Bismuto

kemia elemento kun simbolo Bi kaj atomnumero 83

Bismuto estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Bi kaj la atomnumeron 83. Ĉi tiu peza, frakasiĝema, rozkolora-blanka posttransira metalo similas al arseno kaj antimono. Bismuto havas la plej malaltan temperatur-konduktecon de ĉiuj elementoj krom hidrargo.



Bi

bismuto

Bi
83
kemia elementovaro
posttransira metalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero bismuto (bisemutum), Bi, 83
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 2.02 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Izotopoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Izotopoj de bismuto.

Kiam bismuto estis tradicie estimata kiel la ero kun la plej peza stabila izotopo, bismuto-209, ĝi longe estas suspektita esti malstabila pro teoriaj konsideroj. Ĉi tio estis fine demonstraciita en 2003 kiam esploristoj de la Institut d'Astrophysique Spatiale en Orsay, Francio, mezuris la alfa eligan duoniĝtempon de 209Bi esti 1,9 x 1019 jaroj, kio estas je pli ol 109 fojoj pli longa tempo ol la aktuala pritaksita aĝo de la universo. Pro ĝia eksterordinare longa duoniĝtempo, por preskaŭ ĉiuj aplikoj bismuto povas esti traktata kvazaŭ ĝi estus stabila kaj ne-radioaktiva. La radioaktiveco estas de akademia intereso, tamen, ĉar bismuto estas unu el kelkaj izotopoj kies radioaktiveco estis suspektita kaj ja teorie antaŭdirita, antaŭ ol detektita en laboratorio.



Vidu ankaŭ redakti