Iridio

kemia elemento kun simbolo Ir kaj atomnumero 77

Iridio estas kemia elemento en la perioda tabelo, kiu havas la simbolon Ir kaj la atomnumeron 77. Ĝi estas malmola arĝentblanka transirmetalo, parto de la platena familio. Ĝi estas la plej densa natura elemento tuj post osmio; estante la plej nerustebla elemento, ĝi estas uzata en alojoj.



Ir

iridio

Ir
77
kemia elemento
platena grupo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero iridio (iridium), Ir, 77
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 2.2 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Iridio estas pli rara ol oroplateno. En la naturo ĝi troviĝas forme kiel etaj grajnoj sur aŭ kompanie je plateno. Kune kun osmio ĝi formas du naturaĵajn mineralojn:

  • osmiiridio, kio konsistas el 50% iridio, la resto de osmio, plateno, rutenio kaj rodio;
  • iridiosmio, kio konsistas el 55-80% osmio kaj el 20-45% iridio.

Gravaj trovejoj estas en Sud-Afriko, en Uralo, Nord- kaj Sud-Ameriko, en Tasmanio, Borneo kaj Japanio.

Libera iridio same kiel aliaj elementoj de la platengrupo troviĝas en riversabloj. Krome, iridio defalas dum la fandado de nikelercoj.

Vidu ankaŭ redakti