Pierre Curie
franca fizikisto
Pierre CURIE (naskiĝis la 15-an de majo 1859, mortis la 19-an de aprilo 1906) estis pioniro en la studo de radiaktiveco. Kun sia poldevena edzino Marie Curie kaj franca fizikisto Henri Becquerel, li ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1903.
Pierre Curie | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
profesoro | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de majo 1859 en Parizo | ||||
Morto | 19-an de aprilo 1906 (46-jara) en Parizo | ||||
Mortis pro | kancero [#] | ||||
Tombo | Panteono de Parizo [#] | ||||
Lingvoj | franca lingvo [#] | ||||
Loĝloko | Strato Glaciejo • Francio [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | Scienca Fakultato de Parizo • Sorbono • hejminstruo [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Eugène Curie [#] | ||||
Patrino | Sophie-Claire Depouilly [#] | ||||
Gefratoj | Jacques Curie [#] | ||||
Edz(in)o | Marie Curie [#] | ||||
Infanoj | Irène Joliot-Curie • Ève Curie [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • kemiisto • universitata profesoro • nuklea fizikisto [#] | ||||
Laborkampo | fiziko [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Gabriel Lippmann [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | radioaktiveco [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Curie naskiĝis kiel filo de protestanta kuracisto. Li vizitadis nek lernejon nek gimnazion, lernigate hejme. Tamen brile sukcesis sian licencion pri fiziko en aĝo de 18 jaroj.
Esperantigita nomformoRedakti
Laŭ la PIV-oj la esperantigita nomformo estas Kurio; ĝi aperas en la PIV-aj derivaĵoj kuriterapio, kuria punkto kaj en la nomo de la ĥemia elemento kuriumo.