Radono

kemia elemento kun simbolo Rn kaj atomnumero 86

Radono estas kemia elemento en la perioda tabelo, kiu havas la simbolon Rn kaj la atomnumeron 86. Ĝi estas radioaktiva nobla gaso formita per la disfalado de radiumo, kiu ĝi mem originas ankaŭ de disfalaj vicoj de uranio kaj torio. Ĝi estas unu el la plej pezaj gasoj, kaj estas danĝerema al sano.



Rn

radono

Rn
86
kemia elementogaso
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero radono (radon), Rn, 86
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

En 1915, Marie Curie, dum intencis kontribui al la zorgado de vunditaj soldatoj en la Unua Mondmilito, produktis pinglojn kiuj enhavas "radiuman elsendon", nome senkolora, radioaktiva gaso elsendita el radiumo, kiu poste estis identigita kiel radono, por esti uzata por steriligi infektitan histon. Ŝi havigis la radiumon el sia propra unu-grama havaĵo.[1]

Komence de la 21a jarcento oni faris studojn kiuj pruvis, ke domoj konstruitaj almenaŭ parte el granito, ĉefe norde kaj okcidente de Hispanio, kaj ĉefe en montaraj areoj, produktis radonon ĉefe en subteraj aŭ teretaĝaj areoj.[2]

Referencoj redakti

  1. "Marie Curie – War Duty (1914–1919) Part 2". American Institute of Physics. Alirita la 14an de aprilo 2019.
  2. Gas radón Alirita la 14an de aprilo 2019.