Arondismento Châteaubriant-Ancenis

arondismento de Francio

La arondismento Châteaubriant-Ancenis (france arrondissement de Châteaubriant-Ancenis, prononco [aʁɔ̃dismˈɑ̃ də ʃatobʁiˈɑ̃-ɑ̃snˈi], bretone arondisamant Kastell-Briant-Ankiniz) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Loire-Atlantique [lwaʁ atlɑ̃tik] aŭ Atlantika Luaro (bretone Liger-Atlantel) kaj en la regiono LuarlandojLuarlandio[2] (france Pays de la Loire [pe.i də la lwaʁ], bretone Broioù al Liger), sed historie apartenas al Bretonio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Châteaubriant. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 231 576 personoj sur areo de 3 157,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 73 loĝantoj/km².

Arondismento Châteaubriant-Ancenis
france: Arrondissement de Châteaubriant-Ancenis
bretone: arondisamant Kastell-Briant-Ankiniz
Administra unuo
Mapo de Loire-Atlantique - la arondismenta areo en ruĝa koloro
Ŝtato Francio Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Loire-Atlantique
Ĉefurbo Châteaubriant
Areo 3 157,63 km² (315 763 ha)
Loĝantaro 231 576 (2021)
Denseco 73 loĝ./km²
INSEE-kodo 445 [1]
Komunumoj 76

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 7 kantonoj.

Referencoj redakti

  1. ne plu ekzistas iuj INSEE-kodoj 441 kaj 444, nur 442, 443 kaj 445
  2. Laŭ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio de la franclingva SAT-Amikaro, arkivigita laŭ stato de julio 2021

Vidu ankaŭ redakti