Katerina la 2-a (Rusio)

imperiestro de Rusio (1729–1796)

Katerina la 2-a (la Granda) (ruse Екатерина II Великая; naskiĝis la 2-an de majo 1729, mortis la 17-an de novembro 1796) estis unu el la plej famaj imperiestrinoj de Rusio (1762-1796). La tempon de ŝia regado oni nomas "la ora tempo" de la Rusia Imperio.

Katerina la 2-a
Katerina la Granda
Imperiestrino de Rusio
Katerina la Granda
Regado 17621796
Antaŭulo Petro la 3-a
Sekvanto Paŭlo la 1-a
Persona informo
Naskonomo Sophie Friederike Auguste von Anhalt-Zerbst
Naskiĝo 2-an de majo 1729 (1729-05-02)
en Stettin (nun Szczecin, Pollando)
Morto 6-an de novembro 1796 (1796-11-06) (67-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo vd
Religio Rusa Ortodoksa Eklezio vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj rusagermanafranca vd
Loĝloko SzczecinSankt-Peterburgo vd
Ŝtataneco Rusia ImperioReĝlando PrusioRusio vd
Subskribo Katerina la 2-a (Rusio)
Familio
Dinastio Askanier denaske
Romanovoj progeedze
Patro Christian August de Anhalt-Zerbst
Patrino Johanna Elizabeta de Schleswig-Holstein-Gottorf
Gefratoj Frederiko Aŭgusto de Anhalto-Zerbst vd
Edz(in)o Petro la 3-a vd
Amkunulo Stanislao Aŭgusto PoniatowskiGrigorij Orlov • Alexander Vasilchikov • Grigorij Potjomkin vd
Infanoj Paŭlo la 1-a de Rusio • Anna Petrovna • Alexey Bobrinsky vd
Profesio
Okupo politikistomonarko • artkolektanto • aristokrato vd
Aktiva en Rusio vd
Verkado
Verkoj Ermitejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Origino redakti

Sofia Frederika Aŭgusta naskiĝis la 2-an de majo 1729 en germana urbo Stettin (nun Szczecin en Pollando) situanta sur bordo de Balta Maro. Ŝia patro Christian August, princo de Anhalt-Zerbst estis ĉefmarŝalo de prusa reĝo kaj urbestro de Stettin. Ŝia patrino Johanna Elizabeta estis princino de Schleswig-Holstein-Gottorf.

Invito al Rusio redakti

Kiam Sofia estis dekkvinjara, ŝin kaj ŝian patrinon invitis ruslanda imperiestrino Elizabeta Petrovna por elekti ŝin kiel kandidatino por edziniĝo al la heredinto de la rusa trono, granda princo Petro Teodoroviĉ.

Tuj post alveno en Rusion ŝi komencis diligente lerni la rusan lingvon, historion kaj morojn de la lando, proksime konatiĝis kun la ortodoksa kristanismo kaj ĝenerale penis akcepti Rusion, kiel sian novan patrujon.

Edziniĝo al granda princo Petro Teodoroviĉ redakti

 
Katerina en 1745

La 9-an de julio 1744 Sofia Frederika Aŭgusta estis baptita laŭ la ortodoksa ritaro kaj ricevis la rusan nomon Ekaterina Alekseevna. La 1-an de septembro 1745 oni heroldis ŝin kiel fianĉino de la heredinto. Ambaŭ junuloj reale estis nur adoleskantoj, ĉar ŝi tiam atingis dekses jarojn kaj li – deksep jarojn. Ŝajne pro tio dum unuaj jaroj de ilia kuna vivo ne okazis ties intima koito.

Imperiestrino Elizaveta Petrovna eldiris sian malkontentecon pri foresto de ties idoj.

Finfine post du malsukcesaj gravedecoj Katerina naskis filon la 1-an de oktobro 1754. Lin oni baptis kiel Paŭlo kaj deprenis de la patrino por varti lin ekstere. Ŝi rajtis nur malofte viziti lin.

Surtroniĝo redakti

Post morto de Elizaveta Petrovna okazinta la 5-an de januaro 1762 granda princo Petro Teodoroviĉ iĝis imperiestro de Rusio sub nomo Petro la 3-a.

Tiu ĉi granda evento pli disigis la geedzojn. Petro la 3-a malkaŝe adultis kun lia amatino Elizaveta Voroncova kaj forpelis la edzinon por loĝado en apartan alon de Vintra palaco.

Post sia surtroniĝo Petro la 3-a okazigis kelkajn agojn, kiuj rezultigis negativan akcepton de rusaj generaloj kaj oficiroj. Li ĉesis militon kontraŭ Prusio, dum kiu Rusio jam okupis ĝian ĉefurbon Berlinon, kaj redonis tutan areon al Prusio, kio finfine signifis la ĉesigon de la Sepjara milito per la Packontrakto de Sankt-Peterburgo. Multaj nobeloj estis malkontentaj pri aĉaĵoj de Petro la 3-a, kiu ne kapablis korekte regi tian grandan landon, kiel Rusio. Ili rigardis lian edzinon, kiel plej taŭgan personon por regado.

Ŝtata renverso redakti

 
Forlaso de Peterhofo

Frumatene la 9-an de julio 1762, kiam Petro la 3-a estis en Oranienbaumo, Katerina el Peterhofo venis Sankt-Peterburgon, kie al ŝi ĵuris kaj apogis ĉiuj militaj regimentoj.

Petro la 3-a komprenis senesperecon de ia rezisto kaj sekvonttage abdikis la tronon. Poste li estis arestita kaj baldaŭ pereis, evidente estis murdita.

La 13-an de septembro 1762 en Moskvo okazis kronado kaj oni proklamis ŝin imperiestrino Katerina la 2-a.

Reformoj de Katerina la 2-a redakti

Post sia surtroniĝo kaj plua regado Katerina la 2-a okazigis kelkajn gravajn reformojn necesajn por plibonigo de vivo de la lando.

Administra redakti

Fine de la 17-a jarcento teritorio de Rusio grave vastiĝis kaj nombro de ĝia loĝantaro atingis ĉirkaŭ 40 milionojn. Por efektivigi la plibonan ŝtatan administron laŭ ŝia ordono oni disigis Rusion je 50 gubernioj.

Mona redakti

 
asignato

Dum regado de Katerina la 2-a en Rusio unue aperis paperaj bankbiletoj aŭ asignatoj. Laŭ ŝia ukazo en 1768 oni establis la unuan asignan bankon. Ekde la 1-a de februaro 1769 oni komencis monŝanĝon de metala kaj papera valutoj. Kurzo estis sufiĉe alta : pro unu asignata rublo oni donis de 98 ĝis 101 arĝentaj kopekoj. Tiam oni aperigis asignatojn, kies valoroj estis 25, 50, 75 kaj 100 rubloj.

Socia redakti

En 1768 oni organizis multajn urbajn lernejojn laŭ klasa-leciona sistemo. Samtempe aperis metiaj lernejoj.

Dum regado de Katerina la 2-a unue en Rusio oni komencis instrui virinojn en specialaj lernejoj, por kio oni konstruis kaj establis Smolnij instituton de noblaj fraŭlinoj en Sankt-Peterburgo.

Tiam komencis funkcii novaj observatorio, fizika kabineto, anatomiejo, botanika ĝardeno, metiejoj, presejoj, bibliotekoj ktp.

Por eviti danĝerajn epidemiojn de variolo estis lanĉita nepra vakcinado de loĝantaro. Katerina la 2-a estis la unua persono en Rusio, kiun oni tiel vakcinis.

Nacia redakti

Tiutempe en Rusio loĝis ĉirkaŭ miliono da hebreoj, kiuj havis proprajn religion, kulturon, morojn ktp. Laŭ ŝia interdikto ekde 1791 ili rajtis loĝi nur en kelkaj separaj rezervejoj de la lando. Post ties ebla adeptiĝo al Rusa Ortodoksa Eklezio ili rajtis loĝi ĉiuloke.

Ŝanĝoj de civila statuso redakti

 
Imperiestrino de Rusio

Rajtojn de la rusa nobelaro dum regado de Katerina la 2-a estis grave pliigitaj: oni reviziis la Manifeston pri libereco de nobelaro kaj permesis forlasi servadon propravole. En 1785 la imperiestrino investis la ĉarton por nobelaro, kiu rajtis monopole posedi terenojn, tieajn sinojn kaj plebon. Ĉiu bienulo povis ekzili siajn servutulojn eĉ en Siberion. Areo de servuteco ekspansis Ukrainion, kiun oni tiam nomis Malorosia (Rusieto).

Klerikaro perdis sian aŭtonoman regadon, ĉar sekularigo de ties terenoj en 1764 okazigis dependecon de la ŝtataj financoj.

Iuj sociaj problemoj redakti

Post surtroniĝo de Katerina la 2-a ankoraŭ estis viva kaj troviĝis en Ŝliselburga fortreso eksa ruslanda imperiestro Ivano la 6-a, kiu havis siajn subtenantojn. En 1764 oficiro Miroviĉ kune kun parto de tiea garnizono provis lin liberigi, sed fiaskis. Gardintoj laŭ instrukcio tuj buĉis per bajoneto la malfeliĉan malliberulon.

En 1771 en Moskvo aperis pesta epidemio, kiu rezultigis la popolan ribelon. Ribelintoj frakasis Ĉudov manakejon de moskva Kremlo kaj okupis Donskoj monakejon, kie murdis ĉefepiskopon. Post tri tagoj la ribelo estis sufokita.

En 1773-1774 estis granda insurekcio en la centra parto de Rusio, kiun gvidis Jemeljano Pugaĉev. La militaj bataloj estis oftaj kaj kruelaj. Rezulte de perfido de siaj asistantoj Pugaĉev estis kaptita kaj poste ekzekutita en Moskvo.

Tri disigoj de Pollando redakti

Unua redakti

Rusio alianciĝis kun Prusio por devigi Pollandon respekti rajtojn de tieaj naciaj minoritatoj, kies kredo ne estis katolikismo (ĉefe ortodoksuloj kaj protestantoj). Katerina la 2-a atingis sian celon kaj ŝia amato kaj favorato Stanislavo Ponjatovskij estis elektita kiel reĝo de Pollando (pole Rzeczpospolita Korony Polskiej i Wielkiego Księstwa Litewskiego). Februare de 1768 postulo de ambaŭ landoj estis kontentigita kaj rajtoj de tieaj naciaj minoritatoj iĝis egalaj.

Tamen baldaŭ aperis ribelo, kiun provokis Bara Konfederacio protestinta kontraŭ la nova reformo. Rusa armeo senprokraste sufokis ĝin.

Por kvietigi situacion en Pollando tiamaj aliancanoj de Rusio proponis aneksi iujn polajn teritoriojn. Rezulte de la unua disigo de Pollando en 1772 Rusio, Prusio kaj Aŭstrio deprenis gravajn pecojn de la lando.

Dua redakti

Post dudek jaroj okazis la dua disigo de Pollando, rezulte de kiu Rusio kaj Prusio deprenis pligrandajn pecojn de la lando. Marte de 1794 aperis ribelo por restarigo de tuta teritorio kaj suvereneco de Pollando, kiun gvidis Kostjuŝko (pole Andrzej Tadeusz Bonawentura Kościuszko), sed baldaŭ ĝi fiaskis.

Tria redakti

La 15-an de januaro 1797 estis validigita la konvencio pri la tria disigo de la lando inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio, rezulte de kiu ŝtato Pollando malaperis de mapoj de Eŭropo. Samtempe reĝo Stanislavo Ponjatovskij rezignis la tronon.

Rusiaj - Turkaj militoj. Aneksio de Krimeo redakti

 
Alegorio de venko de Katerina la 2-a super turkoj

Dum multaj jaroj Rusio aktive defendis sin kontraŭ atakoj de krimea ĥanlando, kiun apogis kaj ofte provokis Otomana imperio. Dum regado de Katerina la 2-a venis tempo por likvidi permanentan minacon. Rezulte de kelkaj militoj kaj gravaj bataloj sur Nigra maro kontraŭ Otomana imperio Rusio venkis. En 1783 krimea ĥanlando estis aneksita kaj en 1792 turkoj konfesis deprenon de ties teritorio ankaŭ en norda apudmara areo. Aŭtoritato kaj rolo de Rusio tiam grave plialtiĝis en la mondo.

Interrilato kun Kartvelio redakti

Katerina la 2-a kaj reĝo de Kartali-Kaĥetia regno (kartvele ქართლ-კახეთის სამეფო) Iraklio la 2-a en 1783 subskribis t.n. Traktaton de Georgijevsko (plene: "La kontrakto pri agnosko de protekto kaj supera potenco de Rusio fare de la caro Kartalia kaj Kaĥetia Iraklio la 2-a". Ĝi defendis ortodoksajn kartvelojn kontraŭ invadoj de islamaj Persio (nun Irano) kaj Turkio. Kiam persa armeo penetris Kartalion kaj okupis ĝian ĉefurbon Tbilison Rusio ekmilitis kaj aprile 1796 frakasis persojn sur teritorio de moderna Azerbajĝano. Poste Kartvelio iĝis parto de Rusia imperio.

Milito de Usono kontraŭ koloniado de Britio redakti

Dum milito de Usono kontraŭ koloniado de Britio pro sia sendependeco Rusio havis neŭtralecon kaj rifuzis peton de la brita reĝo okazigi militan apogon.

Rilato al la Franca revolucio de 1789 redakti

Post la Franca revolucio de 1789 Katerina la 2-a estis ĉefa iniciantintino de la internacia koalicio celinta restarigi la reĝan potencon en Francio kaj konservi principon de legitimismo. Ŝi ordonis revizii ĉiujn kontraktojn kun Francio kaj ekzili el Rusio ĉiujn adeptojn de la Franca revolucio. Tamen ŝi evitis proponon de ceteraj ŝtatoj partopreni en milito kontraŭ Francio.

Katerina la 2-a kiel literaturistino redakti

 
Katerina la 2-a en 1788

La imperiestrino havis neordinaran talenton kaj sukcesis en diversaj kulturaj sferoj. Ŝi preferis verki kaj korespondi. Ŝian abundan verkaron konsistigis notoj, tradukoj, libredoj, fabloj, fabeloj ktp. Inter ŝiaj korespondantoj estis grandaj francoj: Voltaire, Diderot, d'Alembert k.a.

Iuj trajtoj de ŝia privata vivo redakti

Ekaterina Alekseevna estis brunulino kaj havis mezaltecan staturon. En ŝi kuniĝis granda intelekto, perfekta klereco, ŝtata saĝeco kaj pasio al "libera amo".

Ŝi krome famiĝis en historio pro granda nombro (ĉ.23) de ŝiaj amatoj kaj favoratoj. Kvankam tio ĉi ne estis eksterordinara surfone de tiama tutmonda malĉasto.

Subita morto redakti

Frumatene de la 15-a de novembro 1796 Katerina la 2-a ellitiĝis kiel kutime kaj okupiĝis pri la rutinaj aferoj. Laŭ ŝia ordono la sekretario lasis ŝin kaj atendis en la akceptejo. Tamen longa silento de la imperiestrino maltrankviligis lin kaj ceterajn oficirojn. Ili komencis voki kaj ŝerci ŝin. Ŝi estis en la necesejo kun videblaj simptomoj de terura apopleksio. La malsanulino svenis kaj mortis la 17-an de novembro 1796.

Imperiestrino de Rusio Katerina la 2-a estis entombigita en la familian kripton de la Romanov dinastio – katedralon de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Sankt-Peterburgo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti