Panteono de Parizo

La Panteono de Parizo (france Panthéon}) estas granda monumento, kiu staras sur Monteto Sainte-Geneviève (france Montagne Sainte Geneviève), en la 5-a arondismento de Parizo.

Panteono de Parizo
maŭzoleokristana preĝejo [+]

LandoFrancio

SituoParizo
- koordinatoj48° 50′ 46″ N, 2° 20′ 46″ O (mapo)48.8461982.3461054Koordinatoj: 48° 50′ 46″ N, 2° 20′ 46″ O (mapo)

ArkitektoJacques-Germain Soufflot

Estiĝo1758
Konsekro1781
Poŝtkodo75005 [+]

Panteono de Parizo (Parizo)
Panteono de Parizo (Parizo)
DEC
Lokigo de Parizo en Francio
Map
Panteono de Parizo

Vikimedia Komunejo:  Panthéon de Paris [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Panteono

Historio redakti

La konstruadon oni komencis en 1764 (arkitekto Soufflot) kaj la Panthéon estis unue granda pariza preĝejo. La Franca Revolucio transformis ĝin al templo dediĉita al gravaj personaĵoj de Francio. La monumento ricevis sian nunan nomon "Panthéon" tiuokaze.

La 30an de majo 1791, jariĝo de la morto de Voltaire, la Konstitucifara Asembleo, spite fortajn kontraŭojn (la membroj de la pastraro konstituis kvaronon de la deputitoj) decidis transmeti liajn restaĵojn al ĵus starigita Panteono. La 4an de aprilo, post la morto de Mirabeau okazinta la 2an, la Asembleo dekretis, ke la nova konstruaĵo de Sankta Ĝenoveva estos destinita al ricevo de la cindrojn de la granduloj. Mirabeau estis la unua «panteonigita». Voltaire sekvis la 11an de julio. Ĉar la korpo de Mirabeau estis retirita el tiu monumento je la sekvoj de la malkovro de la fera kaŝejo (kun sekreta korespondado inter la reĝo kaj Mirabeau inter aliaj), Voltaire iĝis la plej antikva gasto de la Panteono.

Ĝi denove estis preĝejo post la Revolucio (1814-1830), poste Templo de Gloro (1830-1848), denove preĝejo dum la regno de Napoleono la 3-a (1852-1870), kaj fine la respubliko decidis redoni la monumenton al la kulto de francoj, kiuj ludis gravan rolon en la historio (ekzemple militistoj, verkistoj kaj sciencistoj).

Arkitekturo redakti

La Panthéon karakteriziĝas per larĝa kaj monumenta kolonaro sub la frontono kaj alta, impona kupolo, kiu videblas de ĉiuj partoj de Parizo.

Listo de eminentuloj entombigitaj tie redakti

Bildaro redakti