Osmio

kemia elemento kun simbolo Os kaj atomnumero 76

Osmio (el antikve-greke ὀσμή, osme, 'odoro') estas kemia elemento kun la simbolo Os kaj atomnumero 76. Ĝi estas malmola, fragila, bluetblanka transirmetalo en la platena grupo kiu troviĝas kiel spurelemento (vidu ankaŭ Abundeco de elementoj en la terkrusto) en alojoj, plejparte en platenaj ercoj. Osmio estas la plej densa nature okazanta elemento. Kiam eksperimente mezurite uzante Rentgenfotan kristalografion, ĝi havas densecon de 22.59 g/cm3. Fabrikistoj uzas ĝiajn alojojn kun plateno, iridio kaj aliaj metaloj de la platena grupo por fari pintkovradon de fontoplumo, elektrajn kontaktojn, kaj en aliaj aplikoj kiuj postulas ekstreman fortikecon kaj malmolecon.



Os

osmio

Os
76
kemia elemento
platena grupo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero osmio (osmium), Os, 76
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 2.2 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Pulvoro de osmio estas facile obtenebla, sed pro oksigeno de aero, ĝi transformiĝas en vaporiĝeman kaj odoreman tetroksidon OsO4, kiu estas toksa.

Karakterizaĵoj redakti

Osmio havas blu-grizan nuancon kaj estas la plej densa stabila elemento; ĝi estas proksimume duoble pli densa ol plumbo kaj mallarĝe pli densa ol iridio.[1] Kalkuloj de denseco el la datenoj de difrakto de X-radioj povas produkti la plej fidindajn datenojn por tiuj elementoj, donante valoron de 22.587 ± 0.009 g/cm3 por osmio, iomete pli densa ol la 22.562 ± 0.009 g/cm3 de iridio; ambaŭ metaloj estas preskaŭ 23 fojojn pli densaj kiel akvo, kaj 1 16 fojojn pli densaj kiel oro.[2]

Referencoj redakti

  1. Arblaser, J. W. (1989). “Densities of osmium and iridium: recalculations based upon a review of the latest crystallographic data”, Platinum Metals Review 33 (1), p. 14–16. 
  2. Arblaster, J. W. (1995). “Osmium, the Densest Metal Known”, Platinum Metals Review 39 (4), p. 164. 



Vidu ankaŭ redakti