Plutonio

kemia elemento kun simbolo Pu kaj atomnumero 94


Plutonio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Pu kaj atomnumeron 94. Ĝi ne havas stabilajn izotopojn (estas radioaktiva), ne havas nature prezentiĝantajn izotopojn (nomiĝas ankaŭ "transurana elemento"), estas rara tero kaj elemento en la aktinoida serio. Plutonio estas arĝent-kolora metalo kiu flaviĝos kiam malkovrita al aero. Ĝi estas la ĉefa elemento de nukleaj armiloj.



Pu

plutonio

Pu
94
↓Perioda tabelo de elementoj↓
kemia elemento • radioaktiva elemento
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero plutonio (plutonium), Pu, 94
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Denseco 19.8 g/cm3
Diversaj
Elektronegativeco 1.28 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Historio redakti

Oni unue sukcesis produkti plutonion 1940-12-14 ĉe universitato "University of California, Berkeley", sed malkovro estis sekreta por milita situacio ĝis jaro 1948. Nuntempe oni scias ke tre minimumaj kvantoj da plutonio ĉiam prezentiĝis en la naturo (dise enmiksite en U-238), sed la plej granda parto de la totala kvanto nun estas plutonio intence aŭ neintence produktita dum uzo kaj prilaboro de uranio.

Izotopoj redakti

  • 238Pu: estiĝas per reakcio inter 238U kaj 2D (peza hidrogeno) kun sekva β-disfalo:
 
238Pu havas duoniĝan tempon je 87.74 jaroj kaj eligas varmopovumon je 560 W/Kg (vato/kilogramo).
  • 239Pu: estiĝas per kapto de neŭtrono ĉe uran-izotopo 238U kun du sekvaj β-disfaloj:
 
239Pu havas duoniĝan tempon je 24'100 jaroj kaj eligas varmopovumon je 1.9 W/Kg (vato/kilogramo).
  • 240Pu: estiĝas per kapto de neŭtrono el 239Pu. Same povas estiĝi el 239Pu la pli altaj izotopoj 241Pu kaj 242Pu.

Apliko redakti

Vidu ankaŭ redakti