Kuriumo

kemia elemento kun simbolo Cm kaj atomnumero 96

Kuriumo estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Cm kaj la atomnumeron 96. Ĝi estas rara tero kaj elemento en la aktinoida serio. Kuriumo estas arĝent-kolora posturania radioaktiva metala elemento kiun oni povas fari bombardante plutonion per alfaradioj. Ĝi estas nomata laŭ Marie kaj Pierre Curie. Sciencistoj kiuj ankaŭ implikiĝis kun Seaborg (1912-1999) en la eltrovo[1] de kuriumo estis - Albert Ghiorso (1915-2010), Ralph A. James (1920-1973).

Gd

Cm

AmkuriumoBk

Rn 5f7 6d1 7s2

247 Cm
96
↓Perioda tabelo de elementoj↓
kemia elemento • sinteza elemento
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero kuriumo (curium), Cm, 96
CAS-numero 7440-51-9
Loko en perioda tabelo 3-a grupo, 7-a periodo, bloko f
Karakteriza grupo Aktinoidoj
abundeco en terkrusto 0 %
Nombro de naturaj izotopoj 0
Aspekto argenta-metala solido
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 247 amu
Atomradiuso 174 pm
Kovalenta radiuso 169 pm
Elektrona konfiguracio Rn 5f7 6d1 7s2
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2; 8; 18; 32; 25; 9; 2
Oksidiĝa nombro +3, +4
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo heksagona
Denseco 13,51 g/cm3
Magneta konduto paramagneta
Degelpunkto 1345 °C (1618,15 K)
Bolpunkto 3110 °C (3383,15 K)
Molvolumeno 18,28 · 10−6 m3/mol
Specifa varmokapacito 120 J/(kg · K)
Termika konduktivo 10 W/(m · K)
Diversaj
Elektronegativeco 1.28 (Pauling-skalo)
Joniga energio 581 kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
243Cm sinteza 29,1 a α 6,069 239Pu
247Cm sinteza 1,56 · 107 a α 5,353 243Pu
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Ĝi estas radioaktiva, kemie aktiva, elektro-pozitiva substanco kiu havas specifajn magnetajn ecojn. Ĝia rezistiveco pliiĝas kune kun la kliniĝanta temperaturo. Kuriumo estis unue izolita en videblaj kvantoj tiel kiel hidroksido en 1947. Plejmulto el la kuriumaj kombinaĵoj estas senkoloraj aŭ iomete flavaj. Se kurio eniras la korpon ĝi akumuliĝas en la ostoj, kaj tial ĝi estas tre toksa ĉar ĝia radiado detruas la mekanismojn je produktado de ruĝĉeloj. Kurio estas radioaktiva rara tero metalo.

Referencoj

redakti