Parlamento de Bretonio

La bretonia parlamento estis parlamento de la franca Malnova Reĝimo kreita en Marto 1554[1] per edikto de la franca reĝo Henriko la 2-a kiu kunsidis konstante en la palaco de la bretonia parlamento ekde 1709 ĝis sia malfondo fare de la franca Revolucio en Februaro 1790.

Parlamento de Bretonio
Fasado de la palaco de la bretonia parlamento
Fasado de la palaco de la bretonia parlamento
parlamento
Komenco 1554 vd
Fino 1790 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Palaco de la parlamento de Bretonio
Situo Renno
Fondinto(j) Henriko la 2-a vd
vdr
Kapumo de reglamenta decido fare de la bretonia parlamento (1679)

Kronologio redakti

  • 1485 : Okaze de la freneza milito, la duko Francisko la 2-a aliancita al la gravaj feŭduloj ribelintaj kontraŭ la reĝo de Francio, kreis suverenan parlamenton, tio estas ne permesanta apelacii al la parlamento de Parizo, en Vannes kunsidanta aŭtune; la 22-an de septembro 1485, li kreis la « esceptajn tribunalojn », kiu estis reorganizitaj de Karolo la 8-a en 1495[2] ; post 1532, la apelacioj estis juĝitaj per la parlamento de Parizo kio pli prokastigis la restarigon de suverena tribunalo en la provinco.
  • 1532 : Akto de unuiĝo, kiu alligis Bretonion al Francio
  • Marton 1554 : Kreado de la parlamento de Bretonio per la edikto de Fontainebleau, alterne kunsidanta en Rennes (Aŭgusto-Oktobro) kaj en Nantes (Februaro-Aprilo). La reĝo Henriko la 2-a ordonis ĝeneralan konsulton de la urboj kun deputiteco al la Ŝtatoj de Bretonio. Ili preferis Nantes-on.
  • 2-an de Aŭgusto 1554 : Unua kunsido en Rennes sekvata de la dua en Nantes la 4-an de Februaro 1555
  • Junion 1557 : Decido okazigi la du kunsidojn en Nantes: ĉiu kunsido partigita inter la granda ĉambro kaj la ĉambro de la enketoj. Sesdek juĝistoj.
  • 1559: Morto de Henriko la 2-a. Katerina de Médicis ekregis.
  • 4-an de Marto 1561 : Decido okazigi la du kunsidojn en Rennes (monaĥejo de la kordelieroj)
  • Decembron 1575 : Kreado de la kriminala ĉambro, la Tournelle
  • Septembron 1580 : Kreado de la ĉambro de la postuloj, kies verdiktoj estas apelacieblaj antaŭ la parlamento.
  • 1591 : Komenciĝo de la kunsidaj plilongigoj, sen aldona pago
  • 20-an de Marto 1598 : Amnistio de la parlamentanoj liganoj de la kortumo starigita en Nantes en 1589 fare de Philippe-Emmanuel de Lorraine, duko de Mercoeur
  • 1599-1600 : Malpermeso de la juĝistoj de la aŭgusta kunsido
  • Julion 1600 : La kunsidoj fariĝis duonjaraj : de Februaro ĝis Julio kaj de Aŭgusto ĝis Januaro.
  • 1631 : Konflikto kontraŭ Richelieu sekve de la restarigo de la rajto pri ankrado.
  • 22-an de Januaro 1668 : Kreado de la Ĉambro de reformado de la nobelaro de Bretonio
  • 18-an de Septembro 1675 : Ludoviko la 14-a transigis la kortumon al Vannes por puni Rennes pro ties partopreno en la ribelo de la markita aktopapero
  • 1-an de Februaro 1690 : Unua kunsido sekve de la reveno de la kortumo al Rennes
  • Februaron 1704 : Kreado de la apelacia kortumo por la konfliktoj pri la akvo kaj la arbaroj ; kortumo kunigita iom poste al la korpo de la oficiroj
  • La incendio de Rennes en 1720 ne atingis la konstruaĵon dank'al al unua prezidanto de la parlamento de Bretonio, Pierre de Brilhac, kiu plenigis per akvo la plumbojn ĉirkaŭantajn la konstruaĵon[3].
  • Marton 1724 : Unu nura jara kunsido de la 12-an de Novembro ĝis la 24-a de Aŭgusto kaj kreado de eksterkunsida ĉambro por iuj konfliktoj ekster la kunsida periodo; dua ĉambro de la enketoj estis kreita same kiel dua ĉambro de la postuloj por mallonga periodo.
  • 15-an De Julio 1769 : Restarigo de la parlamento en sia plena kapablo post la konflikto de Duc d'Aiguillon (1766)
  • Septembron 1771 : Neniigo de la parlamento konsekvence de la suverena decido sugestita al Ludoviko la 15-a fare de la kanceliero de Maupeou
  • Decembron 1774 : Restarigo de la parlamento sejve de la ekreĝiĝo de Ludoviko la 16-a
  • 1788 : Tre forta kontraŭstaro de la parlamento kontraŭ la ediktoj, kiuj difinis la kreadon de la « grandaj prefektejoj ». La parlamento rifuzis nomumi la deputitojn al la Ĝeneralaj Ŝtatoj.
  • 1789 : Lasta kunsido.
  • 3-an de Februaro 1790 : Fino de la leĝa ekzisto. Tamen la neniigon, deciditan nur de la nacia Asembleo, neniam estis ratifita de la bretonaj parlamentanoj, kiuj deklaris ĝin, samtage « de absolute nula kaj porĉiama » (Thèse Toublanc)
  • En 1804, la parlamento ŝirmis la apelacian kortumon de Rennes.
  • 5-an de Februaro 1994, incendio sekce de manifestacio.
  • En 1999, post 5-jaraj laboroj sekve de la incendio, la apelacia kortumo reaktivis en la parlamentejo.

Rolo de la parlamento sub la Malnova Reĝimo redakti

Kiel la aliaj parlamentoj de France sub la Malnova Reĝimo, la parlamento de Bretonio estis kortumo pri justico, suverena kortumo decidanta ĉefe pri apelacioj kontraŭ decidoj de subaj juridikcioj.

La parlamentoj posedis ankaŭ leĝodonan povon permesantan al ili manifesti iagradan aŭtonomecon rilate al la reĝa povo. La bretonoj ĉiam pretaj defendi la rajtojn de la provinco konfirmitajn per la traktato de unuiĝo kun Francio, l « bretonaj liberaĵoj », la efektivigo de tiu kontesta povo fare de la bretona parlamento okupis gravan tempon en la vivo de tiu institucio kaj konsekvence en la vivo de la tuta provinco.

Al tiu oficiala kialo por rezisti al la reĝaj atencoj, sin miksis konstante la defendo de ĝiaj instituciaj povoj kaj kiel aristokrata korporacio la defendo de la privilegioj de la nobelaro. Pro simila konsistigo kaj proksimaj interesoj, la parlamento de Bretonio kaj la Ŝtatoj de Bretonio estis ĉiam solidaraj, kaj defendante kaj atakante.

Juĝa kompetenteco redakti

Se pro sia origina destino, la parlamento de Bretonio estis precipe okupita pri la apelacioj de la civilaj kaj kriminalaj juĝoj deciditaj en sia fako, ĝi devis instrui kaj decidi kiel unua juĝa instanco en vasta gamo de procesoj kaj apartaj demandoj, kiuj ne apartenis pro diversaj kialoj al la agrajteco de la aliaj jurisdikcioj de la provinco.

La oficiroj de la admiralaro devis estis akceptitaj de la ĉambro de la postuloj (ekzameno de la leĝo kaj informo de « bonaj vivo kaj moroj », decido pri akcept).

Unua instanco redakti

  • konfliktoj rilataj al la « privilegioj, prerogativoj kaj supereco de la iamaj baronoj de Bretonio »

Apelacioj omisso medio redakti

  • apelacioj « pro nekompetenta juĝisto »

Konsistigo redakti

La nombro kaj la rolo de la parlamentanoj variis dum la tempo.

Sub la dukoj de Bretonio, la konsistigo tre variis. Unue konsistanta precipe el la gravaj personoj, ili estis anstataŭigitaj de juristoj.

La origina konsistigo estis difinita per la edikto de Fontainebleau de 1554.

Listo de la unuaj prezidantoj redakti

La unuaj prezidantoj estis[4] :

Arkivoj redakti

La arkivoj de la parlamento de Bretonio ne suferis damaĝojn; disigitaj en la multaj sekcioj de subserio 1 B, ili estas konservitaj en la departementa arkivejo de Ille-et-Vilaine. Se la arkivoj de la kriminala sekcio (apelacioj; 1 B g kaj 1 B n) estis la bazoj de multaj memuaroj kaj historiaj tezoj, la arkivoj de la civilaj ĉambroj estas preskaŭ neuzitaj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Emmanuel Du Rusquec. (2007) Le Parlement de Bretagne. Rennes: Ouest-France. ISBN 978-2737342721.
  2. Anciens évêchés de Bretagne: histoire et monuments fare de Jules-Henri Geslin De Bourgogne kaj A de Barthélemy. Vol. 2, 1856. (p. 140)
  3. Michel de Mauny, L’ancien comté de Rennes ou pays de Rennes, p. 42.
  4. Frédéric Saulnier, Le parlement de Bretagne ; 1554-1790, seconde édition 1991, ISBN 2-85554-047-X.

Bibliografio redakti

  • Henri Carré. (1888) Le Parlement de Bretagne après la ligue (1598-1610).