Fluaĵo

substanco, kies formo estas facile ŝanĝebla, inkluzive de likvoj kaj gasoj
(Alidirektita el Fluido)

Fluaĵo estas flueca substanco, kies eroj estas malkune kaj tial ĝia disformiĝo eblas. Laŭ la stato de materio, fluaĵojn eblas karakterizi kiel likvaĵojn, gasojn kaj plasmojn. Do fluaĵo estas ĉiu substanco ne-solida.

Ekzemplo de gasa fluaĵo estas la aero; ekzemplo de likva fluaĵo estas akvo.

Lingva noto redakti

PIV uzas la esprimon "fluido" anstataŭ "fluaĵo" por tio, kion priskribas ĉi tiu artikolo. Tamen laŭ la Fundamento de Esperanto, en la lingvouzo de Zamenhof kaj ankoraŭ en la arĥaisma lingvouzo de kelkaj nuntempaj Esperantistoj, "fluida" estas tio, kio estas "likva". Pro tio estas konfuze kaj evitinde uzi la vorton "fluido" por "fluaĵo", precipe ĉar bone eblas esprimi tiun koncepton per la kunmetaĵo "flu/aĵ/o". En certaj vortaroj, "fluaĵa" kvalifikas unu el la 3 statoj de la materio inter la solida kaj la gasa substanco, do ne inkludas gasan substancon, dum "fluida" karakterizas fluecan kaj gasan substancon.

Vidu ankaŭ redakti