Mendelevio

kemia elemento kun simbolo Md kaj atomnumero 101

MendelevioUnilunio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Md (antaŭe Mv) aŭ Unu kaj la atomnumeron 101. Ĝi estas rara tero kaj elemento en la aktinoida serio. Mendelevio estas transurania radioaktivega metala elemento, kiun oni povas fari bombardante ejnŝtejnion per alfaradioj. Ĝi estis nomita omaĝe al la kemiisto, Dmitrij Mendelejev.

Tm

Md

FmmendelevioNo

Rn 5f13 7s2

258 Md
101
↓Perioda tabelo de elementoj↓
kemia elemento • sinteza elemento
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero mendelevio (mendelevium), Md, 101
CAS-numero 7440-11-1
Loko en perioda tabelo 3-a grupo, 7-a periodo, bloko f
Karakteriza grupo Aktinoidoj
abundeco en terkrusto 0 %
Nombro de naturaj izotopoj 0
Aspekto ne konata, supozeble argenta-metala solido
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 258 amu
Atomradiuso 165 pm
Kovalenta radiuso 165 pm
Elektrona konfiguracio Rn 5f13 7s2
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2; 8; 18; 32; 31; 8; 2
Oksidiĝa nombro +2, +3
Fizikaj ecoj
Materia stato solida (supozata)
Kristala strukturo ne konata
Denseco 10,3 (supozata) g/cm3
Magneta konduto paramagneta
Degelpunkto 827 °C (1100,15 K)
Molvolumeno 25,05 · 10−6 m3/mol
Diversaj
Elektronegativeco 1.3 (Pauling-skalo)
Joniga energio 635 kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
258Md sinteza 51,5 d α 7,558 254Es
256Md sinteza 77 min ε 0,406 256Fm
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Rimarkindaĵoj

redakti

Esploroj montras, ke mendelevio havas iom stabilan dupozitivan (II) oksidostaton, krom la pli tipa (en aktinoidoj) tripozitiva (III) stato. Md-256 estis uzita por esplori la kemiajn trajtojn de ĉi elemento en akva solvaĵo. Ne estas ceteraj uzoj por mendelevio, kaj apenaŭaj kiomoj da ĝi estis produktitaj iam.

Historio

redakti

Mendelevion unue sintezis la teamestro Stanley G. Thomson kaj Albert Ghiorso, Glenn T. Seaborg, Bernard Harvey kaj Greg Choppin je eka 1955. La teamo produktis Md-256 (duonvivo da 76 minutoj), kiam ili bombardis celon el ejnstejnio-253 per alfaradioj (heliumaj atomkernoj) en la 60-cola ciklotrono ĉe Radiolaborejo Berkeley en Kalifornio; Md-256 estis sintezita po unu atomo. La elemento 101 estis la naŭa transurania elemento laŭ sintezdato.

Izotopoj

redakti

15 radiizotopoj de mendelevio estas esploritaj. Plej stabilaj estas Md-258 kun duonvivo da 51,5 tagoj, Md-260 kun 31,8 tagoj kaj Md-257 kun 5,52 horoj. La ceteraj radiaktivaj izotopoj havas duonvivojn da malpli ol 97 minutoj, kaj la plimulto da malpli ol 5 minutoj. Tiu ĉi elemento havas 1 izomeron, 258m-Md (t½ 57 minutoj). La atommaso de la izotopoj de mendelevio rangas inter 245,091 unuoj de atommaso (Md-245) kaj 260,104 unuoj (Md-260).

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti