Ouest-France estas franca gazeto vendata ĉefe en okcidenta Francio kaj en Parizo.

Ouest-France
emblemo
gazeto
Komenco 7-a de aŭgusto 1944 vd
Antaŭe L'Ouest-Éclair vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Renno
Posedata de SIPA - Ouest-France group vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo SA à directoire (s.a.i.)
vdr
Ouest-France

emblemo

gazeto
Speco ĉiutaga
Formato "Berlina"

Posedanto Grupo SIPA - Ouest-France
Ĉefredaktisto François-Xavier Lefranc
Establodato 1944
Posedata de SIPA - Ouest-France group vd
Prezo 1,30 €
Stabo Rennes  Francio
Eldonkvanto 800 000
ISSN 0999-2138

Retejo www.ouest-france.fr
vdr

Historio redakti

Ouest-France estis fondita en 1944 post la malapero de L’Ouest-Éclair, malpermesita post la Liberigo de Francio pro kunlaboro kun la nazia okupadanto.

 
Redakciejo de "Ouest-France“ en la unua sidejo de la gazeto, en Rennes.

Dekomence ĝia sidejo troviĝis en Rennes ĝis kiam, en 1972, ĝia sidejo, redaktejo, administrado kaj presejo estis translokigitaj en Chantepie, je ĉirkaŭ 7 km Sud-Oriente de Rennes. Ĝi disponas nun je dua preseja centro en La Chevrolière, je dudeko da kilometroj sude de Nantes (departemento Loire-Atlantique).

La gazeto progresive transiris, ekde 1978, de la tipografia al la ofseta presado. Ĝia unua kolora fotografaĵo estis publikigita en julio 1980. Ĝi presis unuafoje je unu miliono da ekzempleroj la 7an de marto 1993, kaj plurfoje ankoraŭ okaze de gravaj aktualaj eventoj.

Ekde la fino de 1997, ĝi aperis dimanĉe en 9 regionaj eldonoj en duona formato sub la titolo "Dimanche Ouest-France". Ĝi dividiĝas en kvar kajeroj: “Aktualaĵoj“, “Magazino“, “Porinfana kajero“, “Sportoj“. Ĝia averaĝa disvendado atingas ĉirkaŭ 300 000 ekzemplerojn.

Eldonkvanto kaj disvendado redakti

Ouest-France estas jam de 1975 la unua franca tagĵurnalo laŭ disvastigo. Vendiĝas ĉiutage preskaŭ 800 000 ekzempleroj, t.e. multe pli ol la ceteraj regionaj gazetoj, eĉ parizaj kaj naciaj.

Ouest-France presas ĉiutage kvardek eldonojn, disvastigataj en tri regionoj: Bretonio, Luarlandoj kaj Malsupra Normandio, t.e. dekdu departementoj. Tio reprezentas, averaĝe, 600 malsimilajn paĝojn, 120 000 liniojn kaj 1500 fotojn. Detala ĝisdatigita tabelo pri la apartaj eldonkvantoj aperas en la franclingva vikipedia paĝo sub "Les éditions" kun indiko de la departemento, de la nombro de eldonoj, de la disvastigo kaj de la nomo de la eldonoj.

Kun 2,23 milionoj da legantoj, Ouest-France estas ankaŭ la unua franclingva tagĵurnalo en la mondo. Ouest-France estas unu el la malplej kostaj de Francio: ĝia vendoprezo ekde la 1-a de februaro 2023 estas 1,30 €, (1,55 € la vendredon kun televida suplemento, 1,40 € la dimanĉon)[1].

Organizado redakti

La personaro de "Ouest-France“ konsistas el 1803 personoj, el kiu 531 profesiaj ĵurnalistoj (el kiu triono da virinoj), dispartigitaj en 63 redakciejoj el kiuj unu en Parizo. Pli ol 2500 korespondantoj kompletigas rimarkinde densan reton de kolektado de informoj.

La fondinto de la redakta komitato estas François-Régis Hutin.

Ĉefredaktoroj redakti

Bibliografio redakti

  • "Ouest-France, histoire du premier quotidien français". Guy Delorme. Parizo : eld. Apogée. 2004.
  • "La presse bretonne dans la tourmente (1940-1946)". Henri Fréville. Parizo : eld. Plon. 1979.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

La baza materialo de tiu ĉi artikolo fontas el la franclingva versio de Wikipedia.