Livermorio

kemia elemento kun simbolo Lv kaj atomnumero 116

Livermorio (latine Livermorium) estas ĥemia elemento en la perioda tabelo. Ĝi havas la simbolon Lv kaj la atomnumeron 116.



Lv

livermorio

Lv
116
kemia elemento • sinteza elemento
grupo 16
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero livermorio (livermorium), Lv, 116
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Ĝi ricevis sian nunan nomon la 1-an de decembro 2011, kiam la Internacia Unio pri Pura kaj Aplika Ĥemio (IUPAĤ) nomumis ĝin omaĝe al Livermore, la kalifornia urbo kie situas la fizikesplorejo Lawrence Livermore National Laboratory.

Historio redakti

En 1999 esplorantoj ĉe Lawrence Berkeley Nacia Laboratorio anoncis la eltrovon de elementoj 116 kaj 118 (vidu ununoktio), en papero eldonis en Fizika Revizio Leteroj. La sekvontan jaron, ili publikigis korekton post kiam aliaj esplorantoj ne sukcesis reakiri la rezultojn. En Junio 2002 la direktoro de la esplorejo anoncis ke la originala aserto de la eltrovo de ĉi tiuj du elementoj estis sur bazo de malveraj asertoj de la ĉefa kunlaborinto, Viktorio Ninov.

En Januaro 2001 la Komuna Instituto por Atoma Esploro, Dubna, eldonis rezultojn tio, ke priparolita la kadukiĝon de la izotopo Lv, kiu estis produktita en la reago de Cm kun Ca. Ĝi havas duonvivon de proksimume 0,6 milisekundoj (0,0006 sekundoj) kaj kadukis al flerovio. La 11-an de majo 2001 la instituto raportis sintezanta dua atomo, kaj ke la kvalitoj konfirmis regionon de "plibonigita" stabileco. Konfirmo de ĉi tiuj rezultoj plu atendatas.