Aktau
Aktau (kazaĥe Ақтау, Aqtaw; ruse - nun Актау, pli frue - Шевченко) estas urbo en okcidenta Kazaĥio, ĉe la bordo de la Kaspia maro.
Aktau | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo (1963–) Setlejo (1961–1963) city of regional significance (en) urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 130000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 183 350 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 310 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 39′ N, 51° 9′ O (mapo)43.652551.1575Koordinatoj: 43° 39′ N, 51° 9′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | −8 m [+] | ||||
Areo | 140 km² (14 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Aktau [+] | |||||
Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 183 350 loĝantoj sur areo de 140 000 000 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km². Ĝi estas konata kiel unu el la plej riĉaj kaj multekostaj urboj de Kazaĥio[1].
La urbo estiĝis pro ĝia graveco por la nuklea industrio. Ĝi estis fermita urbo ekde la 1950-aj jaroj, sub nomo Ŝevĉenko.
La industria evoluo de la regiono florigis la urbon en la 1960-aj jaroj. Tie ekfunkciis en 1973 la unua industria kovreaktoro ("BN-350"), kiu servis produktadon de la plutonio. La produktita energio servis ĉefe por sensaligo de marakvo.
Oni ĉesigis la funkciadon de "BN-350" en februaro de 2001, graviĝis la naftoindustrio por la urbo kaj la regiono. Por la plua evoluo gravas plukonstruo, modernigo de la haveno.
La klimato de la urbo estas kontinenta kun relative malvarma vintro kaj varmega somero. La jara precipitaĵo estas nur ĉirkaŭ 150 mm.
Referencoj
redakti- ↑ (franca) "Soviétistan, un voyage en Asie centrale" (Sovjetlando, vojaĝo en centra Azio), Erika Fatland (tradukita el la norvega fare de Alex Fouillet, Gaïa, 512 paĝoj, 2016. Sovjetlando-vojaĝo en centra Azio : alilingvaj rajtoj : Danio (Informations Forlag), Estonio (Tänapäev), Finnlando (Siltala Publishers), Francio (Gaïa Editions), Germanio (Suhrkamp Verlag), Barato (hindia kaj bengala lingvoj, Sampark), Italio (Marsilio), Nederlando (De Geus), Pollando (Foksal), Rusio (Ripol Classic Publishing Group), Svedio (Leopard Förlag)