Oldenburga dinastio

La Oldenburga dinastio (germane Haus Oldenburg) devenas de malnova nordgermana nobela dinastio kun originoj en la regiono norde de Osnabrück. Ĝia plej unua certe dokumentita ano estis Egilmar la 1-a en 1091. La nomdona kastelo Burg Aldenburg en la urbo Oldenburg situis ĉe la rivero Hunte, unuafoje menciita en 1108 kaj estis ekde la meza 12-a jarcento rezidejo de la grafoj de Oldenburg(i)o.

Oldenburga dinastio
Dinastio
Blazono
Blazono
dinastio
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Egilmar la 1-a de Oldenburgio vd
Branĉoj dinastio Holstein-Gottorp vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Blazono de la grandduka dinastio Oldenburg
Blazono de la duka dinastio Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg, branĉa linio de la dinastio Oldenburg

La oldenburga dinastio regis unue kiel grafoj de Oldenburgio, poste kun siaj branĉaj linioj kiel reĝoj en pluraj eŭropaj landoj, interalie Grekio kaj Rusio, kaj en Danio kaj Norvegio eĉ ĝis hodiaŭ.

La oldenburga dinastio akiris eŭropan gravecon kiam en 1448 la oldenburga grafo Kristiano estis elektita kiel reĝo Kristiano la 1-a de Danio, Norvegio kaj Svedio.

Post li la dinastio dividiĝis en plurajn branĉojn.


La plej gravaj branĉoj redakti

Gravaj dinastianoj redakti

Oldenburg (origine grafa linio) redakti

Reĝoj de Danio-Norvegio redakti

Reĝoj de Danio-Norvegio ekde 1448. La unuaj tri (ĝi Kristiano la 2-a) estis ankaŭ reĝoj de Svedio. La unio Danio-Norvegio daŭris ĝis 1814; ekde tiam la lastaj tri reĝoj (ĝis Frederiko la 7-a) nur estis reĝoj de Danio, ne plu de Norvegio.

Nomo Jaroj Rimarkoj
Kristiano la 1-a 1448 - 1481 reĝo de Danio, Norvegio, kaj Svedio
Johano la 1-a, Hans 1481 - 1513 reĝo de Danio, Norvegio, kaj Svedio
Kristiano la 2-a 1513 - 1523 reĝo de Danio, Norvegio, kaj Svedio
Frederiko la 1-a 1523 - 1533 reĝo de Danio kaj Norvegio
Kristiano la 3-a 1534 - 1559 reĝo de Danio kaj Norvegio
Frederiko la 2-a 1559 - 1588 reĝo de Danio kaj Norvegio
Kristiano la 4-a 1588 - 1648 reĝo de Danio kaj Norvegio
Frederiko la 3-a 1648 - 1670 reĝo de Danio kaj Norvegio
Kristiano la 5-a 1670 - 1699 reĝo de Danio kaj Norvegio
Frederiko la 4-a 1699 - 1730 reĝo de Danio kaj Norvegio
Kristiano la 6-a 1730 - 1746 reĝo de Danio kaj Norvegio
Frederiko la 5-a 1746 - 1766 reĝo de Danio kaj Norvegio
Kristiano la 7-a 1766 - 1808 reĝo de Danio kaj Norvegio
Frederiko la 6-a 1808 - 1839 reĝo de Danio kaj (ĝis 1814) ankaŭ de Norvegio
Kristiano la 8-a, Kristiano Frederiko 1839 - 1848 reĝo de Danio kaj (en 1814 mallongtempe) ankaŭ Norvegio
Frederiko la 7-a 1848 - 1863 reĝo de Danio

Romanov-Holstein-Gottorp redakti

Caroj de Rusio redakti

Fondita per Karl Peter Ulrich, kiu fariĝis rusa caro Petro la 3-a.

Holstein-Gottorp redakti

Reĝoj de Svedio redakti

Holstein-Gottorp, pli aĝa linio (1751-1818 reĝoj de Svedio, formortis 1818)

Nomo Jaroj Rimarkoj
Adolfo Frederiko 17511771
Gustavo la 3-a 17711792 murdita dum maskobalo
Gustavo la 4-a Adolfo 17921809
Karolo la 13-a 18091818 Ekde 1814 unio Svedio-Norvegio.
Lasta reĝo de dinastio Holstein-Gottorp

Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg redakti

Al la Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg pli juna linio, mallonge nomata dinastio Glücksburg, apartenis la dukoj de Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg (1825–1918), kaj la reĝoj de Danio (ekde 1863), Grekio (1863–1924 kaj 1935-1974) kaj Norvegio (ekde 1905).

Vidu ankaŭ: Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg