Poti (kartvele ფოთი) estas urbo de la provinco Samegrelo okcidente en Kartvelio. Ĝi troviĝas en la orienta bordo de la Nigra Maro kaj ĝi funkcias kiel unu el la tri kartvelaj havenoj en tiu maro. Proksime de la urbo la plej granda rivero en la okcidento de la lando, Rioni, enfluas en la Nigran Maron. Poti havis 41 465 loĝantojn laŭ censo de la jaro 2014.

נמל פותי
La marhaveno
Poti
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4400–4499
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 41 500  (2023) [+]
Loĝdenso 631 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 41° 40′ O (mapo)42.1541.666666666667Koordinatoj: 42° 9′ N, 41° 40′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 65,8 km² (6 580 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Poti (Samegrelo-Zemo Svaneti)
Poti (Samegrelo-Zemo Svaneti)
DEC
Poti
Poti
Situo de Poti
Poti (Kartvelio)
Poti (Kartvelio)
DEC
Poti
Poti
Situo de Poti

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Poti, Georgia [+]
vdr
Poti, bazarejo

Poti estis fondita kiel greka kolonio en la 7-a jarcento a.K. sub la nomo Fasis. La greka legendo pri la Ora Ŝafofelo okazas en la vilaĝo Fasis, ĉe la Nigra Maro kaj la rivero Rioni, en la lando Kolĥido (nuna Kartvelio).

La Traktato de Poti estis provizora interkonsento inter la Germana Imperio kaj la Kartvela Demokratia Respubliko en kiu ĉi-lasta akceptis germanan protekton kaj agnoskon. La interkonsento estis subskribita, la 28-an de majo 1918, de generalo Otto von Lossow reprezente de Germanio kaj de ĉefministro Noe Ramiŝvili kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Akaki Ĉĥenkeli por Kartvelio ĉe la kartvela nigramara havenurbo Poti.