Leĝdona povoleĝofara povo estas, laŭ la principo de la disigo de povoj, unu el la tri sendependaj ŝtataj povoj. En ŝtatoj kun parlamenta demokratio, ĝi konsistas unuavice el la parlamentoj (ŝtata parlamento, eventuale ankaŭ subŝtataj/provincaj, regionajdistriktaj parlamentoj). En ŝtatoj kun elementoj de rekta demokratio kiel ekzemple Svislando, la popolo povas en iuj kazoj mem per referendumo decidi pri akcepto aŭ malakcepto de leĝo.

Leĝdonaj aŭtoritatoj

Laŭ studo farita en 2000, el 177 ŝtatoj, en 65 el ili (37%) estas du leĝdonaj asembleoj. 112 ŝtatoj havas ununuran leĝdonan asembleon. En plej multaj parlamentaj metodoj, la malalta asembleo estas la pli forta el la du leĝdonaj asembleoj, sed ekzistas metodoj, en kiuj ambaŭ parlamentaj asembleoj havas egalan aŭ similan statuson.

Leĝdona aŭtoritato ankaŭ povas ekzisti en diktaturoj. Ĉi-kaze la povoj de la aŭtoritato estas en la manoj de unu homo (la diktatoro, kaj ne en la manoj de elektita asembleo).

Vidu ankaŭ redakti