Arondismento Nantes

arondismento de Francio

La arondismento Nantes (france arrondissement de Nantes, prononco [aʁɔ̃dismˈɑ̃ də nˈɑ̃t, bretone arondisamant Naoned) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Loire-Atlantique [lwaʁ atlɑ̃tik] aŭ Atlantika Luaro (bretone Liger-Atlantel) kaj en la regiono LuarlandojLuarlandio[2] (france Pays de la Loire [pe.i də la lwaʁ], bretone Broioù al Liger), sed historie apartenas al Bretonio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Nantes. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 881 045 personoj sur areo de 2 118 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 416 loĝantoj/km².

Arondismento Nantes
france: Arrondissement de Nantes
bretone: arondisamant Naoned
Administra unuo
Mapo de Loire-Atlantique - la arondismenta areo en ruĝa koloro
Ŝtato Francio Francio
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Departemento Loire-Atlantique
Ĉefurbo Nantes
Areo 2 118 km² (211 800 ha)
Loĝantaro 881 045 (2021)
Denseco 416 loĝ./km²
INSEE-kodo 442 [1]
Komunumoj 76

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 21 kantonoj.

Referencoj redakti

  1. ne plu ekzistas iu INSEE-kodo 441
  2. Laŭ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio de la franclingva SAT-Amikaro, arkivigita laŭ stato de julio 2021

Vidu ankaŭ redakti