitato, kio startis periodon kiam naturaj sciencoj estis aprezataj.[69] Eble plej grava kontribuo lia dum sia tempo en Upsalo estis instruado; multaj el liaj studentoj veturis al variaj lokoj en la mondo kaj kolektis botanikajn specimenojn. Lineo nomigis kelkajn el ili siaj "apostoloj".[85] Lia instruado estis normale tre populara kaj okazis ofte sur la Botanika Ĝardeno. Li klopodis instrui la studentojn pensi per si mem kaj ne fidi iun ajn, eĉ ne lin. Eĉ pli popularaj ol lia instruado estis la botanikaj ekskursoj okazintaj ĉiusabate dum somero, kie Lineo kaj liaj studentoj esploris la flaŭron kaj la faŭnon en la najbareco de Upsalo.[86]

Publikigo de Philosophia Botanica redakti

 
La Linea Ĝardeno en Upsalo.

Lineo publikigis Philosophia Botanica en 1751. La libro enhavis kompletan studon de la taksonomia sistemo kiun li estis uzinta en siaj komencaj verkoj. Ĝi enhavis ankaŭ informaron pri kiel fari taglibron pri veturoj kaj kiel teni botanikan ĝardenon.[87]

Publikigo de Species Plantarum redakti

Lineo publikigis Species Plantarum, la verkon kiu estas nune internacie akceptita kiel startiga punkto de moderna botanika nomenklaturo, en 1753.[88] La unua volumeno aperis la 24an de Majo, la dua sekvis la 16an de Aŭgusto[89] samjare.[90][91] La libro enhavis 1 200 paĝojn kaj estis publikigita en du volumenoj; ĝi priskribis ĉirkaŭ 7 300 speciojn.[92][93] Samjare la reĝo igis lin kavaliron de Ordeno de la Polusa Stelo, nome li iĝis la unua civilulo en Svedio kiu iĝis kavaliro de tiu ordeno. Li poste rare estis vidita sen vesti la insignon.[94]

Ennobligo redakti

Lineo konsideris Upsalon tro brua kaj nesana, kaj tiele li aĉetis du farmojn en 1758: Hammarby kaj Sävja. La venontan jaron, li aĉetis najbaran farmon, Edeby. Li elspezis la somerojn kun sia familio ĉe Hammarby; dekomence li havis nur unu malgrandan unuetaĝan domon, sed en 1762 oni aldonis novan, pli grandan konstruaĵon.[84][95] En Hammarby, Lineo faris ĝardenon kie li povis kreski plantojn kiuj ne estus estintaj kreskitaj en la Botanika Ĝardeno en Upsalo. Li ekkonstruis muzeon sur monteto ĉe Hammarby en 1766, kie li translokigis siajn bibliotekon kaj kolekton de plantoj. Incendio kiu detruis ĉirkaŭ unu trionon de Upsalo kaj estis minacinta sian rezidejon tie necesigis la translokigon.[96]

 
Titolpaĝo de la deka eldono de Systema Naturæ (1758).

Ekde la komenca apero de Systema Naturae en 1735, la libro estis ampleksigita kaj represita kelkajn fojojn; la deka eldono aperis en 1758. Tiu eldono establiĝis kiel startiga punkto por zoologia nomenklaturo, ekvivalento de Species Plantarum.[92][97]

La sveda reĝo Adolfo Frederiko garantiis al Lineo nobelecon en 1757, sed li estis ennobeligita nur en 1761. Danke al tiu nobeligo, li prenis la nomon Carl von Linné (latinigita kiel Carolus a Linné), 'Linné' kiel mallongigo kaj francigita versio de 'Linnæus', kaj la germanan titolon 'von' signife sian ennobeligon.[23] La nobela familia blazono elstare aperigas ĝemelfloron, unu el plej preferataj floroj de Lineo; ĝi ricevis la sciencan nomon Linnaea borealis en lia honoro fare de Gronovius. La ŝildo en la blazono estis dividita en du trionoj: ruĝa, nigra kaj verda pro la tri regnoj de naturo (animala, minerala kaj vegetala) en la klasigo de Lineo; en la centro estas ovo "kiu indikas Naturon, kiu estas kontinua kaj perpetuata in ovo." Sube estas latina frazo, pruntita el la Eneado, kiu diras "Famam extendere factis": oni etendas onian famon per oniajn farojn.[98][99][100]

Post sia ennobeligo, Lineo plue instruis kaj verkis. Lia reputacio estis etenda tra la tuta mondo, kaj li korespondis kun multaj diversaj homoj. Ekzemple, la carino Katerina la 2-a de Rusio sendis al li semojn el sia lando.[101] Li korespondis ankaŭ kun Giovanni Antonio Scopoli, "la Lineo de la Aŭstria Imperio", kiu estis doktoro kaj botanikisto en Idrija, Duklando de Karniolo (nune en Slovenio).[102] Scopoli komunikis ĉiujn siajn trovojn kaj priskribojn (ekzemple de proteo kaj de gliro, nome du malgrandaj animaloj ĝis tiam nekonatajn de Lineo). Lineo ege respektis lin kaj montris grandan intereson en lia verko. Li nomigis genron de solanacoj, Scopolia, fonto de la skopolamino, laŭ lia nomo. Pro la granda distanco, ili neniam renkontis.[103][104]

Lastaj jaroj redakti

 
Tomboŝtono de Karolo Lineo kaj de lia filo Karolo Lineo la Juna.

Lineo estis liberigita el siaj devoj en la Reĝa Sveda Akademio de Scienco en 1763, sed plulaboris tie kiel kutime dum pli ol dek pluaj jaroj.[69] Li elposteniĝis kiel rektoro ĉe Upsala Universitato en Decembro 1772, ĉefe pro sia malpliiĝanta sanstato.[68][105]

La lastaj jaroj de Lineo estis ĝenitaj de malsano. Li estis suferinta el malsano nome la Upsala febro en 1764, sed survivis danke al zorgo de Rosén. Li disvolvigis iskiatalgion en 1773, kaj la venontan jaron, li suferis atakon kiu parte paralizis lin.[106] Li suferis duan atakon en 1776, kaj perdis la uzadon de sia dekstra flanko kaj lasis lin senigita je sia memoro; dum li ankoraŭ admiris sian verkojn, li jam ne plu rekonis sin kiel ties aŭtoro.[107][108]

En Decembro de 1777, li suferis alian atakon kiu ege malfortigis lin, kaj eventuale kondukis al lia morto la 10an de Januaro 1778 en Hammarby.[105][109] Spite sia deziro esti enterigita en Hammarby, li estis entombigita en la Upsala Katedralo la 22an de Januaro.[110][111]

Liaj biblioteko kaj kolektoj estis lasataj al lia vidvino Sara kaj ties filoj. Joseph Banks, angla botanikisto, volis aĉeti la kolekton, sed lia filo Karolo malakceptis kaj translokigis la kolekton al Upsalo. Tamen, en 1783 Karolo mortiĝis kaj Sara heredis la kolekton, kaj supervivis kaj sian edzon kaj sian filon. Ŝi klopodis vendi ĝin al Banks, sed li jam ne plu estis interesata; anstataŭe estis konatulo nome 24jaraĝa medicina studento, James Edward Smith, kiu aĉetis la tutan kolekton: 14 000 plantoj, 3 198 insektoj, 1 564 konkoj, ĉirkaŭ 3 000 leteroj kaj 1 600 libroj. Smith estis fondinto de la Linea Societo de Londono post kvin jaroj.[111][112]

La nomo von Linné finis ĉe lia filo Karolo, kiu neniam edziĝis.[4] Lia alia filo, Johano, estis mortinta 3jaraĝa.[113] Estas ĉirkaŭ 200 descendantoj de Lineo tra du el liaj filinoj.[4]

Duvorta nomsistemo redakti

 
Orcinus orca, ekzemplo de dunomo por orko.

Lineo donis al ĉiu specio koncizan nomon en la latina de du partoj: tio estas la dunoma nomsistemo. Ekzemple, Homo sapiens ("homo saĝa") por homo kaj Homo troglodytes ("homo kaverna") por la ĉimpanzo. Antaŭ Lineo, sciencistoj donis al specioj longajn priskribajn nomojn, kiuj eĉ ne estis normigitaj.

homo = Homo sapiens

La unua parto de la nomo estas la nomo de la genro, la dua de la specio. Do Lineo rigardis la homon kaj la ĉimpanzon kiel du specioj de la sama genro, Homo. (Hodiaŭ, la scienca nomo de la ĉimpanzo estas Pan troglodytes, kvankam ĉimpanzoj ne loĝas en kavernoj). Tre ofte unu aŭ ambaŭ vortoj ne korespondas al la realo.

Enklasigo redakti

 
Species plantarum, grava verko de Lineo.

La ideo de genro kaj specio venis el Aristotelo. Sed el la genroj, Lineo kreis ordojn, el ordoj, klasojn kaj el klasoj, regnojn. Ekzemple, Lineo klasigis homon tiel:

La tri regnoj de Linné estis animaloj, plantoj kaj mineraloj.

Lineo estis pia luterano kaj rigardis biologion kiel la studon de la ordo kreita de Dio. Li kredis, ke la specioj estas realaj (kaj ne arbitraj) kaj neŝanĝeblaj (kontraste al Karolo Darvino, kiu rigardis la speciojn kiel ŝanĝeblajn).

Verkoj redakti

Referencoj redakti

  1. Linnaeus, Carl (1707–1778). Author Details. International Plant Names Index. Alirita 1a Oktobro 2011.
  2. [1] ICZN Chapter 16, Article 72.4.1.1 - "For a nominal species or subspecies established before 2000, any evidence, published or unpublished, may be taken into account to determine what specimens constitute the type series." and Article 73.1.2 - "If the nominal species-group taxon is based on a single specimen, either so stated or implied in the original publication, that specimen is the holotype fixed by monotypy (vidu Recommendation 73F). Se la taksono estis establita antaŭ 2000 pruvaro deriva el for el la propra verko ĝi povas esti enkalkulita [Art. 72.4.1.1] por helpi identigi la specimenon."
  3. 3,0 3,1 What people have said about Linnaeus. Linné on line. Uppsala University. Alirita 3a de Oktobro 2011.
  4. 4,0 4,1 4,2 Linnaeus deceased. Linné on line. Uppsala University. Alirita 3a Oktobro 2011.
  5. Broberg (2006), p. 7.
  6. 6,0 6,1 Blunt (2004), p. 12.
  7. 7,0 7,1 Blunt (2004), p. 13.
  8. Stöver (1974), p. 8.
  9. Broberg (2006), p. 10.
  10. Quammen (2007), p. 1.
  11. Blunt (2004), p. 15.
  12. Blunt (2004), pp. 15–16.
  13. Stöver (1974), p. 5.
  14. Blunt (2004), p. 16.
  15. Stöver (1974), pp. 5–6.
  16. Carl von Linnés betydelse såsom naturforskare och läkare : skildringar utgifna af Kungl. Vetenskapsakademien i anledning af tvåhundraårsdagen af Linnés födelse
  17. Stöver (1974), p. 6.
  18. Blunt (2004), pp. 16–17.
  19. 19,0 19,1 Blunt (2004), pp. 17–18.
  20. Stöver (1974), pp. 8–11.
  21. Blunt (2004), p. 18.
  22. Stöver (1974), p. 13.
  23. 23,0 23,1 Blunt (2004), p. 171.
  24. Blunt (2004), pp. 21–22.
  25. Stöver (1974), p. 15.
  26. Stöver (1974), pp. 14–15.
  27. Blunt (2004), pp. 23–25.
  28. Blunt (2004), pp. 31–32.
  29. Stöver (1974), pp. 19–20.
  30. Blunt (2004), pp. 32–34.
  31. Blunt (2004), p. 34–37.
  32. 32,0 32,1 Blunt (2001), pp. 36–37.
  33. Anderson (1997), p. 40.
  34. Anderson (1997), pp. 42–43.
  35. Blunt (2001), p. 38.
  36. Blunt (2001), pp. 42–43.
  37. Anderson (1997), pp. 43–44.
  38. Anderson (1997), p. 46.
  39. Blunt (2001), pp. 63–65.
  40. Blunt (2004), pp. 39–42.
  41. 41,0 41,1 Broberg (2006), p. 29.
  42. Quammen (2007), p. 2.
  43. Stöver (1974), pp. 38–39.
  44. 44,0 44,1 Frodin (2001), p. 27.
  45. Blunt (2001), p. 54.
  46. Blunt (2001), p. 74.
  47. Blunt (2001), pp. 78–79.
  48. Stöver (1974), p. 71.
  49. 49,0 49,1 Anderson (1997), pp. 60–61.
  50. Blunt (2004), p. 90.
  51. 51,0 51,1 Blunt (2001), p. 94[rompita ligilo].
  52. Hempelmann, Ernst; Krafts, Kristine (2013). "Bad air, amulets and mosquitoes: 2,000 years of changing perspectives on malaria". Malaria Journal. 12 (1): 232. doi:10.1186/1475-2875-12-232. PMC 3723432. PMID 23835014.
  53. Anderson (1997), p. 66.
  54. Blunt (2004), pp. 98–100.
  55. Blunt (2001), p. 98.
  56. Anderson (1997), pp. 62–63.
  57. 57,0 57,1 Blunt (2004), pp. 100–102.
  58. Anderson (1997), p. 64.
  59. Stöver (1974), pp. 81–82.
  60. Blunt (2001), pp. 106–107.
  61. Stöver (1974), p. 89.
  62. Stöver (1974), pp. 89–90.
  63. Stöver (1974), pp. 90–93.
  64. Stöver (1974), p. 95.
  65. Veitch (1897)
  66. "If this is not Helen's Nepenthes, it certainly will be for all botanists. What botanist would not be filled with admiration if, after a long journey, he should find this wonderful plant. In his astonishment past ills would be forgotten when beholding this admirable work of the Creator!" (tradukita el la Latino fare de Harry Veitch)
  67. Blunt (2001), p. 123.
  68. 68,0 68,1 Koerner (1999), p. 56.
  69. 69,0 69,1 69,2 69,3 69,4 69,5 Louise Petrusson. Carl Linnaeus. Sveda Muzeo de Natura Historio. Alirita 3a Aprilo 2010.
  70. Stöver (1974), p. 141.
  71. Stöver (1974), pp. 146–147.
  72. Koerner (1999), p. 16.
  73. Koerner (1999), pp. 103–105.
  74. Stöver (1974), p. 382.
  75. Gribbin & Gribbin (2008), pp. 49–50.
  76. 76,0 76,1 Koerner (1999), p. 115.
  77. Blunt (2004), pp. 137–142.
  78. Stöver (1974), pp. 117–118.
  79. Koerner (1999), p. 204.
  80. Blunt (2004), p. 159.
  81. Blunt (2004), p. 165.
  82. Stöver (1974), p. 167.
  83. Blunt (2004), pp. 198–205.
  84. 84,0 84,1 Koerner (1999), p. 116.
  85. Gribbin & Gribbin (2008), pp. 56–57.
  86. Blunt (2004), pp. 173–174.
  87. Blunt (2004), p. 221.
  88. Stace (1991), p. 24.
  89. ICBN (Vienna Code), Art. 13.5, ex. 13.3.
  90. La dato de publikigo de ambaŭ volumoj estis posta, por praktikaj celoj, arbitre markita por la 1a de Majo, vidu Stearn, W.T. (1957), The preparation of the Species Plantarum and the introduction of binomial nomenclature, En: Species Plantarum, A Facsimile of the first edition, London, Ray Society: 72 and ICBN (Vienna Code) Art. 13.5: "La du volumoj de la verko de Linnaeus Species plantarum, ed. 1 (1753), kiuj aperis en Majo kaj Aŭgusto, 1753, respektive, estas traktataj kiel publikigitaj samtempe la 1an de Majo 1753."
  91. Sprague (1953)
  92. 92,0 92,1 Gribbin & Gribbin (2008), p. 47.
  93. Stöver (1974), pp. 198–199.
  94. Blunt (2004), p. 166.
  95. Blunt (2004), p. 219.
  96. Blunt (2004), pp. 220–224.
  97. Blunt (2004), p. 6.
  98. Blunt (2004), p. 199.
  99. Blunt (2004), pp. 229–230.
  100. Gribbin & Gribbin (2008), p. 62.
  101. Uppsala University, Linné Online, anglalingva versio
  102. Soban, Branko, "A Living Bond between Idrija and Uppsala". Kontrolita 4a de Aprilo 2012.
  103. Soban, Branko (Januaro 2005). A Living Bond between Idrija and Uppsala. Slovenija.svet. Slovene Emigrant Association. Alirita {{subst:FormatoDato|2007-12-01}}.
  104. Scopoli, Giovanni Antonio. Joannes A. Scopoli-Carl Linnaeus. Dopisovanje/Correspondence 1760–1775, ed. Darinka Soban. Slovenian Natural history society.
  105. 105,0 105,1 Blunt (2004), p. 245.
  106. Blunt (2004), p. 232.
  107. Stöver (1974), pp. 243–245.
  108. Broberg (2006), p. 42.
  109. Gribbin & Gribbin (2008), p. 63.
  110. Quammen (2007), p. 4.
  111. 111,0 111,1 Anderson (1997), pp. 104–106.
  112. Blunt (2001), pp. 238–240.
  113. Linnaeus, Johannes (1754–1757). Swedish. Son of Carl Linnaeus and Sara Elisabet Linnaea. The Linnaeus Correspondence. Centre international d'étude du XVIIIe siècle. Alirita 4a Oktobro 2011.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti