Darmŝtatio

kemia elemento kun simbolo Ds kaj atomnumero 110

Darmŝtatio (antaŭe ununilio) estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Ds kaj la atomnumeron 110. Ĝi estas ege radioaktiva sinteza elemento, kiu disfalas rapidege. Ĝi estas sinteza elemento, de kiu nur malmulte da atomoj estis faritaj. Ĉar ĝia esteco en grupo 10, oni pensas, ke ĝi estas solida metalo.

Pt

Ds

MtdarmŝtatioRg

Rn 5f14 6d8 7s2

281 Ds
110
↓Perioda tabelo de elementoj↓
kemia elemento • sinteza elemento
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero darmŝtatio (darmstadtium), Ds, 110
CAS-numero 54083-77-1
Loko en perioda tabelo 10-a grupo, 7-a periodo, bloko d
Karakteriza grupo Transiraj metaloj
abundeco en terkrusto 0 %
Nombro de naturaj izotopoj 0
Aspekto ne konata, supozeble metala arĝenta solido
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 281 amu
Atomradiuso 132 pm
Kovalenta radiuso 128 pm
Elektrona konfiguracio Rn 5f14 6d8 7s2
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2; 8; 18; 32; 32; 16; 2
Oksidiĝa nombro +6
Fizikaj ecoj
Materia stato solida (supozata)
Kristala strukturo ne konata
Denseco 34,8 (supozata) g/cm3
Magneta konduto paramagneta (supozata)
Diversaj
Joniga energio 960 (supozata) kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
281Ds sinteza 11,1 s α 9,47 277Mt
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Ĝi estis nomita laŭ la germana urbo Darmŝtato, kie ĝi estis unue farita en la jaro 1994 per kunfandiĝo de plumbo kaj nikelo.