Franciszek Bohomolec

Franciszek BOHOMOLEC (29a de Januaro 1720 - 24a de Aprilo 1784), kiu verkis pseŭdonime kiel: Daniel Bobinson, Dzisiejkiewicz, F. B., F. B. S. J., Galantecki, J. U. P. Z., Jeden Zakonnik S. J., Jeden Zakonnik Societatis Jesu, Lubożoński, Ludziolubski, M. Z. S. W., Murmiłowski, N. N., N** N***, Ochotnicki, Odziański, Pokutnicki, Pośrzednicki, Poznajewski, Prożniak nie Tęskniący, Staroświat, Śmiałecki, Szkolnicki, Theosebes, Ucziwski, estis pola jezuito, instruisto, verkisto, poeto, satiristo, socia komentisto, lingvisto, tradukisto, dramisto kaj teatra reformisto kiu estis unu el la ĉefaj dramaturgoj de la Pola Klerismo. Post la nuligo de la Ordeno de Jezuitoj, li plue faris sian kutiman laboron kaj aldone iĝis eldonisto, publikigisto kaj presisto.[1]

Franciszek Bohomolec
Franciszek Bohomolec.PNG
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1720 (1720-01-19)
en Vitebsk Voivodeship
Morto 24-an de aprilo 1784 (1784-04-24) (64-jara)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj latinapola
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio
Familio
Patro Paweł Józef Bohomolec
Frat(in)o Piotr-Tadeusz Bohomolec
Okupo
Okupo verkistodramaturgolingvisto • poeto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Post finkompletigi siajn studojn por esti pastro ĉe Jezuitoj kaj ordenigita en Vilno, li pasigis du jarojn studante retorikon en Romo. Bohomolec revenis al Varsovio por instrui. Krom instrui poezion, li ekadaptis la komediojn de Carlo Goldoni kaj Molière por ke ili estu luditaj de siaj lernantoj. Liaj fruaj verkoj satiris la nesciaron kaj stultecon de la pola aristokrataro. Liaj postaj teatraĵoj atingis pli ampleksan publikon. Ili estis Małżeństwo z kalendarza ("Geedzeco laŭkalendare", 1766), kiu ridindigas la nesciaron kaj superstiĉemon kaj estas kutime konsiderata lia plej bonkvalita verko, kaj Czary ("Sorĉado", 1775), kiu ankaŭ satiras superstiĉon. Pan dobry ("La bona terposedanto", 1967) estas socia komentario pri la rilatoj inter kamparanoj kaj posedantoj. Bohomolec estis oftulo en la Merkredaj Tagmanĝoj de la reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski.

Dum la lastaj 20 jaroj de sia vivo Bohomolec redaktis la gazeton Monitor, kiu ege kontribuis al la Klerismo en Pollando. Ĝi estis modelita laŭ la famaj anglaj gazetoj The Tatler kaj The Spectator kaj estis unu el la unuaj modernaj periodaĵoj en Pollando. Liaj verkoj en Latino inkludas studon de la pola popola lingvo. Fama anonima poemo liatempa, titolita, "Kurdesz", (el la turka vorto por 'frato') adresita al la urbestro de Varsovio, estas plej ofte atribuita al li.[2]

NotojRedakti

  1. Stanisław Bednarski T.J.: Bohomolec Franciszek. W: Polski Słownik Biograficzny. T. 2: Beyzym Jan – Brownsford Marja. Kraków: Polska Akademia Umiejętności – Skład Główny w Księgarniach Gebethnera i Wolffa, 1936, s. 224–225. Represo: Zakład Narodowy im. Ossolińskich, Kraków 1989, (en pola) (ISBN 83-04-03291-0)
  2. Kostkiewiczowa, Teresa. (2007) Oświecenie. Słownik literatury polskiej (pole). słowo / obraz terytoria; Gdańskie Wydawnictwo Oświatowe, p. 95–96. ISBN 978-83-7420-092-9.

Eksteraj ligilojRedakti