Kaliforniumo

kemia elemento kun simbolo Cf kaj atomnumero 98

Kaliforniumo[1]kalifornio[2] estas radioaktiva metala kemia elemento kun la simbolo Cf kaj atomnumero 98. La elemento unue estis produktita en 1950 per bombado de kuriumo per alfa-partikloj (jonoj de heliumo) ĉe la Universitato de Kalifornio en Berkelio. La elemento estis nomita por Kalifornio kaj la Universitato de Kalifornio.



Cf

kaliforniumo

Cf
98
kemia elemento • sinteza elemento
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero kaliforniumo (californium), Cf, 98
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 1.3 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Karakterizaĵoj redakti

Kalifornio estas arĝente blanka aktinidmetalo[3] kun fandopunkto de 900 ± 30 kaj laŭtaksa bolpunkto de 1745 .[4] La pura metalo estas modebla kaj estas facile tranĉita per razklingo. Kalifornia metalo komencas vaporiĝi super 300 kiam eksponite al vakuo.[4] Sub 51 K (−220 ) kalifornia metalo estas aŭ feromagnetaferimagneta (ĝi agas kiel magneto), inter 48 kaj 66 K ĝi estas antiferomagneta (meza stato), kaj super 160 K (−110 ) ĝi estas paramagneta (eksteraj magnetaj kampoj povas igi ĝin magneta).[4] Ĝi formas alojojn kun lantanidmetaloj sed malmulto estas konata pri ili.[4]

Kalifornio elmontras oksigenajn statojn de 4, 3 aŭ 2. Ĝi tipe formas ok aŭ naŭ ligojn al ĉirkaŭaj atomoj aŭ jonoj. Ĝiaj kemiaj trajtoj estas antaŭviditaj esti similaj al aliaj ĉefe 3+ valentaj aktinidaj elementoj[5] kaj la elemento disprozio, kiu estas la lantanido super kalifornio en la perioda tabelo.[6] Kunmetaĵoj en la +4 oksigena stato estas fortaj oksidantoj aj tiuj en la +2 stato estas fortaj reduktantoj.[3]

Izotopoj redakti

Dudek izotopoj de kalifornio estas konataj (masnumero intervalanta de 237 ĝis 256[7]); la plej stabilaj estas 251Cf kun duonvivo 898 jaroj, 249Cf kun duonvivo 351 jaroj, 250Cf kun duonvivo 13.08 jaroj, kaj 252Cf kun duonvivo 2.645 jaroj.[7] Ĉiuj aliaj izotopoj havas duonvivon pli mallongan ol jaro, kaj la plej multaj el tiuj havas duonvivo malpli ol 20 minutojn.[7]

249Cf estas formita de beta-kadukiĝo de berkelio-249, kaj la plej multaj aliaj kaliforniizotopoj estas faritaj submetante berkelion al intensa neŭtrona radiado en nuklea reaktoro.[6] Kvankam kalifornio-251 havas la plej longan duonvivon, ĝia produktokvanto estas nur 10% pro sia emo kolekti neŭtronojn (alta neŭtronkapto) kaj ĝia emo interagi kun aliaj partikloj (alta neŭtrona sekco).[4]

252Cf, 96.9% de la tempo, alfa-kadukiĝas al kuriumo-248; la aliaj 3.1% de kadukiĝo estas spontanea fisio. La plej multaj aliaj izotopoj de kalifornio, alfa kadukiĝas al kuriumo (atomnumero 96).[7]

Okazo redakti

Oni ne scias, ke kalifornio okazas nature sur la Tero, sed tre etaj kvantoj povus ekzisti pro diversaj nukleosintezaj reagoj en uraniaj ercoj. La elemento estas sufiĉe nesolvebla en akvo, sed ĝi bone aliĝas al ordinara grundo; koncentriĝoj de ĝi en la grundo povas esti 500 fojojn pli altaj ol en la akvo ĉirkaŭanta la grundajn partiklojn.[8]

Kaliforniaj izotopoj kun masnumeroj 249, 252, 253, kaj 254 estis observitaj en la radioaktiva polvo kolektita de la aero post atomeksplodo.[9]

Kalifornio iam estis kredita esti produktita en supernovaoj, ĉar ilia kadukiĝo egalas la 60-tagan duonvivon de 254Cf.[10] Tamen, postaj studoj ne montris iujn ajn kaliforniajn spektrojn,[11] kaj supernovaj lumkurboj nun supozeble sekvas la kadukiĝon de nikelo-56.[12]

La transuraniaj elementoj de americio ĝis fermio, inkluzive de kalifornio, okazis nature en la natura nuklea fisia reaktoro ĉe Oklo, sed ne plu faras tion.[13]

Spektraj linioj de kalifornio, kune kun tiuj de pluraj aliaj ne-praj elementoj, estis detektitaj en la Stelo de Pŝibilskio en 2008.[14]

Referencoj redakti

  1. Kaliforniumo en ReVo [1]
  2. Kalifornio laŭ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: [2]
  3. 3,0 3,1 (1994) Jakubke, Hans-Dieter; Jeschkeit, Hans: Concise Encyclopedia Chemistry, trans. rev. Eagleson, Mary, Walter de Gruyter, p. 166. ISBN 978-3-11-011451-5.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Haire, Richard G.. (2006) “Californium”, Morss, Lester R.; Edelstein, Norman M.; Fuger, Jean: The Chemistry of the Actinide and Transactinide Elements, 3‑a eldono, Springer Science+Business Media, p. 1522–1526. ISBN 1-4020-3555-1.
  5. Seaborg, Glenn T.. (2004) Geller, Elizabeth: Concise Encyclopedia of Chemistry. McGraw-Hill, p. 94. ISBN 978-0-07-143953-4.
  6. 6,0 6,1 (2006) Lide, David R.: Handbook of Chemistry and Physics, 87‑a eldono, CRC Press, Taylor & Francis Group. ISBN 978-0-8493-0487-3.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Sonzogni, Alejandro A. (Database Manager): Chart of Nuclides. National Nuclear Data Center, Brookhaven National Laboratory (2008). Arkivita el la originalo je 2011-07-21. Alirita 2022-12-20.
  8. Human Health Fact Sheet: Californium. Argonne National Laboratory (aŭgusto 2005). Arkivita el la originalo je 21-a julio 2011.
  9. Fields, P. R.; Studier, M. H.; Diamond, H.; Mech ,J.; Inghram, M.; Pyle, G.; Stevens, C.; Fried, S.; Manning, W (1956). “Transplutonium Elements in Thermonuclear Test Debris”, Physical Review 102 (1), p. 180–182. doi:10.1103/PhysRev.102.180. Bibkodo:1956PhRv..102..180F. 
  10. Baade, W.; Burbidge, G. R.; Hoyle, F.; Burbidge, E. M.; Christy, R. F.; Fowler, W. A. (aŭgusto 1956). “Supernovae and Californium 254”, Publications of the Astronomical Society of the Pacific 68 (403), p. 296–300. doi:10.1086/126941. Bibkodo:1956PASP...68..296B. 
  11. Conway, J. G.; Hulet, E.K.; Morrow, R.J. (1-a februaro 1962). “Emission Spectrum of Californium”, Journal of the Optical Society of America 52 (2), p. 222. doi:10.1364/josa.52.000222. 
  12. Ruiz-Lapuente, P.; Canal, R.; Isern, J.. (1996) Thermonuclear Supernovae. Springer Science+Business Media. ISBN 978-0-7923-4359-2.
  13. Emsley, John. (2011) Nature's Building Blocks: An A-Z Guide to the Elements. Novjorko: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-960563-7.
  14. Gopka, V. F.; Yushchenko, =A. V.; Yushchenko, V. A.; Panov, I. V.; Kim, Ch. (15-a majo 2008). “Identification of absorption lines of short half-life actinides in the spectrum of Przybylski's star (HD 101065)”, Kinematics and Physics of Celestial Bodies 24 (2), p. 89–98. doi:10.3103/S0884591308020049. Bibkodo:2008KPCB...24...89G. 

Vidu ankaŭ redakti