Tbiliso

ĉefurbo de Kartvelio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tbiliso (stacidomo).

Tbiliso [thbilísi] kartvele თბილისი (ĝis 1936 Tiflis[1] ) estas la ĉefurbo de Kartvelio. Ĝi situas en ambaŭ bordoj de rivero Mtkvari (Kura). Ĝi estis fondata en la 5-a jarcento p.K. de Vaĥtang la 1-a Gorgasali, la kartvela reĝo de Kartli kiu ĉefurbigis ĝin en la 6-a jc p.K. Tbiliso estas grava industria, socia kaj kultura centro. La urbo estas grava vojo de la tutmonda energio kaj la komerco tra Kaŭkazio. Strategie situanta ĉe vojkruciĝo inter Eŭropo kaj Azio kaj kuŝas sur unu el la padoj de la historie antikva Silka Vojo, Tbiliso kelkfoje fariĝis batalkampo en la rilatoj de rivalaj imperioj. La historio de la urbo videblas per ĝia diverskonsista arkitekturo: la Avenuo Rustaveli, dezajnata de la Barono Haussmann, kaj la urbocentro miksiĝas kun la mallarĝaj stratoj de la mezepoka distrikto Narikalo.

Panorama vido al la urbo trans la rivero
Panorama vido al la urbo trans la rivero
Tbiliso
(Tbilisi)
kartvele თბილისი
urbo
[[Dosiero:|300px]]
Fotomontaĵo
Blazono
Oficiala nomo: kartvele თბილისი
Lando Kartvelio Kartvelio
Historiaj regionoj Rusa Imperio, TFSSR, Kartvela SSR
Montaro Kaŭkazo
Metroo Metroo de Tbiliso
Parto(j) Meteĥi
Konataj lokoj Narikalo, Mtacminda, Avenuo Rustaveli
Konstruaĵoj
Rivero Kura
Situo Tbiliso
 - koordinatoj 41° 43′ 00″ N 44° 48′ 00″ O / 41.71667 °N, 44.80000 °O / 41.71667; 44.80000 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 770 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 380 m s. m.
Areo 726,0 km² (72 600 ha)
Loĝantaro 1 152 500 (2010)
Denseco 1 587,47 loĝ./km²
Fondo 455
Urbestro Giorgi Ugulava
Horzono UTC (UTC+4)
Poŝtkodo 01xx
Telefona antaŭkodo +995 32
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Kartvelio
Situo enkadre de Kartvelio
Situo enkadre de Kartvelio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Tbilisi
Retpaĝo: www.tbilisi.gov.ge
Map
Vido al Tbiliso

La urba loĝantaro estas diversa kaj historie ĝi estis la hejmo por pluraj etnoj, religioj kaj kulturoj. Malgraŭ la plimulto de la loĝantoj apartenas al la Kartvela Ortodoksa Eklezio, kiu estas en plena komunio kun la Ortodoksa Eklezio, Tbiliso estas unu el la malmultaj lokoj de la mondo kie sinagogo kaj moskeo, en la antikva distrikto Abanotubani, estas nur je kelkaj metroj de la Preĝejo Meteĥi. Antaŭnelonge, ĝi estis konata pro la paca Revolucio de la rozoj[2], kiu okazis en la placo de la Libereco kaj apudaj lokoj. Kiel konsekvenco, la tiama prezidento, Eduard Ŝevardnadze, estis elpostenigita.

La urbo havas internacian flughavenon. Ĝiaj ĉefaj turismaj allogaĵoj estas la Katedralo Sameba, la Placo de la Libereco, la katedralo Sioni, Meteĥi, Narikalo, la Kartvela Parlamentejo, la avenuo Rustaveli, la Teatro de la Opero kaj la Baleto, la baziliko Anĉisĥati, la montaro Mtacminda kaj la preĝejo Kaŝveti, proksime de la Nacia Muzeo, la Historia Muzeo kaj plurnombraj artgalerioj.

Historio redakti

Pratempo redakti

 
La Preĝejo Meteĥi kaj la surĉevala statuo de la reĝo Vaĥtang la 1-a Gorgasali
 
Mapo de Kolĥido
 
Bildo de Tamara de Kartvelio en Vardzia

Laŭ la legendo, la nuna teritorio de Tbiliso estis kovrita de densaj arbaroj ĝis la jaro 458. La legendo pri la fondiĝo de Tbiliso kaj amplekse akceptata rakontas ke la reĝo Vaĥtang la 1-a Gorgasali de Kartvelio iris ĉasi al tiu regiono kun falko. La falko de la reĝo supozeble prenis fazanon dum la ĉasado, poste ambaŭ birdoj falis sur la termajn akvojn kaj forpasis pro la fajro. La reĝo Vaĥtang tiom impresiĝis pro la termaj akvoj ke li decidis dehaki la arbaron kaj konstrui urbon tie. La nomo "Tbilisi" deriviĝas de la antikva kartvela vorto Tpili kio signifas "varma akvo". La urbo Tbilisi, eble pro tio, ricevis tiun nomon pro la multnombraj termaj akvoj el sulfuro kiujn ankoraŭ havas la urbo. Arkeologiaj esploroj revelaciis ke la regiono jam estis loĝita en la jaro 4.000 a.K. Oni ankaŭ scias ke la ekloĝado de la areo okazis dum la dua duono de la 4-a jarcento a.K, kiam fortikaĵo estis konstruita dum la regado de Varaz-Bakuro. Je la fino de la 4-a jc., la fortikaĵo falis sub regado de la persoj, poste ĝi apartenis al la reĝo de Kartli (parto de la nuna Kartvelio) en la duono de la 5-a jarcento. La reĝo Vaĥtang estas la ĉefa figuro al kiu oni atribuas la fondadon kaj rekonstruadon de la urbo. La zono kie konstruiĝis la antikva Tbiliso korespondas al la nunaj distriktoj Meteĥi kaj Abanotubani.

Ĉefurba nomumado redakti

La reĝo Daĉi la 1-a Ujarmeli (komence de la 6-a jc.) estis la sukcedinto de Vaĥtang la 1-a Gorgasali kaj li translokigis la ĉefurban sidejon de Mcĥeta al Tbiliso. Menciindas ke Tbiliso ne estis la ĉefurbo de la unuiĝinta teritorio de Kartvelio sed nur de la oriento ĉar la teritorio de Kolĥido ne apartenis al la regno. Dum lia regado, Daĉi finkonstruigis la muregon kiu ĉirkaŭis la fortikaĵon kaj limigis la novajn landlimojn de la urbo. Komence de la 6-a jc., komencis ĝui pacan periodon danke al la favora kaj strategia situacio kiel vojkruciĝo inter Eŭropo kaj Azio.

Eksterlanda regado redakti

La pacperiodo finiĝis kaj pro la strategia situacio de Tbiliso ĝi estis dezirata de pluraj imperioj de la regiono: Persio, Bizancio, Arabio kaj la turkaj selĝukoj. La kultura disvolviĝo dependis de tiu kiu regis la urbon en tiuj kaosaj periodoj. Kvankam Tbiliso, kaj la oriento de Kartvelio ĝenerale, estis kapablaj konservi memregadon ene de la imperio de la konkerantoj, la eksterlanda regado komenciĝis en la lasta duono de la 6-a jc. kaj finiĝis en la 10-a jc. Ekde la jaro 570 ĝis 580, la persoj regis Tbilison. En la jaro 627, Tbiliso estis disrabita fare de la bizancoj kaj la ĥazaroj. De 736 al 738, la araba armeo eniris en la urbon sub regado de Marvano la 2-a Ibn-Muhamad. Post tio, la araboj establis emirlandon en Tbiliso. Oni devas mencii ke la araboj alportis sekurecan ordon al la regiono kaj modernan juran sistemon en Kartvelion. En 764, la urbo denove estis disrabita far la ĥazaroj, kiu ankoraŭ estis sub araba kontrolo. En 853 la trupoj de la araba gvidanto Bugha Al-Turki invadis la urbon por establi kaliflandon. La araba regado daŭris ĝis 1050 pro la malsukcesoj de la kartveloj forpeli la arabojn. Tbiliso denove estis disrabita, sed ĉifoje nur de la selĝukoj en 1068 sub gvido de la sultano Alp Arslan.

Tbiliso: ĉefurbo de la unuiĝinta kartvela ŝtato redakti

 
Ilustraĵo pri la eposo La kavaliro en panterfelo, 1646

En 1122, post la akra batalo de 60.000 kartveloj kontraŭ 300.000 turkoj, la trupoj de la reĝo Davido la 4-a de Kartvelio eniris en Kartvelion. Kiam la bataloj finiĝis, la reĝo translokigis la reĝan rezidejon ekde Kutaisi, okcidente de Kartvelio, ĝis Tbiliso, kiu estis deklarita kiel ĉefurbo de la unuiĝinta reĝlando de Kartvelio. En la 12-a-13-a jarcentoj, Tbiliso fariĝis regiona potenco kun prospera ekonomio, tre disvolviĝinta komerco kaj solida socia strukturo. Fine de la 12-a jarcento ĝi havis ĉ. 80.000 loĝantojn. La urbo ankaŭ estis kultura kaj literatura centro tre grava ne nur en Kartvelio sed ankaŭ en la tuta mondo tiam konata. Dum regado de la reĝino Tamara de Kartvelio[3], Ŝota Rustaveli laboris kiel kasisto por la reĝa familio en Tbiliso dume li verkis la nacian kartvelan eposon, La kavaliro en panterfelo. Ĉi tiu periodo estas konata kiel la Oraĝo de Kartvelio aŭ la Kartvela Renesanco.

La mongola regado kaj posta nestabila periodo redakti

 
Tbiliso ĉirkaŭ la jaro 1800

La oraĝo de Tbiliso apenaŭ daŭris unu jarcenton. En 1226 la urbo estis kaptita de la Ĥorezma Imperio kaj ĝiaj defendiloj estis ruinigitaj de la mongola armeo. En 1236 Kartvelio falis sub la kontrolo de la mongoloj sed malgraŭ tio la kartveloj povis konservi sian duon-sendependan regadsistemon kaj ne perdis la kartvelan kulturon kaj identecon. Tamen, Tbiliso suferis la grandan influon de la mongoloj kaj politike kaj kulture. Ĉirkaŭ la jaro 1320, la mongoloj estis perforte forpelitaj kaj Tbiliso fariĝis denove la ĉefurbo de Kartvelio. En 1366 pro la nigra morto, la urbo perdis grandan parton de la loĝantaro kaj la postvivintoj suferis la konsekvencojn de tia malsano.

Ekde la fino de la 14-a jc. ĝis la fino de la 18-a jc. Tbiliso estis posedaĵo de diversaj invadintoj kaj plurokaze tute bruligita. En 1366 la urbo estis konkerata de Tamerlano. En 1444 ĝi estis invadita kaj detruita de Jahano, la ŝaho de la persa urbo Tabrizo. Inter 1477 kaj 1478 la urbo estis konkerata de Ak Kojunlu de la tribo de Uzun Hasano. En 1522, Tbiliso falis sub la persa kontrolo sed ĝi estis rekonkerata en 1524 de la reĝo Davido la 10-a. Dum tiu ĉi periodo diversaj partoj de la urbo estis rekonstruataj danke al la iniciatoj de la reĝo. Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, Tbiliso estis denove rivalcelo, ĉifoje inter osmanidoj kaj persoj. La reĝo Irakli la 2-a de Kartvelio intencis, plurfoje sukcese, liberigi Tbilison de la persoj sed fine la urbo estis bruligita ĝis la bazo en 1795 far Agha-Mohamad Ĥan. Estas en tiu ĉi epoko, kiam la reĝo Irakli la 2-a sciante ke Kartvelio ne povas batali sola kontraŭ Persio, petis helpon al Rusio.

Tbiliso sub rusa regado redakti

 
Blazonŝildo de Tbiliso sub la rusa regado.
 
Miĥail Lermontov, Tbiliso, 1837.
 
La 11-a Ruĝa Armeo de la Rusa Soveta Respubliko, kiu okupis Tbilison la 25-an de februaro 1921.

En 1801, kiam la kartvela reĝlando Kartli-Kaĥeti aliĝis al la Rusia Imperio, Tbiliso fariĝis la sidejo de la Registaro de Tbiliso (Gubernio). Komence de la 19-a jc. la urbo ekkreskis politike kaj ekonomie. Danke al tiu florado novaj konstruaĵoj ĉefe el eŭropa stilo estis konstruitaj en la urbo. Ankaŭ novaj ŝoseoj kaj fervojoj por komuniki Tbilison kun aliaj urboj de Rusio kaj de Transkaŭkazio kiel Batumi, Poti, Bakuo kaj Erevano. En la jardeko 1850 ĝi denove floris kiel kultura kaj komerca centro. Ilia Ĉavĉavadze, Akaki Cereteli, Iakob Gogebaŝvili, Aleksandro Gribojedov kaj multaj aliaj artistoj trovis sian hejmon en Tbiliso, centro de la kartvela kulturo. La urbo estis vizitita multfoje kaj speciale admirata de Aleksandr Puŝkin, Lev Tolstoj, Miĥail Lermontov, la familio Romanov kaj aliaj. La familio Romanov establis sian rezidejon de Transkaŭkazio en la strato Golovin (nuntempe konata kiel Avenuo Rustaveli).

Laŭlonge de la jarcento, la ekonomia, politika kaj kultura rolo de la urbo kun ĝiaj diversaj kaj buntaj etnoj, religioj kaj kulturoj (armenoj, kartveloj kaj rusoj konsistis el 38,1%, 26,3 % kaj el 24,8 % de la loĝantaro respektive) estis signifa ne nur en Kartvelio sed en tuta Kaŭkazio. Ekde tiam la urbo iom post iom akiris novan vizaĝon kun propraj monumentoj tipaj de urbo el internacia projekciado.

Efemera sendependiĝo (1918-1921) redakti

Post la Rusa Revolucio de 1917, la urbo estis la sidejo de la registaro de Transkaŭkazio kie establiĝis, en la printempo de 1918, la sendependan Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko kun ĉefurbo en Tbiliso. Estis ĉi tie, en la antikva Reĝa Palaco de Kaŭkazio, kie la sendependeco de la tri kaŭkauzaj nacioj -Kartvelio, Armenio kaj Azerbajĝano- estis deklarita de la 26-a al la 28-a de majo 1918. Ekde tiam, Tbiliso fariĝis la ĉefurbo de la Kartvela Demokratia Respubliko ĝis la 25-a de februaro 1921. De 1918 ĝis 1919 Tbiliso estis la sidejo de la militkazernoj de britoj kaj germanoj okaze de la Unua Mondmilito.

Sub nacia regado, Tbiliso havis la unuan universitatan urbon de Kaŭkazio, post kiam la Ŝtata Universitato de Tbiliso[4] estis fondata en 1918, revo de multaj kartveloj ĉar tiu projekto estis malpermesata de la rusa aŭtoritato dum multaj jardekoj. La 25-an de februaro 1921 la Bolŝevika Armeo invadis Tbilison, post akra batalo en la ekstero de la urbo. Pere de ĝi, la sovetoj altrudis la komunisman politikon kaj la regadon ekde Rusio.

Sub la soveta regado redakti

 

En 1921, la Kartvela Demokratia Respubliko estis okupita de sovetaj bolŝevikaj trupoj de Rusio. Ĝis 1936 Tbiliso estis la ĉefurbo de la Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko, kiu inkluzivis Armenion, Azerbajĝanon kaj Kartvelion. Poste, ĝis 1991, ĝi estis la ĉefurbo de la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko. Dum la soveta epoko la tbilisa loĝantaro konsiderinde kreskis, la urbo industriiĝis kaj fariĝis unu el la kulturaj, politikaj kaj sociaj centroj de Sovetio.

En Tbiliso okazis tri kontraŭ-rusaj manifestacioj: en 1956 proteste al la kontraŭ-stalina politiko de Nikita Ĥruŝĉov (Stalino estis kartvelo), en 1978 kaj en 1989. Tiuj en 1956 kaj 1989 finiĝis per sangoverŝado.

Tbilison influis la kontraŭnaciismaj politikoj de Sovetio, en ĝiaj diversaj epokoj. Kristanismo, grava por la historia identeco de la kartveloj, estis konsiderata subpremilo, kaj preskaŭ ĉiuj religiaj konstruaĵoj estis konfiskitaj for de la Kartvela Eklezio. Pastroj kaj kredantoj estis persekutataj, ekzilataj aŭ mortigataj. Ankaŭ la tradicia kartvela arkitekturo, kiu havis trajtojn similajn al la eŭropa, estis konsiderata burĝa. Pro tio oni devis forlasi tiun stilon, kaj la novaj konstruaĵoj sekvis la ekzemplon de aliaj sovetaj respublikoj. Rezulte, en plejparto de la moderna urbo kaj eĉ interne de la historia urboparto oni konstruis laŭ sovetieca stilo, tiel forigante la kartvelstilan animon de la urbo.

Tamen, la urbo tre prosperis dum la soveta regado. Ĝi estis industria kaj produktis maŝinojn, teksaĵojn, metalojn kaj manĝaĵojn eksportataj al la tuta Sovetunio. La urbo estis juneca pro la granda nombro de studcentroj, kaj tie oni celebris en 1980 la unuan rokmuzikan festivalon de Sovetio.

Tbiliso post la sendependiĝo redakti

 
Tbiliso en la nuntempo.

Post la kolapso de Sovetio, Tbiliso suferis streĉajn kaj nestabilajn periodojn. Post mallonga enlanda milito kiu daŭris du semajnojn ekde decembro 1991 ĝis januaro 1992 (kiam la simpatiantoj de Zviad Gamsaĥurdja kaj la fortoj de la opozicio konfrontiĝis), Tbiliso fariĝis la scenejo de oftaj konfrontoj inter klanoj de la mafio kaj entreprenistoj de neleĝaj negocoj. Dum la periodo de Eduard Ŝevardnadze (1993-2003) la krimo kaj la koruptado atingis tre altajn nivelojn. Multaj sektoroj de la socio malriĉiĝis pro la manko de dungado pro la ekonomia kolapso. Granda parto de la loĝantaro komencis elmigri al aliaj landoj kun pli bona ekonomio, ĉefe al Rusio. La tbilisanoj komencis elreviĝi pro la malbona vivnivelo en la urbo (kaj en la lando ĝenerale). Amasaj protestoj okazis en novembro 2003 post la fraŭditaj parlamentaj balotadoj kiuj devigis al pli ol 100.000 personoj surstratiĝi kaj protesti. Tiu paca protestado poste fame konatiĝis kiel la Revolucio de la rozoj. Ĝi estis vera sukceso en ĉefurbo kiu estis regata de mafioj, neleĝaj negocoj kaj korptistoj. Ekde 2003, Tbiliso konsiderinde pliigis la stabilecon, malpliigante la krimon kaj pliigon de la ekonomio. Nun la urbo estas pli trankvila kaj komencas flori malgraŭ la monda krizo kiu malrapidigis la disvolviĝon. Ĝi fariĝas turisma celo por multaj homoj kiuj interesiĝas pri la lando kaj Kaŭkazio ĝenerale.

En aŭgusto 2008, rusaj aviadiloj bombardis militistan aerodromon en Tbiliso [5], kie estis konstruataj la kartvelaj aviadiloj Skorpion, sen viktimoj, pro la Milito en Sud-Osetio (2008).[6] .

La 14an de junio 2015 fortaj pluvoj inundis la stratojn de Tbilisi, okazigis almenaŭ naŭ mortojn kaj liberigis kelkajn sovaĝojn bestojn el la loka bestoĝardeno. Temas pri almenaŭ ses leonoj, kvin tigroj, 13 lupoj kaj kelkaj hipopotamoj kiuj vagadas tra la urbo. La aŭtoritatoj informis pri almenaŭ tri mortintoj ĉe la zono kie estis la lupoj kaj petis la lokanojn resti hejme ĝis la reveno de la animaloj al la bestoĝardeno.[7]

Politiko kaj administrado redakti

Tbiliso, estas la ĉefurbo de la lando, laŭ la artikolo 10 de la Konstitucio de la lando (1995) kaj la Leĝo pri la ĉefurbo de Kartvelio - Tbiliso(20 feb. 1998).[8] Administre, la urbo estas dividita en rajonoj (distriktoj), kiuj havas siajn proprajn distriktajn registarojn kun limigita jurisdikcio pri diversaj aferoj koncerne al la rajono. Tiu subdivido estis kreita sub la soveta regado en la jardeko de 1930 kadre de la Ĝenerala Subdirekcio de Sovetio. La plimulto de la rajonoj ankaŭ subdividiĝas en pluraj historiaj kvartaloj de la urbo. Ekde la sendependiĝo de Kartvelio, la sistemo pri rajonoj daŭre funkciis sed kun modifoj kaj reformoj. Laŭ la lasta reviziado, la rajonoj estis la jenaj: Malnova Tbiliso (ძველი თბილისი), Vake-Saburtalo (ვაკე - საბურთალო), Didube-Chugureti (დიდუბე - ჩუღურეთი), Gldani-Nadzaladevi (გლდანი - ნაძალადევი), Isani-Samgori (ისანი - სამგორი), Didgori (დიდგორი; 2007–2013). Alia distrikto estas Abanotubani (en kartvela lingvo აბანოთუბანი, laŭvorte "baneja distrikto").

Ekonomio redakti

Kiel ĉefurbo de la lando kaj plej granda urbo de Kartvelio, Tbiliso estas la ĉefa ekonomika centro de la lando[9] kaj grava transporta nodo de la Kaŭkazia regiono. Ĉi tie troviĝas la plej gravaj institucioj de la lando kaj multaj el ili tre renomaj ekde la ekzistado de la antaŭa Kartvela Soveta Socialisma Respubliko. Ĝi kalkulas je Scienca akademio, 3 universitatoj, institutoj, 14 teatroj, 20 muzeoj, artgalerioj. Dum sovetia tempo estis konstruita la 4kvara metroo post Moskvo, Leningrado kaj Kievo. Ĝi tre similas al aliaj eks-sovetaj metrooj. Ili estas tre profundaj. En sud-orienta parto de la urbo funkcias balneologia kurorto. La urba loĝantaro nun estas ĉ. 1,3 mln. Ĝi estas la dua plej loĝata ĉefurbo en Kaŭkazio post Bakuo kaj sekvata de Erevano. Post la deklaro de sendependiĝo, Tbiliso fariĝis ankaŭ diplomatia urbo, kie rezidas dekon da ambasadejoj kaj konsulejoj de diversaj landoj kaj internaciaj organizaĵoj. Tbiliso havas aktivajn kulturajn rilatojn kun siaj ĝemelurboj: Saarbrucken, Nantes, Ljubljana, Palermo, Atlanta, Bilbao, k.a. Malgraŭ la konfliktoj kaj ekonomia krizo ekde la malapero de Sovetio, Tbiliso fariĝis unu el la plej turismaj urboj de Kaŭkazio. Ĝin allogis ĉefe rusoj, tamen tiu turismo estis severe damaĝata pro la milito dum la somero 2008 inter Rusio kaj Kartvelio pro la aŭtonomaj respublikoj Abĥazio kaj Sud-Osetio. Danke al la internacia flughaveno en la urbo, pluraj miloj da turistoj kaj elmigrintaj kartveloj vizitas la urbon ĉiujare kaj tiu nombro komencas kreski. La ekonomiko de Tbiliso ankaŭ estas subtenata far la milionoj da eŭroj sendataj de tbilisaj elmigrintoj al siaj familioj.

Geografio redakti

 
pejzaĝo de Kartvelio

Urba teritorio estas ĉirkaŭita de altaj montoj. Ĝia varma klimato, ŝtonaj domoj konstruitaj ĉirkaŭ kortoj, ornamitaj per vinberoj, kaj mallarĝaj stratetoj igas la urbon tre amata kun mediteranea atmosfero. Tbiliso estis fondita en la 4-a jarcento kiel reĝa rezidejo, laŭ iniciato de Vaĥtang la 1-a Gorgasali, anstataŭanta antikvan ĉefurbon de Iberio - Mcĥeta. La nova loko por la ĉefurbo estis elektita pro la varmaj kuracaj sulfurakvoj ("tbili" en kartvela lingvo signifas "varman"). Tio estas laŭ legendo, sed fakte, eĉ hodiaŭ ekzistas sulfuraj banejoj en malnova urbo. La urbo estas markita de la paso de la rivero Kuro tra la urbo Tbiliso. Ĝi dividas la urbon inter la mezepoka/malnova kaj la moderna urbo. Malgraŭ la arideco de la tereno pro la rokecaj altaj montoj ĝi havas plurajn verdajn zonojn kiuj verdigas la urbon kaj ĝian ĉirkaŭon. Tio estas profitata por kreado de protektitaj parkoj kun spacioj de tipaj kaŭkazaj plantoj. Pro la intensa industriigo de Tbiliso dum la soveta epoko, multaj riveroj kaj lagoj estis tre poluataj sed nunaj projektoj iom post iom purigas la akvon kaj la areojn ĝenerale.

Lisi-lago (kartvele: ლისის ტბა) estas malgranda lago en la najbareco de Tbiliso;[10] apartenas al la Kura valo, hejmo al granda miksuza evoluiga projekto sub la samnomo.[11] La pejzaĝo estas ŝtona kaj arida kun arbusta vegetaĵaro kaj intrigoj de stepo. La lago kaj ĉirkaŭa regiono disponigas vivejon por diverseco de malsamaj specioj de ekzotikaj birdoj. Aldone al diversaj birdaj specioj, la areo ĉirkaŭ la lago provizas rifuĝon al diversaj bestoj kiaj testudoj, vulpoj kaj leporoj. La areo estas konata pro la granda populacio de serpentoj, kiuj vivas en la montoflankoj ĉirkaŭ la lago.[12][13]

Loĝantaro redakti

 
Kartvela juna paro tradicie vestita

Tbiliso estas multkultura urbo. Ĝi estas la hejmo por pli ol 100 malsamaj etnaj grupoj. Ĉirkaŭ 80% de la loĝantaro estas kartveloj, kaj aliaj signifaj etnoj kiel la armenoj kaj azeroj. Kune kun la antaŭaj etnoj, Tbiliso ankaŭ estas la hejmo de multaj aliaj minoritatoj kiel la osetoj, abĥazoj, ukrainoj, grekoj, judoj, rusoj, estonoj, germanoj, kurdoj, asirianoj, kaj aliaj. Pro la ekonomiaj malfacilaĵoj kiujn travivis la lando post la falo de Sovetio, la kreskado de la krimo kaj koruptado, manko de elektro kaj konsekvence ĝenerala malriĉiĝo de la lando, multaj kartveloj foriris de Tbiliso (kaj de la lando ĝenerale) al Rusio kaj aliaj ĉefe eŭropaj landoj serĉante pli bonan vivon. Ankaŭ multaj malplimultaj etnoj revenis al siaj respektivaj landoj (judoj, grekoj, persoj, germanoj, azeroj...). Tamen, la urbo vidas renovigon de sia loĝantaro danke al la plibonigo de la vivnivelo kiu igas la homojn resti tie kaj samtempe la migrado de kamparanoj al la urbo kie koncentriĝas la ekonomia, industria, kultura kaj politika vivo.

Religio redakti

Kartvelio estis la tria ŝtato de la mondo, post Armenio kaj Etiopio, kie la kristana kredo fariĝis la ŝtata religio komence de la 4-a jarcento, en la jaro 337, per la predikado kaj mirakloj de la juna sklavino Nino de Kapadokio [14], kiu laŭ la tradicio, estis nevino de Sankta Georgo, sankta patrono de la lando. Dum la soveta regado ĉiuj religioj estis persekutataj kaj multaj preĝejoj kaj aliaj religiaj kontrutaĵoj estis konfiskitaj, ŝtatigitaj kaj uzataj por aliaj celoj. Nuntempe pli ol 85% de la tbilisa loĝantaro praktikas (aŭ simpatias) diversajn kredojn de la kristanismo (la plej grava estas la nacia eklezio, la Kartvela Ortodoksa Eklezio). La Rusa Ortodoksa Eklezio, kaj la Armena Apostola Eklezio ankaŭ estas tre gravaj sed ĉefe nur ene de la respektivaj etnaj komunumoj (rusoj kaj armenoj). Katolikoj, luteranoj, baptistoj, kaj aliaj kristanaj grupoj apartenas al la granda komunumo de kristanoj de Kartvelio. La atestantoj de Jehovo plurfoje akuzis al la registaro de Kartvelio antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj pro malrespekto de la homaj rajtoj ĉar la junuloj de tiu religia malplimulto neas la militservadon aŭ aliajn aferojn rilate al patriotismo.[15]. Ĉirkaŭ 8% praktikas Islamon (ĉefe sunaismo). Judismo ankaŭ troviĝas reprezentata en la urbo, sed pli malgranda grupo (ĉ. 2% ). Tbiliso estis historie konata pro la religia toleremo. Ĉi tio speciale videblas en la Malnova Urboparto, kie moskeo, sinagogo, kaj kirko troviĝas nur je kelkaj kilometroj unu de la aliaj.

Sportoj redakti

 
Stadiono Miŝa Mesĥi

Tbiliso havas historion tre riĉa pri sportoj. Kiel multaj urboj el Proksima Oriento, kun fortaj kulturaj influoj de Azio, Tbiliso historie havis specialan spacon de la urbo kiu estis celita por sportivaj konkuradoj. La nunaj distriktoj Saburtalo kaj Didube estis la plej oftaj areoj por la celebrado de tiuj konkuradoj. Ĝis komenco de la 19-a jarcento, la sportoj kiel rajdado, luktarto, bokso, kaj marksmano estis la plej popularaj de la urbo. Kiam Tbiliso komencis disvolviĝi ekonomie kaj socie kaj plialproksimiĝi al Okcidento, la novaj sportoj de Eŭropo estis enkondukitaj. Sovetio helpis al tiu enkonduko de la plej komunaj eŭropaj sportoj kaj, iom malpli, la nerekta influo de Usono. Tbiliso disvolvigis la necesan infrastruktoron por la diversaj profesiaj sportoj. La urbo disponigas ĉ. 250 grandajn kaj malgrandajn sportejojn por multaj sportoj. La plej popularaj sportoj en la nuna Tbiliso estasa piedpilko, rugbio, manpilko kaj luktarto. Aliaj popularaj estas teniso, naĝado kaj akvopilko.

Amaskomunikiloj redakti

 
La Revolucio de la rozoj surstratigis 100.000 manifestaciantojn.

La plimulto de la komunik-entreprenoj de Kartvelio (inkluzive de la televido, gazetaro kaj radio) havas sian sidejon en Tbiliso. En la urbo troviĝas la sidejo de la populara Rustavi 2[16], televidkanalo kiu disfamiĝis pro la viva elsendado de la okazintaĵoj dum la Revolucio de la rozoj kiu fariĝis emblemo por la nuna historio de Kartvelio. Krom Rustavi 2, la ceteraj tri el la ĉefaj kvar publikaj televidkanaloj ankaŭ estas tre popularaj kaj variaj kiuj inkluzivas programojn en aliaj lingvoj kiel la armena kaj la rusa. La televidmerkato de Tbiliso spertis plurajn rimarkindajn ŝanĝojn ekde la dua duono de 2005, kiam Rustavi 2 sukcese aĉetis la kanalon Mze TV al privata entrepreno kaj Rupert Murdoch el News Corporation fariĝis akciulo de Imedi Media Holding komence de 2006. Rilate al la gazetaro, Tbiliso havas plurajn eldonejojn. Kelkaj el la plej rimarkindaj periodaĵoj inkluzivas la tagĵurnalon 24 Saati ( "24 Horoj"), Rezonansi( "Rezonado"),Alia, la anglalingva tagĵurnalo El Messenger , la komerca semjnĵurnalo Kartvelio hodiaŭ, kaj la anglalingva semajnĵurnalo The Georgian Times. La etnaj komunumoj havas siajn proprajn eldonejojn kaj periodaĵojn.

Edukado redakti

 
La ŝtata universitato de Tbiliso

Ĉar Tbiliso estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de tiu kaŭkaza lando ĝi estas la sidejo de multaj el la elstaraj lernejoj kaj institutoj de la tuta regiono. La Universitato de Tbiliso estis la unua el la kaŭkazaj landoj. La aliaj institutoj kaj universitatoj poste konstruiĝis dum la soveta epoko kiu sin dediĉis al la edukado kaj klerigado de la tuta loĝantaro. Dum longa tempo la instruado okazis plejparte en la rusa kaj iom malpli en la kartvela. La rusa lingvo havas abundegon da sciencaj kaj teknikaj libroj kiuj kolapsigis la kartvelan por tia celo. Tamen, post la sendependiĝo la rusa estas studobjekto ol lingvo por instruado kaj la kartvela lingvo ĉefrolas en la studado.

Arkitekturo redakti

 
Parto de la malnova urbo kun kastelo.

La arkitektura stilo de la urbo Tbiliso estas miksaĵo de la tradicia loka arkitekturo, kun forta influo de la arkitekturaj stiloj de la iama Bizancio, Europo, Rusio (novklasikismo), kaj Mezoriento. La plej antikvaj partoj de la urbo, inkluzive de Abanot-Ubani, Avlabari, kaj iom de la distriktoj Sololaki havas rimarkindan aspekton de la tradicia kartvela arkitekturo kun influoj de Mezoriento. La areoj de la urbo, ĉefe la konstruitaj post la 19-a jarcento (Avenuo Rustaveli, distrikto Vera, ktp) havas la kontraston de Eŭropo kaj Rusio. En la komenco de la 20-a jarcento malgraŭ la bataloj kontraŭ la turkoj kaj nestabila periodo, aperis kvazaŭ renesanco de la kartvela arkitektura stilo, ĉefe per la stilo art nouveau. Tamen, post la establiĝo de la komunisma reĝimo la stilo estis deklarita kiel burĝa kaj pro tio abandonita. Fine de la 20-a jc. la kartveloj identigas la tipan sovetian arkitekturon kun nebula periodo por la nacio kaj la lando komencas serĉi sian propran kartvelan identecon pere de la rekuperado de ĝia stilo.

Transportoj redakti

Metroo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metroo de Tbiliso.
 
Metroo de Tbiliso
 
Metroplano de la metroo de Tbiliso

La Metroo de Tbiliso [17] (kartvele თბილისის მეტროპოლიტენი, Tbilisis Met'rop'olit'eni) estas la metrosistemo kiu funkcias en Tbiliso, kaj la sola metroo de la lando. Ĝi estis malfermita al la publiko en la jaro 1966, ĝi fariĝis la kvara metroo en la antikva Sovetio. Kiel la plimulto de tiuj eks-sovetaj metrooj, la metrostacioj estas tre profundaj kaj dekoraciataj. Nuntempe la metroo konsistas el du linioj, 22 stacioj kaj 26,4 kilometroj longe. Dudek stacioj estas subteraj kaj du surteraj.

Dum la periodo de la jardeko 1990, la plimulto de la nomoj de la metrostacioj el la sovetia epoko estis rebaptataj, malgraŭ la ekonomiaj malfacilaĵoj severe frapis la sistemon en ĝia infrastrukturo, funkciado kaj plilongigoj post la kolapso de Sovetio. Ĝis antaŭnelonge la metroo estis funkciigita per tre malfacilaj kondiĉoj pro la nesufiĉa elektro. Ankaŭ ĝi fifamiĝis kiel ŝtelejo. Post tiu kriza epoko la metroo de Tbiliso, la sola de Kartvelio, ekfunkcias bone kaj ĝi estas uzata de granda procento de la loĝantaro kaj la turistoj.

Nuntempe, la metroo de Tbiliso, troviĝas en rehabilitiĝa procezo kiu inkluzivas la rekonstruadon de pluraj metrostacioj kaj la modernigadon de la trajnon, inter aliaj servoj. La urba buĝeto de la jaro 2006 asignis 16 milionojn da larioj por tiu ĉi projekto.

Fervojo redakti

La stacidomo de Tbiliso (kartvele თბილისის ცენტრალური სადგური) estas fervoja stacio origine konstruita en 1872, kiu spertis diversajn arkitekturajn transformojn, kaj nuntempe funkcias kiel kombinita fervoja stacidomo kaj komerca centro.

Ĉefaj allogaĵoj redakti

 
Narikalo lumigita nokte
 
Teatrejo Rustaveli kaj hotelo Marriott Tbilisi.
 
La katedralo Sioni nokte lumigita
  • Malnova urbo situanta ĉe orienta bordo de la rivero en suda parto de la urbo, havas multajn preĝejon (la plej rimarkinda estas katedralo Sioni, 6-a jc.), loĝdomoj de 19-a jc kun arkoformaj malfermitaj galerioj en la supra etaĝo, ruinoj de kastelo de 4-a jc kaj multaj kafejoj kaj malgrandaj memoraĵ-kioskoj por turistoj prezentas lokajn artproduktaĵojn kaj manufakturaĵojn.
  • Avenuo Rustaveli estas la ĉefa strato de Tbiliso. Ĉi-tie troviĝas granda diverseco de diversstilaj konstruaĵoj, kiuj montras la evoluon de arkitekturo dum la lasta centjaro. Kartvelia Ŝtata Muzeo havas grandan kolekton de ikonoj, freskoj kaj porcelano, ankaŭ juvelaĵojn el antaŭkristaj kartvelaj tomboj. Kartvelia Artmuzeo, en la centro de la urbo, konservas multajn verkaĵojn de Niko Pirosmani, primitivista pentristo de 19-a jc.
  • Fortikaĵo Narikalo, unue konstruita de persoj en 4-a jc a.K. kaj rekonstruita en 17-a jc, estas bona loko por superrigardi malnovan urbon. Vizitantoj povas ĝui en orientstilaj sulfuraj banejo troviĝantaj apud Meteĥi-ponto. Popularajn banejon siatempe vizitis Puŝkin kaj Tolstoj.
  • Subĉiela etnografia muzeo, situanta en okcidenta suburbo, havas interesajn ekzemplojn de nacia regiona domo kaj mastrumo.
  • Avenuo David Agmashenebeli estas bazo por Kartvelia Ŝtata Filharmonia Orkestro kaj internacie konata Kartvelia Nacia Danca Trupo.
  • La plej bela panoramo videblas de la monto Mtacminda (Sankta Monto). Rigardante de tiu monto, rusa poeto V.Majakovskij diris: "Kia aŭditorio! Jen de kie oni devas paroli por la tuta mondo!"
  • Sur la deklivoj de la monto troviĝas preĝejo Mama-Daviti (Patro-Davido) kaj Nacia Panteono, kie estas entombigitaj la plej famaj filoj de Kartvelio: I.Ĉavĉavadze, A.Cereteli, Vaĵa-Pŝavela, N.Barataŝvili, k.a.
  • Kontraŭ la monto Mtacminda sur alta montoĉeno staras giganta monumento, kiu videblas de ĉiuj partoj de urbocentro. Tio estas virino en nacia vestaĵo tenanta en unu mano la sabron (por malamikoj), kaj en alia - la vazon (por amikoj). Tio estas Patrino Kartvelio nome Kartlis Deda, simbolo de la urbo.
  • Armena Preĝejo Sankta Eĉmiadzin, Armena katedralo de Tbiliso.
  • Festo Tbilisoba.

Referencoj redakti

  1. http://buscon.rae.es/dpdI/SrvltConsulta?lema=Tiflis
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-26. Alirita 2010-02-15.
  3. http://www.grupoese.com.ni/2001/bn/06/27/crrMN0627.htm[rompita ligilo]
  4. 4,0 4,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2010-02-15.
  5. http://www.abc.es/20080810/internacional-europa/rusia-bombardea-puertos-aerodromos-20080810.html
  6. Rusia se prepara para imponer un bloqueo naval contra Georgia.. Arkivita el la originalo je 2008-09-07. Alirita 2010-02-13.
  7. Las inundaciones de Georgia causan 9 muertos y la fuga de fieras del zoo, El País, Madrido, 14an de junio 2015 [1] Konsultita la 14an de junio 2015
  8. [2]Arkivigite je 2013-11-06 per la retarkivo Wayback Machine საქართველოს დედაქალაქის - თბილისის შესახებ.
  9. http://www.investor.ge/
  10. Lago Lisi en Geonames.org (cc-by)
  11. (2015-2020) Tbilisi Ekoloji Strategiyası. Tbilisi bələdiyyəsi, 27.
  12. Lisi Lake Arkivigite je 2019-05-17 per la retarkivo Wayback Machine | Dodago
  13. Lisi Lake | Georgian Travel Guide
  14. http://www.es.catholic.net/santoral/articulo.php?id=15074
  15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-22. Alirita 2010-02-15.
  16. http://www.rustavi2.com/
  17. http://www.urbanrail.net/as/tbil/tbilisi.htm

Vidu ankaŭ redakti