Kopernicio

kemia elemento kun simbolo Cn kaj atomnumero 112

Kopernicio estas kemia elemento, kiu havas la simbolon Cn (antaŭ 2009 la simbolo estis Uub) kaj la atomnumeron 112. Ĝi estas ege radioaktiva sinteza elemento, kiu disfalas rapidege. Ĝi estas sinteza elemento, da kiu nur malmultaj atomoj estis kreitaj. Pro ĝia esteco en la grupo 12 oni supozas, ke ĝi estas likva metalo same kiel hidrargo.

Hg

Cn

RgkopernicioFl

Rn 5f14 6d10 7s2

285 Cn
112
↓Perioda tabelo de elementoj↓
kemia elemento • sinteza elemento
posttransira metalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero kopernicio (copernicium), Cn, 112
CAS-numero 54084-26-3
Loko en perioda tabelo 12-a grupo, 7-a periodo, bloko d
Karakteriza grupo Transiraj metaloj
abundeco en terkrusto 0 %
Nombro de naturaj izotopoj 0
Aspekto ne konata, supozeble metala arĝenta solido
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 285 amu
Atomradiuso 147 pm
Kovalenta radiuso 122 pm
Elektrona konfiguracio Rn 5f14 6d10 7s2
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2; 8; 18; 32; 32; 18; 2
Oksidiĝa nombro +2, +4
Fizikaj ecoj
Materia stato solida (supozata)
Kristala strukturo ne konata
Denseco 23,7 (supozata) g/cm3
Magneta konduto paramagneta (supozata)
Diversaj
Joniga energio 1150 (supozata) kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
285Cn sinteza 29 s α 9,15 281Rg
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Ĝi estis unue kreita en la jaro 1996 en Darmŝtato per kunfandiĝo de plumbo kaj zinko. La sintezo ne jam estas oficiale konfirmita.

Antaŭ 2009, la elementon oni nomis per la portempa IUPAC laŭsistema elementnomo Ununbio. Ĝi estis ankaŭ konata kiel eka-hidrargo. La nomo en la angla estas (oficiale ekde 2009, kaj tutoficiale ekde 2011) "Copernicium" (laŭ Nikolao Koperniko).