Chrétien Guillaume de Lamoignon de Malesherbes

Chrétien-Guillaume de Lamoignon de Malesherbes, naskiĝinta la 6an de decembro 1721 en Parizo, kie li estis gilotinita la 22an de aprilo 1794, estis franca juristo, botanikisto kaj politikisto.

Chrétien Guillaume de Lamoignon de Malesherbes
Persona informo
Chrétien Guillaume de Lamoignon de Malesherbes
Naskiĝo 6-an de decembro 1721 (1721-12-06)
en Parizo,  Reĝlando Francio
Morto 22-an de aprilo 1794 (1794-04-22) (72-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Mortis per senkapigo vd
Tombo Errancis Cemetery vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Lamoignon vd
Patro Guillaume de Lamoignon vd
Patrino Anne Elisabeth Roujault vd
Gefratoj Marie-Élisabeth de Lamoignon de Blancmesnil • Anne Marie Louise Nicole de Lamoignon de Blancmesnil vd
Infanoj Marguerite Thérèse Antoinette de Lamoignon de Malesherbes • Françoise Pauline de Lamoignon de Malesherbes vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto • magistrato • biologo • Keeper of the Seals of France • juristobotanikisto vd
Laborkampo jura profesio • politikoFranclingva literaturoplantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas konata ĉefe pro la subteno kiun li havigis, kiel estro de la reĝa cenzuro, al la publikigo de la Encyclopédie de Denis Diderot kaj Jean le Rond D'Alembert. Li estis unu de la defendantoj de Ludoviko la 16-a dum lia proceso. Pri ekonomiko, li estis partiano de la teorioj de Vincent de Gournay kaj de Turgot.

Biografio redakti

Li partoprenis en diversaj aferoj kiuj frontis la sendependecon de la jura povo el la reĝa aŭtoritato, kiel tiu de la komercisto Monnérat en 1770, tiu de la Parlamento de Bretonio kontraŭ la duko de Aiguillon samjare kaj tiu de la puĉo en 1771 fare de la triopo komponita de Maupeou, la abato Terray kaj Aiguillon kiu kaptis la pinton de la jura povo kontraŭ la juristoj mem kaj partikulare kontraŭ la Parlamento de Parizo. Pro tio ĉio, li estis ekzilita al sia kastelo 70 km for de Parizo.

Post la morto de Ludoviko la 15-a kiel membro de la Konsilio de la reĝo de Francio el 1787 ĝis 1788, li proponis reformojn, sed tute malsukcese. Je instigo de Ludoviko la 16-a, li publikigis tamen en 1785 "Mémoire sur le mariage des protestants", kaj poste adoptigis en 1787 la edikton de Versajlo (aŭ de toleremo)[1] kiu organizas la civilan staton de nekatolikoj, komencante tiel la rekonon de la pluraleco de religioj.

Li edziĝis al Mlle. Grimod de La Reynière, kiu naskis filon, Guillaume, kiu vivis du monatojn en 1751 en Clichy kaj du filinojn, nome Pauline kaj Antoinette-Thérèse-Marguerite, el kiuj la lasta edziniĝos al Louis Le Peletier de Rosanbo. Unu el ties filinoj edziniĝos al la frato de François-René de Chateaubriand kaj alia estos la patrino de Tocqueville.

 
Château de Malesherbes.

Malesherbes estis entuziasmulo pri botaniko. En sia kastelo de Malesherbes, en la departemento Loiret,li organizis siajn plantejojn. Li tiukadre entrepernis korespondadon kun Jean-Jacques Rousseau kaj Thomas Jefferson, ŝanĝis plantojn kaj ricevis konsilojn el sia najbaro, la granda agronomiisto Duhamel du Monceau. Li profitis de la postenon de sia nevo César Henri de La Luzerne, guberniestro de la Deventaj Insuloj, kiu sendis al li semojn. Li trairis sekrete Francion, Nederlandon kaj Svision. Kaj tiel li akiris enorman kvanton de observoj, kaj pri agrikulturo kaj pri industrio kaj kompreneble pri plantoj por siaj kolektoj. Li estis forta kritikanto de la grafo de Buffon kaj tute kontraŭis lian "Teorion de la Tero". Li estis eleltita membro de la Akademio de Sciencoj en 1750, de la Akademio de Surskriboj kaj Beletro en 1759, kaj de la Franca Akademio en 1775.

La revolucio redakti

 

En 1792, Malesherbes proponis sin kandidato por la defendo de la reĝo en lia proceso. Tiu akceptis dankema sciante pri la mortorisko kiun Malesherbes entreprenis. Malesherbes formis parton de la senditoj kiu devis informi pri la kondamno al la reĝo, la 20an de januaro 1793, kun Dominique Joseph Garat, ministro de justico, kaj Jacques-René Hébert, anstataŭanto de la prokuroro de la Komunumo.

Dum la Teroro, decembre 1793, li estis arestita kun sia tuta familio, en Malesherbes. Li estis portita al Parizo kaj enkarcerigita kun sia familio pro «konspiro kun la elmigrintoj». Lia bofilo Louis Le Peletier de Rosanbo estis gilotinita la 21an de aprilo 1794. La 22an de aprilo 1794, lia filino Antoinette, lia nevino Aline kaj ŝia edzo Jean-Baptiste de Chateaubriand, kaj du el liaj sekretarioj estis ekzekutitaj kun li. La 10an de majo, lia pli aĝa fratino Anne-Nicole, grafino de Sénozan, 76-jaraĝa, estis ekzekutita la saman tagon kiel Elisabeth, la fratino de la reĝo.

Verkoj redakti

  • Malesherbes à Louis XVI ou Les Avertissements de Cassandre: mémoires inédits (1787-1788) eldonita de Valérie André, Tallandier, 2011, (ISBN 978-2847347081).
  • Les Remontrances de Malesherbes (1771-1775), eld. de Élisabeth Badinter, Tallandier, 2008.
  • Anonimo [t.e. M. Auger], Mémoires pour servir à l'histoire du droit public de la France en matière d'impôts ou Recueil sur ce qui s'est passé de plus intéressant à la Cour des aides depuis 1756 jusqu'au mois de juin 1775, Bruxelles [t.e. Paris], [S.n.], 1779, kun suplemento de 10 paĝoj. Ne komercigita. Kelkaj tekstoj ne estas de Malesherbes.[2]
  • Sur la nécessité de diminuer les dépenses
  • Introduction à la botanique,[3] 1783, ne eldonita, manuskriptoj de la Biblioteko de la Instituto de Francio, kol. Benjamin Delessert, Ms 997 [3].
  • Mémoire sur les moyens d’accélérer les progrès de l’économie rurale en France, [lu à la Société royale d’agriculture], Paris, Impr. de Ph.-D. Pierres, 1790, 88 p. Disponebla en Gallica [4].
  • Idées d’un agriculteur patriote sur le défrichement des terres incultes, sèches et maigres, connues sous le nom de landes, garrigues, gâtines, friches…, Paris, Impr. de Vve Hérissant, 1791, 18 p.
  • Mémoire sur la Librairie. Présenté et commenté par Roger Chartier, Paris, Imprimerie nationale, 1994, 350 p. (ISBN 2-11-081201-X). [5] [6].
  • Mémoire sur la liberté de la presse. Présenté et commenté par Roger Chartier, Paris, Imprimerie nationale, 1994, 350 p. (ISBN 2-11-081201-X). [7] [8].
  • Voyage en Angleterre (eldono de Michèle Crogiez Labarthe), Paris, Desjonquères, 2009, 222 p. (ISBN 978-2-84321-114-0).

Notoj redakti

  1. Édit de Versailles [1] (7a de novembro 1787).
  2. A. A. Barbier, Dictionnaire des ouvrages anonymes, Barrois l'ainé, 1823, vol. 2, p. 397, no 11759 [2].
  3. Kompleta titolo en Calames: Introduction à la botanique, composée par M. de Malesherbes pour Madame de Senozan, sa sœur, et que cette dame a donné (sic) à Hell, grand bailli de Landzer en Haute-Alsace, le 10 8bre 1783.

Bibliografio redakti

  • Jean des Cars, Malesherbes : gentilhomme des Lumières, Paris, Éditions de Fallois, 1994. Rééd. Paris, Perrin, 2012 (ISBN 978-2-262-03512-9).
  • Paul kaj Pierrette Girault de Coursac kunlabore kun Jean-Marc Varaut, La Défense de Louis XVI par Malesherbes, Tronchet et Desèze précédée du procès-verbal de l’interrogatoire du roi, F. X. de Guibert, 1993.
  • Malesherbes, le pouvoir et les Lumières, textes réunis et prés. par Marek Wyrwa, Paris, France-Empire, 1989.
  • Pierre Grosclaude, Malesherbes, témoin et interprète de son temps, Paris, Fischbacher, 1961.
  • Maurice Bocate, Monsieur de Malesherbes en son domaine, Paris, Grande librairie universelle et Bordeaux, éditions provinciales, 1930, 87 p.
  • Alfred Des Essarts, Malesherbes, en: Les célébrités françaises, Paris, J. Vermot, 1862, p. 387-390 [9].
  • M. Dupin, Éloge de Malesherbes (discours de rentrée du 8 novembre 1841), en: Réquisitoires, plaidoyers et discours de rentrée par M. Dupin, Paris, Videcoq et Thorel, 1842, vol. 4, p. 110-154.
  • M-D j, Malesherbes, Michaud, Biographie universelle, Paris, Michaud, 1820, vol. 26, p. 357.
  • Maurice Gaillard, Vie, ou Éloge historique de M. de Malesherbes, Paris, Xhrouet, 1805 (rete [10]).
  • Jean-Baptiste Dubois de Jancigny, Notice historique sur Malesherbes, Paris, Potey, 1793 (rete [11]).