Loire-Atlantique
franca departemento
Loire-Atlantique [lwaʁ atlɑ̃tik] aŭ Atlantika Luaro (bretone: Liger-Atlantel) estas departemento (n-ro 44) de okcidenta Francio. Ĝi estas unu el la kvin departementoj de la regiono Luarlandoj, sed historie apartenas al Bretonio. Ĝi havis 1 327 643 loĝantojn en la jaro 2013[1].
Loire-Atlantique | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Luarlandoj |
Numero | 44 |
Prefektejo | Nanto |
Subprefektejoj | Ancenis Châteaubriant Saint-Nazaire |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Philippe Grosvalet |
Prefekto | Henri-Michel Comet |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 1 327 643 (2013) |
Loĝdenso | 195 loĝ./km2 |
Areo | 6 809,10 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 31 |
Komunumaroj | 23 |
Komunumoj | 212 |
Ĝia nomo venas de la rivero Luaro, kiu trairas ĝin, kaj de ĝia situo ĉe la Atlantika Oceano.
La departemento entute enhavas 212 komunumojn.
Ĉefaj urbojRedakti
- Nanto (france Nantes, bretone Naoned): 284 970 loĝantoj.
- Saint-Nazaire: 67 031 loĝantoj.
Notoj kaj fontojRedakti
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département de la Loire-Atlantique (44) (france). Alirita la 9-an de marto 2013.