Flerovio

kemia elemento kun simbolo Fl kaj atomnumero 114

Flerovio (latine Flerovium, antaŭe nomata Ununkvadio, mallonge ankaŭ Florovumo) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Fl kaj atomnumero 114.

  • Simbolo: Fl (estis Uuq)
  • Atomnumero: 114
  • Atommaso: 289 u
  • Grupo: grupo 14 (karbona grupo)
  • Bloko: p-bloko
  • Aspekto: Nekonata, eble de metalo-argento-blanka koloro.
  • Duonvivo: Nekonata, taksata de 21 ĝis 30 s.



Fl

flerovio

Fl
114
kemia elemento • sinteza elemento
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero flerovio (flerovium), Fl, 114
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Flerovio ne ekzistas nature, sed estis unuafoje kreita, en 1998, fare de scientistoj ĉe la Instituto por Atomfizika Esploro en Dubna, Rusio. Ili puŝigis atomojn de kalcio kontraŭ atomoj de plutonio, kreante unu solan atomon de ununkvadio-289. Tri monatojn poste, ili produktis alian izotopon du Uuq, depost kiam neniu serioze disputis la trovaĵon.

La 1-an de decembro 2011 la IUTAK proponis la nomon florovumo, omaĝe al la sovetia fizikisto Georgij Florov[noto 1] (ruse Гео́ргий Никола́евич Флёров), fondinto de la Instituto por Atomfizika Esploro.

La 30-an de majo 2012 la IUTAK aprobis la nomon "flerovium".[1]

Notoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-02. Alirita 2014-04-19.