Adolfo Frederiko (Svedio)
Adolfo Frederiko (naskiĝinta la 14-an de majo 1710 en Kastelo Gottorf; mortinta la 12-an de februaro 1771 en Stokholmo) estis de 1751 ĝis sia morto reĝo de Svedio.
Adolfo Frederiko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Svedio ![]() | |||||
![]() | |||||
Regado | 1751–1771 | ||||
Antaŭulo | Frederiko | ||||
Sekvanto | Gustavo la 3-a | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de majo 1710 en Kastelo Gottorf | ||||
Morto | 12-an de februaro 1771 (60-jara) en Stokholmo | ||||
Tombo | Riddarholm-preĝejo, Stokholmo [#] | ||||
Religio | luteranismo [#] | ||||
Lingvoj | sveda lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Svedio [#] | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Holstein-Gottorp in Sweden [#] | ||||
Patro | Christian August of Holstein-Gottorp, Prince of Eutin [#] | ||||
Patrino | Margravine Albertine Friederike of Baden-Durlach [#] | ||||
Gefratoj | Joanna Elisabeth of Holstein-Gottorp • Charles Augustus of Holstein-Gottorp • Frederick August I, Duke of Oldenburg • Prince Georg Ludwig of Holstein-Gottorp • Anne of Schleswig-Holstein-Gottorp • Hedwig Sophie af Slesvig-Holsten-Gottorp • Frédérique-Amélie de Holstein-Gottorp [#] | ||||
Edz(in)o | Louisa Ulrika of Prussia [#] | ||||
Infanoj | Karolo la 13-a • Gustavo la 3-a • Frederiko Adolfo de Svedio • Sophia Albertina • son1 von Holstein-Gottorp [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko [#] | ||||
| |||||
Princepiskopo de Lubeko | |||||
Dum | 1727–1750 | ||||
Sekvanto | Frederiko Aŭgusto | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adolfo elektiĝis la 23-an de junio 1743 kiel tronheredonto kaj ekreĝis en 1751 post la morto de Frederiko. Lia kroniĝo okazis la 26-an de novembro samjare. Antaŭ lia surtroniĝo li estis princepiskopo de la princepiskoplando Lubeko.
Samkiel lia antaŭulo Frederiko, Adolfo ne havis multan potencon; la ĉefa povo estis koncentrita ĉe la "Regna Koncilio". En 1756 kelkaj subtenantoj de Adolfo kaj lia edzino provis puĉon. La puĉo malsukcesis, kaj pluraj puĉintoj estis ekzekutitaj. Adolfo restis reĝo, sed kun malmulta influo.
Adolfo mortis la 12-an de februaro 1771 pro apopleksio sekve de ampleksega festmanĝo, kie li estis konsuminta omaron, kaviaron, acidan brasikon, fumaĵitan haringon kaj ĉampanon, kaj finfine 14 porciojn de sia plej ŝatata manĝaĵo: semla (= "fastobulko", bulko kun migdalaĵo kaj kremo) en varma lakto. Pro tio, svedaj lernejanoj konas lin kiel "la reĝo kiu mortis tromanĝante".
FamilioRedakti
La 29-an de aŭgusto 1744 Adolfo Frederiko edziĝis kun Luiza Ulrika de Prusio. Ŝi naskis al li kvar infanojn:
- 1746-1792 Gustavo la 3-a, reĝo de Svedio
- 1748-1818 Karolo la 13-a, reĝo de Svedio
- 1750-1803 Frederiko Adolfo, duko de Ostrogotio
- 1753-1829 Sophie Albertine, princino de Svedio