Kastelo Gottorf

(Alidirektita el Gottorf)

La kastelo Gottorf - altgermane Schloss Gottorf, platgermane Slott Gottorp, dane Gottorp Slot - en la urbo Schleswig (Ŝlesvigo) estas inter la plej signifaj ne-religiaj historiaj konstruaĵoj de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio.[1] Dum sia pli ol 800-jara historio ĝi plurfoje amplekse trakonstruiĝis kaj ampleksiĝis, tiel ke ĝi ŝanĝiĝis de mezepoka burgo tra renesanca fortikaĵo al baroka rezideja kastelo. La kastela nomo iĝis parto de la dinastia nomo Schleswig-Holstein-Gottorf, flanka branĉo de la Oldenburga dinastio, el kiu en la 18-a jarcento interalie fontis kvar reĝoj de Svedio kaj pluraj caroj de la Rusia Imperio el la dinastia branĉo Romanov-Holstein-Gottorp.

Kastelo Gottorf
Kastelo
kastelo • loĝejo [+]

Supermara alteco19 m ü. NHN [+]
Koordinatoj54° 30′ 42″ N, 9° 32′ 29″ O (mapo)54.5116666666679.5413888888889Koordinatoj: 54° 30′ 42″ N, 9° 32′ 29″ O (mapo)

ArkitektoNicodemus Tessin la juna

Kastelo Gottorf (Ŝlesvig-Holstinio)
Kastelo Gottorf (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Kastelo Gottorf
Kastelo Gottorf
Lokigo de Ŝlesvig-Holstinio en Germanio

Map
Kastelo Gottorf

Vikimedia Komunejo:  Schloss Gottorf [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
elaera bildo de 2012
la norda kaj orientaj aloj kastelokorte

La plej granda kastelo de la nuna federacia lando estis posedaĵo de la reĝoj de Danio kaj de la dukoj de la duklando Ŝlesvigo. Post kiam la armeo de la dana reĝo en 1713 aneksis parton de la duklando Ŝlesvigo, en kiu situis la kastelo, la konstruaĵo unue estis rezidejo de la reprezentanto de la dana reĝo en la urbo, poste kazerno. Nun ĝi estas la loko de du landaj muzeoj, kaj de muzea fondaĵo. Norde de la kastelo dum la pasintaj jaroj rekonstruiĝis la parko Neuwerkgarten, unu el la unuaj barokaj terasoparkoj de norda Eŭropo.

la baroka suda alo

Referencoj redakti

  1. Dehio: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler. Hamburg, Schleswig-Holstein, paĝo 800.

Eksteraj ligiloj redakti