Berkelio
kemia elemento kun simbolo Bk kaj atomnumero 97
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri kemia elemento. Por urbo en Kalifornio rigardu la paĝon Berkelio (Kalifornio). |
Berkelio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Bk kaj la atomnumeron 97. Ĝi estas rara tero kaj elemento en la aktinoida serio. Berkelio estas posturania radioaktiva metala elemento kiun oni povas fari per bombardo de americio per alfaradioj. Berkelio ricevis sian nomon pro la kalifornia urbo Berkeley (Berkelio), kie en decembro 1949 ĝi estis unue trovita en la Universitato de Kalifornio.