Stanislao Aŭgusto Poniatowski
Stanislao Aŭgusto PONIATOWSKI, pole Stanisław August Poniatowski [staNISŭaf AŬgust ponjaTOFski], litove Stanislovas Augustas Poniatovskis (naskiĝis la 17-an de januaro 1732 en Voŭĉin, pole Wołczyn, hodiaŭ en Belorusio); mortis la 12-an de februaro 1798 en Sankt-Peterburgo, Rusio) estis la lasta reganto de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (ĝis la tria dispartigo de Pollando), reĝo de Pollando kaj granda duko de Litovio en la jaroj 1764-1795.
Stanislao Aŭgusto Poniatowski establis en 1773 la Komisionon de Nacia Edukado, kaj en 1791 la Kvarjara Sejmo akceptis la Konstitucion de Tria de Majo.
Li ĉirkaŭiĝis de gravuloj de la Pola Klerismo. Adam Naruszewicz iĝis konsilisto de Poniatowski kaj membro de la registaro de la Pol-Litova Unio pere de sidloko en la Permanenta Konsilantaro (1781–1786). Ankaŭ Franciszek Bohomolec estis oftulo en la Merkredaj Tagmanĝoj de la reĝo Poniatowski. Kiam la Dispartigoj de Pollando-Litovio estis kompletigitaj, la 7-an de januaro 1795 li estis ekzilita de Varsovio al Grodno en rusa karavano kaj de tie plukondukiĝis al Sankt-Peterburgo, kie li 3 jarojn pli poste mortis.
Eksteraj ligiloj
redakti
Antaŭe: | Reĝo de Pollando Grandduko de Litovio | Poste: | |
---|---|---|---|
Aŭgusto la 3-a | 1764–1795 | – (dispartigo de Pollando) |