Ordeno de la Polusa Stelo

La Ordeno de la Polusa Stelo (en sveda Nordstjärneorden) estas sveda kavalira ordeno kreita de la reĝo Frederiko la 1-a la 23an de februaro 1748, kun la Ordeno de la Glavo kaj la Ordeno de la Serafoj.

Stelo kaj bendo de Komandora Granda Kruco
Kolumo de la Ordeno de la Polusa Stelo kaj la insigno de la ordo

La Ordeno de la Polusa Stelo estis ĝis 1975 intencita kiel premio por svedaj kaj eksterlandaj "civitanaj meritoj, por dediĉo al devoj, por scienco, literaturo, lernado kaj utilaj verkoj kaj por novaj kaj bonfaraj institucioj".

Ties moto estas, kiel videblas sur la blua emajlita centro de la insigno, Nescit Occasum. Tio estas latino kaj signifas "ĝi ne konas subiĝon". Tio intencas montri, ke Svedio estas konstanta kiel neniame subiĝanta stelo. La ordena koloro estas nigra. Tio estis elektita por, vestante la nigran bendon, elstarigi la koloran blankan, bluan kaj oran krucon kiu brilu kiel la lumo de la klerigo el la nigra surfaco.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  • Per Nordenvall, Kungliga Serafimerorden 1748–1998. Stockholm : Kungl. Maj:ts orden, 1998. ISBN 978-91-630-6744-0
  • Sveda Reĝa Kortego, www.royalcourt.se
  • Orders and Decorations of Europe in Color de Paul Hieronymussen kaj fotita de Aage Struwing; angla traduko de Christine Crowley. The MacMillan Company. New York, 1967. Origine publikigita kiel Europaeiske Ordner I Faever @ Politikens Forlag, 1966. Color plates # 28-32; text pp. 126-127.
  • The Orders of Chivalry from the Original Statutes of the Various Orders of Knighthood and other Sources of Information de J. H. Lawrence-Archer. London: W. H. Allen and Company, 13 Waterloo Place, Pall Mall, S. W. Publishers to the India Office. 1887.