Ne konfuzu kun Justeco


Justico laŭ PIV estas ŝtata organismo, kiu zorgas pri elekto de juĝistoj, kontrolo de ilia agado, plenumo de difinitaj punoj kaj tiel plu. Kutime ekzistas nacia ministerio pri justico, kiu plenumas tiujn oficojn, do interalie vivtenas juĝejojn, sed ankaŭ malliberejojn. Tian ministerion prezidas nacia ministro pri justico.

Aparte de tio ekzistas internaciaj juĝejoj, kiel la Eŭropa Kortumo en Eŭropa Unio, la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj de la Konsilio de Eŭropo aŭ la Internacia Kortumo de la Unuiĝintaj Nacioj, kies verdiktoj principe superu la naciajn juĝojn kaj kiuj reprezentas la internacian justicon.

Kvankam la juĝistoj estas en multaj landoj elektataj, salajrataj kaj kontrolataj de justica institucio, ili laŭ la difino de libera juĝado obeu nur la leĝojn de la lando kaj la internaciajn leĝojn validajn en tiu lando, kaj krome decidu laŭ sia konscienco, ne laŭ ordono de ŝtata instanco. Do, ili mem laŭ strikta difino ne estas parto de la justico, sed la justico estas la kadro, kiu donas la infrastrukturon por funkciopovo de la juĝistoj.

Laŭ la principo de la disigo de povoj, la juĝistaro kaj la ŝtata justica institucio kune nomatas la "justica povo", unu el la tri sendependaj ŝtataj povoj. Ĝi kontrolu la leĝdonan povon kaj la plenuman povon.

Institucioj redakti

Vidu ankaŭ redakti