Malfermi ĉefmenuon

Henriko la 2-a (Francio)

regxo de Francio
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Henriko la 2-a

Henriko la 2-a (france: Henri II) estis la dua filo de Francisko la 1-a kaj Klaŭda de Francio (Claude de France, filino de Ludoviko la 12-a kaj Ana de Bretonio). Li naskiĝis je la 31-a de marto 1519, en Saint-Germain-en-Laye, apud Parizo. Li edziĝis kun Katerino de Mediĉo en 1533 kaj iĝis reĝo post la morto de sia frato en 1536 kaj de sia patro en 1547.

Henriko la 2-a
Reĝo de Francio
Henri2.jpg
Regado 15471559
Antaŭulo Francisko la 1-a
Sekvanto Francisko la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1519 (1519-03-31)
en Saint-Germain-en-Laye
Morto 10-an de julio 1559 (1559-07-10) (40-jara)
en Hôtel des Tournelles
Tombo Baziliko de Saint-Denis [#]
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Familio
Dinastio Dinastio de Valois [#]
Patro Francisko la 1-a de Francio [#]
Patrino Klaŭdino de Francio [#]
Gefratoj Francis III • Charles II de Valois, Duke of Orléans • Madeleine of Valois • Margaret of France, Duchess of Berry • Charlotte of Valois [#]
Edzino Katerino de Mediĉo [#]
Idoj Francisko la 2-a de FrancioElizabeto de Valois • Claude of Valois • Louis of Valois • Karlo la 9-aHenriko la 3-a de Francio • Margaret of Valois • Francis, Duke of Anjou • Victoria of Valois • Joan of Valois • Henri d'Angoulême • Henri de Saint-Rémi • Diane de France [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Henry II of France..jpg

Enhavo

VivoRedakti

Henriko iĝis reĝo en la 31.3.1547 dum tempo kiam la splitiĝo de la religiaj partioj kiel ankaŭ la disvastiĝo de aŭstria-hispania potenco de la Habsburgoj ege endanĝerigis la francan regnon. Li estis bela viro sed iomete malkapabla reganto dependante de siaj konsilistoj ekz. de la amantino Diane de Poitiers kaj de la konestablo de Montmorency.

Henriko denove ekmilitis kontraŭ Anglio kies rezulto estis la redono de la urbo Boulogne al Franclando. En la 15.1.1552 li faris kun al princo-elektisto Morico de Saksio kaj ties protestantaj aliancanoj la kontraŭimperiestran Ligon de Chambord. En marto 1552 francaj trupoj (35.000 soldatoj) okupis Lorenon kaj gajnis Toul kaj Verdun. La urbon Metz gajnis Montmorency per perfido.

Militado malpli sukcesaRedakti

Pli malbonŝance faritis la milito ekde 1552 en Italujo. Elĉerpite Henriko konsentis packontrakton kun la imperiestro en februaro 1556 en Vaucelles kun la daŭro de kvin jaroj. Sed li mem rompis tiun konkordon laŭ instigo de papo Paŭlo la 4-a marŝigante la Dukon de Guise kun 20.000 soldatoj kontraŭ Napolo. Tiu plano fiaskis pro la supereco nevenkebla de la trupoj de Fernando Álvarez de Toledo, la t.n. Fera duko de Alba. Eĉ pli malfeliĉa estis por Henriko la milito ĉe la nederlanda landlimo. Montmorency venkitis en la 10.8.1557 apud Saint Quentin. Dume Francisko de Guise konkeris disde la Angloj en 1558 la urbon Calais, Egmont nuligis en la 13.6.1558 tutan francan taĉmentaron apud Gravelingen starantan sub la komando de la Mareŝalo de Termes. Sed Henriko kaj lia kontraŭulo Filipo la 2-a (Hispanio) volis unuiĝi por subigi la protestantojn kaj faris sekve en la 3.4.1559 - kune kun Anglio - la Pacon de Cateau-Cambrésis. Kontraŭ la redono de Ham, St. Quentin, Castelet kaj la liberigo de la konestablo la franca reĝo Henriko cedis i.a. la konkeritan regionon Piemonto. Por plifirmigi la novan aliancon edzinigitis la plej maljuna filino de Henriko, Izabela de Valois kun la hispana reĝo Filipo. Tiuokaze faritis tri tagojn daŭranta festo kun turniro dum kiu Henriko ĉeokule vunditis fare de la grafo Montgomery kaj mortis.

FontoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti