Likvo

preskaŭ nekunpremebla fluido

Likvo (ankaŭ uzeblas vortoj likvaĵo kaj fluidaĵo) estas fluido kies volumeno estas fiksata per konstanta premo kaj temperaturo, kaj kies formo norme estas konforma al la ujo, kiun ĝi plenigas. Likvoj faras premon sur la flankoj de la ujo kaj sur io en la likvo. La likva fazo estas fazo de materio. Likvo je sia bolpunkto ŝanĝiĝas al gaso. Ĝi ŝanĝiĝos al solido je sia frostopunkto.

Formado de sferoida guto super la surfaco de la likva akvo: la sfereca formo minimumigas la surfacon, kiu estas la natura rezulto de la surfaca tensio de la likvoj.

Likvo estas stato de agregado de materio en formo de fluidaĵo tre nekunpremebla, kio signifas, ke ties volumeno estas preskaŭ konstanta en granda premogamo.[1]​ Estas la nura stato kun difinita volumeno, sed ne kun fiksa formo. Likvo estas formata per malgrandaj vibrantaj partikloj de la materio, kiel la atomoj kaj la molekuloj, unuigitaj per intermolekulaj ligiloj.[2]​ La akvo estas la plej komuna likvo sur la Tero, kaj ankaŭ la plej abunda.[3] Kiel okazas ĉe gaso, likvo estas kapabla flui kaj ekpreni la formon de ujo. Diference de gaso, likvo ne disiĝas por pleni la tutan spacon de ujo, sed ja retenas konstantan densecon. Rimarkinda karaktero de la likva stato líquido estas la surfaca tensio,[4] kio okazigas malsekigantajn fenomenojn.

Priskribo de likvoj

redakti
 
Hungara monero kiu kuŝas sur la surfaco pro la surfaca tensio.

La likva stato estas stato de agregado de la materio intermeza inter la stato de solidoj kaj la stato de gasoj. La molekuloj de la likvoj ne estas tiom proksimaj kiom tiuj de la solidoj, sed ili estas malpli separataj ol tiuj de la gasoj. La molekuloj en la likva stato okupas lokojn hazarde kiuj varias laŭlonge de la tempo. La distancoj intermolekulaj estas konstantaj ene de mallarĝa gamo. En kelkaj likvoj, la molekuloj havas orientigon preferatan, kio faras, ke la likvo montras proprecojn neizotropajn (nome proprecoj, kiel la refrakta indico, kiu varias depende de la direkto ene de la materialo).

La likvoj montras surfacan tension kaj kapilarecon, ĝenerale dilatiĝas kiam oni plialtigas ties temperaturon kaj perdas volumenon kiam ili malvarmiĝas, kvankam submetitaj al kunpremado ties volumeno estas tre malmulte variebla diference disde tio kio okazas ĉe aliaj fluidaĵoj kiel la gasoj. La objektoj enmetitaj en iu likvo estas submetitaj al fenomeno konata kiel floseblo.

Proprecoj

redakti

Se likvo restas en unuforma gravito, la premo   je iu ajn punkto estas:

 

kie   estas la denso de la likvo (supoze konstanta) kaj   estas la profundo de la punkto sub la supraĵo. Temas pri la hidrostatika premo. En senmova likvo submetita al la gravito, en ajna punkto de ties interno ekzistas premo samvalora al ĉiuj flankoj, tiel kiel estas establita en la principo de Pascal. En dummova likvo la premo ne necese estas izotropa, ĉar la hidrostatika premo aldoniĝas al la hidrodinamika premo kiu dependas de la rapideco de la fluidaĵo en ĉiu punkto.

En sengravita medio (en kosmoesploroj) likvo formas globon, nome guton, pro sia surfaca tensio, se ne ekzistas alia kontraŭa ekstera forto. Por ekzemplo, guto da akvo en libera falo prenas sferan formon.[5]​ Tiu fenomeno estas uzata ankaŭ surtere, ekzemple por produkti plumban grajnaĵon per faligo de fandita plumbo.

Sub influo de gravito aŭ alia premo, likvo prenas la formon de sia ujo:

Eroj de likvaĵo nomiĝas gutoj.

Ŝanĝoj de stato

redakti
 
Diagramo de tipa ŝanĝo de fazo: la punkto-linio montras la nenormalan konduton de la akvo. La verdaj linioj montras kiel la frostopunkto povas varii per la premo, kaj la blua linio montras kiel la bolpunkto povas varii per la premo. La ruĝa linio montras la limo de kondiĉoj de premo kaj de temperaturo en kiuj povas okazi la sublimado aŭ la ŝanĝo al solido.

En taŭgaj kondiĉoj de temperaturo kaj premo, la majoritato de la substancoj povas ekzisti en likva stato. Kiam iu likvo surpasas sian bolpunkton, ĝi ŝanĝas sian staton al gasa, kaj kiam ĝi atingas sian frostopunkton, ĝi ŝanĝas al solido. Kvankam je atmosfera premo, tamen, kelkaj solidoj sublimiĝas kiam ili plivarmiĝas; tio estas, ili pasas rekte de la solida stato al la gasa stato (vidu vaporadon). La denseco de la likvoj kutime estas iom pli malgranda ol la denseco de la sama substanco en solida stato. Kelkaj substancoj, kiel akvo ekzemple, estas pli densaj en likva stato.

Pere de la frakcia (parta) distilado, la likvoj povas esti separataj inter si kiam ili vaporiĝas ĉiu siaflanke kiam ili atingas siajn respektivajn bolpunktojn. La kohero inter la molekuloj de likvo ne estas sufiĉe forta pro kio la surfacaj molekuloj povas vaporiĝi.

Viskozeco

redakti
 
En la animacio, la malsupra fluidaĵo estas pli viskoza ol la supra likvo.

La likvoj karakteriziĝas ĉar iliaj internaj fortoj ne dependas de la totala deformiĝo, kvankam kutime certe ili ja dependas de la deformiga rapideco, tio estas kio diferencigas la deformeblajn solidojn disde la likvoj. La realaj fluidaĵoj estas karakterizataj pro tio ke ili posedas reziston kontraŭ la flueblo nomata viskozeco (kiu ekzistas ankaŭ en la viskozelastaj solidoj). Tio signifas, ke en la praktiko por pluteni la rapidecon en likvo estas necesa apliki forton aŭ premon, kaj se tiu forto haltas, la movado de la fluaĵo finfine same haltas post ioma tempo kunfina.

La viskozeco de likvo pliiĝas se pliiĝas ties molmaso kaj malpliiĝas se pliiĝas la temperaturo. La viskozeco estas rilata ankaŭ kun la komplekseco de la molekuloj kiuj konstituas la likvon: ĝi estas malalta en la inertaj likvigitaj gasoj kaj alta en la pezaj oleoj. Ĝi estas propreco karaktera de ĉiu fluidaĵo (ĉu likvo ĉu gaso).

La viskozeco estas mezuro de la rezistado kontraŭ la translokigo de fluidaĵo kiam ekzistas diferenco de premo. Kiam likvo aŭ gaso fluas, oni supozas la ekziston de stacia tavolo, de likvo aŭ gaso, algluita sur la surfaco de la materialo tra kiu okazas la fluo. La dua tavolo tuŝetas kun tiu algluita surface kaj tiu dua kun tria kaj tiel plu. Tiu tuŝeto inter sinsekvaj tavolo estas la okazigilo de la opozicio al fluo, tio estas, la okazigilo de la viskozeco.

La viskozeco estas mezurita en "poise", estante unu "poise" la viskozeco de likvo en kiu por superŝuti tavolo de unu kvadrata centimetro de areo je la rapideco de 1 cm/s rilate al alia senmova situa je 1 cm de distanco estus necesa la forto de unu dino.

La viskozeco kutime malpliiĝas en likvoj se pliiĝas la temperaturo, kvankam kelkaj malmultaj likvos montras pliiĝon de viskozeco kiam oni varmigas ilin. Ĉe gasoj la viskozeco pliiĝas se pliiĝas la temperaturo.

La viskozeco de likvo estas determinata pere de aparato nomita viskozecmetro inter kies diversaj tipoj la plej uzita estas tiu de Ostwald.[6] Tiu estas uzata por determini la relativan viskozecon, tio estas, ke sciante la viskozecon de modela likvo, ĝenerale akvo, estas sciita la viskozeco de la kalkulota likvo pere de la jena ekvacio:

 

Fluideco

redakti

La fluideco estas karaktero de la likvoj aŭ gasoj kiuj havigas la kapablon povi pasi tra ajna minimuma truo, se tiu estas je la sama nivelo de la ujo en kiu estas la likvo diference de la cetera stato de agregado konata kiel solido.

La fluideco okazas ĉar fluidaĵo povas akiri deformigon arbitre granda sen neceso plenumi mekanikan tension. La mekanika tensio aŭ premo en la interno de la fluidaĵo dependas esence de la rapideco de la deformigo, kaj ne de la deformigo mem diference de la solidoj, kiuj havas "memoron" de formo kaj suferas tensiojn ju pli grandaj des pli malproksime oni estas de la origina formo, tio estas, en solido la tensio estas rilata unuarange kun la grado de deformigo.

Vaporpremo

redakti

Premo de vaporo en ekvilibro kun si likva formo, nome la nomita vaporpremo, dependas nur de la temperaturo; ties valoro je difinita temperaturo estas propreco karaktera de ĉiuj likvoj.

Karakteraj estas ankaŭ la bolpunkto, la solidiga punkto kaj la vaporiga varmo (esence, la varmo necesa por transformi en vaporon difinitan kvanton de likvo).

En kelkaj kondiĉoj, unu likvo povas esti varmigita super sia bolpunkto; la likvoj en tiu stato estas nomitaj supervarmigitaj. Krome eblas malvarmigi likvon sub ties frostopunkto kaj tiam ĝi estas nomita supermalvarmigita.

Aliaj proprecoj

redakti

La likvoj ne havas fiksan formon, sed ja havas volumenon. Ili havas varieblon de formo kaj tre apartajn trajtojn kiuj estas jenaj:

  1. Kohero aŭ intermolekula forto: nome forto de altiro inter egalaj molekuloj.
  2. Adhero: nome forto de altiro inter molekuloj de solida stato kaj kun atmosfera viskozeco.
  3. Surfaca tensio: nome forto kiu montriĝas sur la surfaco de likvo, pere de kiu la ekstera tavolo de la likvo tendencas enhavi la volumenon de tiu ene de minimuma surfaco.
  4. Kapilareco: nome facileco kiun havas la likvojn por supreniri laŭ tuboj de malgrandegaj diametroj (nome kapilaroj) kie la forto de kohero estas superata per la forto de adhero.
 
Lafolampo enhavas du likvojn nemikseblajn (nome fandita vakso kaj akva solvaĵo) kiuj havigas movon pro la konvekto. Krom la supra surfaco, formiĝas ankaŭ surfacoj inter la likvoj, kio postulas tensian interrompilon por rekombini la gutojn de vakso en la malsupra parto.

La likvoj havas varion de uzoj, kiel trinkaĵoj, lubrikaĵoj, solvantoj kaj malvarmigiloj. En la hidraŭlikaj sistemoj, likvojn oni uzas por transmisii povumon.

En tribologio, la likvojn oni studas pro siaj proprecoj kiel lubrikaĵoj. La lubrikaĵoj kiel oleo estas elektitaj pro siaj trajtoj de viskozeco kaj flueco kiuj estas taŭgaj en la tuta rangaro de temperaturo de funkciado de la komponanto. La oleojn oni uzas ofte en motoroj, skatoloj de dentradoj, metalurgio kaj hidraŭlikaj sistemoj pro ties bonaj proprecoj de lubrikado.[7]

Multajn likvojn oni uzas kiel solvantoj por dissolvi aliajn likvojn aŭ solidojn. Tiaj solvaĵoj troveblas en ampleksa vario de aplikaĵoj, kiel farboj, sigeliloj kaj gluoj. La nafton kaj la acetonon oni uzas ofte en industrio por purigi oleon, grason kaj peĉon disde pecoj kaj maŝinaro. La korpaj fluaĵoj mem estas solvaĵoj kun bazo de akvo.

La surfaktantoj troviĝas kutime en sapoj kaj lavpulvoroj. La solvantojn kiel alkoholo oni uzas ofte kiel kontraŭmikrobiloj. Ili troviĝas en kosmetikaĵoj, inkoj kaj laseroj de likva tinkturo. Oni uzas ilin en la nutrindustrio, en procezoj kiel elprenado de vegetala oleo.[8]

La likvoj tendence havas pli bonan termikan konduktivon ol gasoj, kaj la flukapablo faras, ke likvo estas taŭga por elimini la troan varmon el la mekanikaj komponantoj. La varmon oni povas elimini kanaligante la likvon tra varmointerŝanĝilo, kiel ekzemple radiatoro, aŭ ankaŭ oni povas elimini varmon pere de likvo dum la vaporigo. La malvarmigilojn de akvoglikolo oni uzas por eviti ke la motoroj trovarmiĝu.[9] La malvarmigiloj uzataj en la nukleaj reaktoroj enhavas akvon aŭ likvajn metalojn, kiel natriaj aŭ bismutaj saloj.[10] Oni uzas likvajn pelaĵojn por malvarmigi la pelĉambrojn de raketoj.[11] En mekanikigo, oni uzas akvon kaj oleojn por elimini la generitajn troan varmon, kiu povas rapide ruinigi kaj la laboritan pecon kaj la laborilojn. Dum la transpirado, la ŝvito eliminas la varmon disde la homa korpo per vaporado. En la industrio de la hejtado, aerumado kaj klimatizado, oni uzas likvojn kiel akvo por transigi varmon de area al areo.[12]

Similcele, oni uzas likvojn ofte en kuirado pro iliaj plej bonaj proprecoj de transigo de varmo. Krom ties plej bona konduktiveco, ĉar la pli varmaj fluaĵoj ekspansias kaj supreniras dum la pli malvarmaj areoj kuntiriĝas kaj malsupreniras, la likvoj kun malalta kinetika viskozeco tendencas transigi varmon per konvekto je temperaturo sufiĉe konstanta, kio faras, ke likvoj estas taŭgaj por procezoj kiel brogado, bolado kaj fritado. Oni povas atingi eĉ pli altajn indicojn de transigo de varmo kiam oni kondensas gason en likvon. En la bolpunkto de la likvo, la tutan varmenergion oni uzas por okazigi la statoŝanĝon de la likva stato ĝis la stato de gaso, sen sekva pliigo de temperaturo, kaj ĝi stokiĝas kiel kemia potenciala energio. Kiam la gaso ree kondensiĝas en likvon, tiu troa varmenergio liberiĝas je konstanta temperaturo. Tiun fenomenon oni uzas en procezoj kiel vaporigado. Ĉar la likvoj ofte havas diferencajn bolpunktojn, la miksaĵojn kaj solvaĵojn de likvoj aŭ gasoj oni povas tipe apartigi pere de destilado, uzante varmon, malvarmon, vakuon, premon aŭ aliajn rimedojn. La destiladon oni povas trovi ĉie, el la produktado de alkoholaj trinkaĵoj, ĝis la naftorafinejoj, ĝis la kriogrenika destilado de gasoj kiel argono, oksigeno, nitrogeno, neono kaj ksenono per likvigo (malvarmigo sub ties unuopaj bolpunktoj).[13]

La likvo estas la ĉefa komponanto de la hidraŭlikaj sistemoj, kiu profitas la leĝon de Pascal por havigi povumon de fluado. Aparatojn kiel hidraŭlikaj pumpiloj kaj akvoradoj oni uzis por transformi la movadon de la likvoj en mekanika laboro ekde la tre frua antikveco. Oni perfortis oleojn pere de hidraŭlikaj pumpiloj, kiuj transmisias tiun forton al la hidraŭlikaj cilindroj. La hidraŭliko troveblas en multaj aplikaĵoj, kiel ekzemple ĉe bremsiloj kaj transmisiiloj de aŭtoj, pezaj ekipaĵoj kaj sistemoj de kontrolo de aviadiloj. Oni uzas diversajn hidraŭlikajn premilojn amplekse en riparado kaj fabrikado, por altigado, premado, subtenado kaj formado.[14]

Foje oni uzas likvojn en mezuraparatoj. Ekzemple termometro ofte uzas la temperaturan ekspansion de likvoj, kiel hidrargo, kombine kun ties kapablo flui por indiki la temperaturon. Manometro uzas la pezon de likvo por indiki la premon de la aero.[15]

Mikroskopa priskribo

redakti

La molekuloj kiuj komponas la likvojn estas neordigitaj kaj ege interagadas, kio faras, ke la likvoj estas malfacilaj priskribeblaj rigore je molekula nivelo. Tio kontrastas kun la aliaj du komunaj fazoj de materio, nome gasoj kaj solidoj. Kvankam ankaŭ la gasoj estas neordigitaj, ili estas sufiĉe disigitaj kaj tial oni preteratentas la interagadojn de multaj korpoj kaj, male, la molekulajn interagadojn oni povas modeligi kiel okazaĵoj de binara kolizio bone difinitaj. Male, kvankam la solidoj estas densaj kaj ege interagadas, ties regula strukturo je molekula nivelo (por ekzemplo, ĉe kristala reto aŭ retoj de Bravais) ebligas gravajn teoriajn simpligojn. Tial, la mikroskopa teorio de la likvoj estas malpli disvolvigita ol tiu de la gasoj kaj de la solidoj.[16]

Faktoro de stata strukturo

redakti
 
Strukturo de klasika unuatoma likvo. La atomoj havas multajn tre proksime kontakteblajn najbarojn, sed ne estas grandskala ordo.

En likvo, la atomoj nek formas kristalan reton nek montras alian grandskalan formon de ordo. Tio evidenriĝas per la manko de pintoj de Bragg en la difrakto de ikso-radioj kaj en neŭtronoj. En normalaj kondiĉoj, la modelo de difrakto havas cirklan simetrion, kiu esprimas la izotropecon de la likvo. En radia direkto, la intenseco de difrakto oscilas milde. Tion ĝenerale oni priskribas pere de la faktoro de stata strukturo S (q), kun la nombro de ondo q = (4π / λ) sen θ donita de la ondolongo λ (ĉu fotono ĉu neŭtrono) kaj de la angulo de Bragg θ. La oscilaĵoj de S (q) esprimas proksimuman ordon de la likvo, tio estas, la interrilatoj inter atomo kaj kelkaj tavoloj de plej proksimaj najbaroj.

Pli intuicia priskribo de tiuj interrilatoj devenas el la funkcio de radia distribuado g (r), kiu estas esence la transformita rilato de Fourier de S (q). Ĝi reprezentas spacan averaĝon de tempa momento de interrilatoj de paroj en la likvo.

 
Funkcio de radia distribuado de la fluaĵa modelo de Lennard-Jones.

Disigo de sono kaj struktura malstreĉiĝo

redakti

La esprimo por la sonrapideco   enhavas la preman modulon K. Se K estas sendependa disde la frekvenco, tiam la likvo kondutas kiel lineara medio, tiel ke la sono disvastiĝas sen disipado kaj sen manierkongruiĝo. En la realo, ajna likvo montras iun disiĝon: je kreskiĝanta frekvenco, K kruciĝas el limo simila al tiu de likvo de malalta frekvenco   ĝis la solida limo de alta frekvenco  . En normalaj likvoj, la plej granda parto de tiu kruciĝo okazas en frekvencoj inter GHz kaj THz, foje nomita "hipersono".

Je frekvencoj sub-GHz, normala likvo ne povas elteni krucondojn: la limo de nula frekvenco de la krucmodulo estas  . Tion foje oni konsideras la difina propreco de likvo.[17][18] Sed, same kiel la volumena modulo K , la krucmodulo G dependas de la frekvenco, kaj je frekvencoj de hipersoneco ĝi montras kruciĝon similan el la likva limo   ĝis solida limo, diferenca disde nulo  .

Laŭ la rilato de Kramers-Kronig, la disiĝo en la sonrapideco (donita de la reala parto de KG ) estas akompanata de maksimumo en la mildigo de la sono (disipado donita de la imagita parto de KG ). Laŭ la teorio de la lineara reago, la Furiera transformo de K aŭ G priskribas kiel la sistemo revenas al la ekvilibro post ekstara perturbo; tial, la pason de disiĝo en la regiono GHz..THz oni nomas ankaŭ "struktura malstreĉiĝo". Laŭ la teoremo de fluktu-disipado, la malstreĉiĝo al la ekvilibro estas tre rilata kun la fluktuoj en la ekvilibro. La fluktuojn de denseco asociaj kun la sonondoj oni povas observi eksperimente pere de la disigo de Brillouin.

En la troa malvarmigo de likvo al la vitra transiro, la kruciĝo de reago simila al likvo al solida reago moviĝas de GHz ĝis MHz, kHz, Hz, ...; simile, la karaktera tempo de struktura malstreĉiĝo pliiĝas de ns ĝis μs, ms, s, ... Tiu estas la mikroskopa klarigo de la viskozelasta konduto de la likvoj kiuj produktas vitron.

Efikoj de la asocio

redakti
 
Akvo ŝanĝiĝanta de solida stato al likva stato.

La mekanismoj de atom-molekula difuzo (aŭ movo de partikloj) en solidoj estas tre rilataj kun la mekanismoj de viskoza fluado kaj solidigo en likvaj materialoj. La priskribojn de la viskozeco laŭ terminoj de molekula "libera spaco" ene de la likvo[19] oni modifis laŭnecese por atenti la likvojn kies molekuloj estas "asociaj" en la likva stato je ordinaraj temperaturoj. Kiam kelkaj molekuloj kombiniĝas por formi asocian molekulon, ili enfermas ene de sistemo duonrigida ian kvanton de spaco kiu antaŭe estis disponebla kiel libera spaco por moveblaj molekuloj. Tial, pliiĝas la viskozeco je la malvarmiĝo pro la tendenco de la plimulto de la substancoj asociiĝi je malvarmiĝo.[20]

Oni povas uzi similajn argumentojn por priskribi la efikojn de la premo sur la viskozeco, en kiu oni povas supozi, ke la viskozeco estas ĉefe funkcio de la volumeno por likvoj kun finebla prema modulo. Tial, oni esperas pliiĝon de la viskozeco je la pliiĝo de la premo. Krome, se la volumeno ekspansias pro la varmo sed malpliiĝas denove pro la premo, la viskozeco restas egala.

La loka tendenco al la orientigo de molekuloj en malgrandaj grupoj havigas al la likvo (kiel jam oni menciis) ioman gradon de asociemo. Tiu asociemo rezultas en konsiderinda "interna premo" ene de likvo, kiu rilatas preskaŭ totale al tiuj molekuloj kiuj, pro siaj malaltaj temporapidecoj (laŭ la distribudo de Maxwell) kuniĝis al aliaj molekuloj. La interna premo inter kelkaj el tiuj molekuloj eble korespondus al tiu de grupo de molekuloj en solida formo.

Plej ofta likvo: akvo

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Akvo.

Akvo estas en formo likva inter temperaturoj de 0 °C ĝis 100 °C sub norma premo, kaj estas grava en biologia funkciado de vivo. Tri kvaronoj de la surfaco de la tero estas kovritaj per granda kvanto da akvo, la oceanoj. Movado de akvo de la oceanoj ĝis la aero kaj reen grandparte kreas veteron. Krome gravas lagoj, riveroj, marĉoj, kanaloj ktp. Akvo estas la ĉefa trinkaĵo de ĉiuj animaloj, kiuj havas ĝin ĉu rekte ĉu tra aliaj manĝaĵoj, kiaj fruktoj, vegetaloj ktp.

 
Fluanta akvo, trinkakvo.

Simpla sed grava kaj unika eco de akvo estas, ke ĝia solida formo flosas sur la likva. La solida fazo estas malpli densa ol likva akvo, pro la geometrio de la fortaj hidrogenaj ligoj kiuj estas formataj nur je malaltaj temperaturoj. Pro tio profunda akvo restas likva, pli varma ol la glacia surfaco, kaj akvaj organismoj (la unuaj vivantaj organismoj sur Tero) povas travivi glaciajn kondiĉojn.

Akvo estas la plej necesa substanco por ĉiu vivanto, ĉar ĝi havas multajn maloftajn ecojn kiuj estas gravegaj por vivo. Ĝi estas bona solvilo, kaj havas fortan surfacan tension. Freŝa akvo estas la plej densa ĉe 4 °C; ĝi maldensiĝas, kiam ĝi frostiĝas aŭ varmiĝas. Kiel stabila molekulo en nia atmosfero, ĝi grave rolas kiel absorbilo de transruĝa radiado. Ĉar akvo havas alian specifan varmon kiu stabiligas klimaton tutmonde.

Akvo estas tre bona solvilo, kaj dissolvas multajn specojn de substancoj, kiel variajn salojn kaj sukerojn, kaj faciligas sian kemian interagon, kiu helpas kompleksajn matabolismojn. Tamen, iuj substancoj ne bone miksiĝas kun akvo, inkluzive oleojn kaj hidrofobajn substancojn. Ĉelaj membranoj uzas ĉi tiun econ por zorge kontroli interagojn inter siaj enhavaĵoj kaj eksteraj kemiaĵoj. Ĉi tiu estas faciligata iomete de la surfaca tensio de akvo. Akvaj gutoj estas stabilaj pro la forta surfaca tensio de akvo. Oni povas vidi ĉi tion kiam iometo da akvo estas metata sur malsolveblan surfacon kiel vitron. La akvo kuniĝas en gutojn. Ĉi tiu eco estas necesa por planta transpirado.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Márquez, Eduardo J. Martínez (16a de junio 2009). Química 1: primer semestre. Cengage Learning Editores. ISBN 6074811016. Konsultita la 4an de novembro 2020.
  2. Atkins, Peter; Jones, Loretta (2006). Principios de química: los caminos del descubrimiento. Ed. Médica Panamericana. ISBN 9789500600804. Konsultita la 4an de novembro 2020.
  3. Gillespie, Ronald J. (Aŭgusto 1988). Química. Reverte. ISBN 9788429171884. Konsultita la 4an de novembro 2020.
  4. Aguirre, Gabriela Pérez (2007). Química 1. Un Enfoque Constructivista. Pearson Educación. ISBN 9789702607427. Konsultita la 4an de novembro 2020.
  5. Física general. Santiago Burbano de Ercilla, Carlos Gracía Muñoz. (books.google.es). P. 295. Alirita la 5an de novembro 2020.
  6. Sánchez, Eva Casado (2012-07). OPERACIONES BÁSICAS LABORATORIO GM 12 CF. Editorial Paraninfo. ISBN 9788497328852. Konsultita la 5an de novembro 2020.
  7. Theo Mang, Wilfried Dressel ’’Lubricants and lubrication’’, Wiley-VCH 2007 ISBN 3-527-31497-0
  8. George Wypych ’’Handbook of solvents’’ William Andrew Publishing 2001, pp. 847–881 (ISBN 1-895198-24-0)
  9. Jack Erjavec ’’Automotive technology: a systems approach’’ Delmar Learning 2000, p. 309 (ISBN 1-4018-4831-1)
  10. Gerald Wendt ’’The prospects of nuclear power and technology’’ D. Van Nostrand Company 1957, p. 266
  11. ’’Modern engineering for design of liquid-propellant rocket engines’’ de Dieter K. Huzel, David H. Huang – American Institute of Aeronautics and Astronautics 1992, p. 99 (ISBN 1-56347-013-6)
  12. Thomas E Mull ’’HVAC principles and applications manual’’, McGraw-Hill 1997 (ISBN 0-07-044451-X)
  13. Unit Operations in Food Processing de R. L. Earle -- Pergamon Press 1983, paĝoj 56--62, 138-141
  14. R. Keith Mobley Fluid power dynamics Butterworth-Heinemann 2000 p. vii (ISBN 0-7506-7174-2)
  15. Bela G. Liptak ’’Instrument engineers’ handbook: process control’’ CRC Press 1999, p. 807 (ISBN 0-8493-1081-4)
  16. Fisher, I.Z. (1964), Statistical Theory of Liquids, The University of Chicago Press, pp. 1–11 
  17. (1940) “On the stability of crystal lattices”, Mathematical Proceedings 36 (2), p. 160–172. doi:10.1017/S0305004100017138. Bibkodo:1940PCPS...36..160B. 
  18. (1939) “Thermodynamics of Crystals and Melting”, Journal of Chemical Physics 7 (8), p. 591–604. doi:10.1063/1.1750497. Bibkodo:1939JChPh...7..591B. 
  19. D.B. Macleod (1923). “On a relation between the viscosity of a liquid and its coefficient of expansion”, Trans. Faraday Soc. 19, p. 6. doi:10.1039/tf9231900006. 
  20. G.W. Stewart (1930). “The Cybotactic (Molecular Group) Condition in Liquids; the Association of Molecules”, Phys. Rev. 35 (7), p. 726. doi:10.1103/PhysRev.35.726. Bibkodo:1930PhRv...35..726S. 

Bibliografio

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Líquido en la hispana Vikipedio.